Al la homfratoj de ĉiuj regionoj de la Kamparana Vojo,
Al homfratoj de ĉiuj sociaj movadoj,
Al ĉiuj popoloj de la mondo,
Pli ol unu monaton post la militistara puĉo en Honduro kaj post 38 tagoj da nelacigebla lukto de miloj da kamparanoj, virinoj, indiĝenoj, instruistoj, studentoj, sindikatistoj, laboristoj kaj simplaj homoj de urboj kaj kamparoj por ĉesigi tiun puĉon kaj restarigi demokration kaj dignecon, la subpremo far la puĉintoj ne malfortigis la spiritstaton de la heroeca hondura popolo.
Ĉi tiu lukto jam nun eniris determinan fazon pro tio, ke la kamparana movado kaj la Tutlanda Fronto por Kontraŭstari la Puĉon alvokis la sociajn, sindikatajn kaj demokratajn movadojn al Tutlanda Marŝo ekanta ĉi 5-an de aŭgusto kaj kulminonta la 11-an de aŭgusto en Tegucigalpa kaj San Pedro Sula.
Apoge al ĉi tiu Tutlanda Marŝo, al niaj homfratoj kamparanoj kaj ankaŭ al la tuta hondura popolo, la Kamparana Vojo alvokas vin al Tutmonda Agotago por Honduro, la 11-an de aŭgusto 2009, por disvastigi kiel eble plej ampleksan solidarecon per manifestacioj, politika kaj kultura agadoj, prem-agadoj, pledadoj kaj ĉia ajn ebla agado helpanta la progreson de la popola lukto en Honduro por malsukcesigi la puĉon.
Ni petas de vi, ke vi kiel eble plej rapide informu nin pri viaj agad-projektoj por la Tutmonda Agotago por Honduro.
NI TUTMONDIGU LA BATALON, NI TUTMONDIGU LA ESPERON !
Henry Saragih, ĝenerala kunordiganto de la Kamparana Vojo
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.