sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Paul Neergard : Pri la vorto "raso"

el "Scienco kaj pseŭdoscienco", Pri heredo kaj raso


Neergard_Paul


En la biologio la vorto raso ne havas distingitan signifon, sed estas ĝenerale uzata en la senco de pli malpli granda grupo entenata en pli vasta grupo de speco. Ankaŭ por tiu ĉi vorto oni nur donas maldistingitan difinon : speco estas individuaro, kies ĉiuj ĉefaj trajtoj estas herede egalaj. Ni do vidas, ke ekzistas sufiĉe larĝa marĝeno por taksado kaj diskutado, kaj en multaj kazoj ĝuste la determinado pri la la rango en la zoologia-botanika sistemo de iuj formoj estas aparte malfacila problemo. Genro-speco-subspeco-raso estas ĉiuj artefaritaj konceptoj same kiel la ceteraj grupigoj de la zoologio kaj botaniko, konceptoj utilaj aŭ pli ĝuste necesaj al la natursciencisto por ordigi kaj priskribi la vivan naturon.


En zoologia senco ĉiuj homoj apartenas al la unu sama speco, kiun oni eĉ donis propran sciencan nomon Homo sapiens. La varian multecon da homtipoj la sciencistoj pluen grupigis, kaj la rezulto estis diversaj nombroj da rasoj. Tiuj grupigo baziĝas sur certaj korpaj distingaĵoj : haŭt- kaj harkoloro, kapformo, alto, fizionomiaj trajtoj ktp...

[...]


Vaste uzata estas la esprimo « pura raso » pri homoj [...]. Fakte puraj rasoj ekzistas nur ĉe plantoj, nome ĉe tiuj, kiuj multiĝas per memfekundigo kaj kiuj havas duoblan okupon de ĉiuj dispozicioj. Ekzistas ĉe ili neniuj heredaj diferencoj : ĉiuj idoj estas genotipe tute egalaj inter si kaj la al la gepatra planto. [...]


Pri homraso la esprimo « pura » estas pseŭdosciencaĵo malutila, fervore uzata en la servo de rasa fieraĉo. La vero estas, ke ĉiu homo el kiu ajn raso estas bastardo kun miksaĵo el multegaj diversaj dispozicioj. Kiel jam supre aludite la koncepton « raso » oni povas vastigi laŭ kiom oni konjektas tion praktika. Koncerne al la homa raso estas grupo de individuoj kun kelkaj (se oni interkonsentus, nur unu aŭ malmultaj) karakterizaj, heredaj dispozicioj. Oni tiel povus paroli pri bluokula raso kaj brunokula raso aŭ – se oni volus – pri rasoj laŭ la diversaj sangotipoj. [...] Sed necesas do, uzante la vorton raso, ĉiam konscii, ke temas pri artefarita koncepto, al kiu oni ne asignu absolutajn validojn kiel pura k.s.


Paul Neergaard, el Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj raso, 1937

Sama rubriko :


puce Karolo Darvino : Origino de Specioj

puce La vivo en grandaj profundegoj

puce Paul Neergard : Pri la vorto "raso"

puce Karolo Darvino : "ORIGINO DE SPECIOJ"

puce Georgo Lagrange : La vivo (artikololigo)




Supren