SAT celas helpi al progresemuloj tra la mondo : interkompreniĝi, informiĝi, kleriĝi, plibonigi la vivon, interrilati por agadi kontraŭ subpremo ktp. SAT uzas racie elpensitan lingvon por atingi siajn celojn : ESPERANTO.
La 99a SAT-kongreso okazos en Leono, Hispanio
Post longa paneo la SAT-retejo ne estis ĝisdatigebla. Nun denove eblas modifi la paĝaron kaj ni iom post iom klopodas reordigi la situacion. Jam la paĝoj pri perantoj kaj kotizoj estis ĝisdatigitaj. Ankaŭ aperas la deklaracio kaj gvidrezolucio de la 98a SAT-kongreso, okazinta en Grezijono dum aŭgusto 2025. Pliaj informoj pri la 99a kongreso, okazonta en Leono inter la 19a kaj 26a de julio 2026, estos baldaŭ disponigitaj.
La 97a SAT-kongreso okazis en Oporto, Portugalio SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.
La 97a SAT-Kongreso okazis en Oporto, Portugalio inter la 5a kaj la 11a de aŭgusto 2024. Al ĝi aliĝis 79 kongresanoj. La kongreso akceptis la jenajn deklaracion kaj gvidrezolucion. La kongresa programo estas konsultebla en la kongresa retejo kaj kelkaj eroj el ĝi jam aperas en la jutuba kanalo de la kongreso.
La Fiŝkaptisto Traduko de la kanzono de Georgo Brasenso (originala titolo : Le Pêcheur) okaze de la centjariĝo de lia naskiĝo.
Publikigita okaze de la Tutmonda Tago por Fino de Fiŝado 2024 (30/03).
Ni certigu la malsukceson de ekstremdekstro la 7an de julio !
La Fiŝkaptisto
F. Kafka : La proceso
Twain : Taglibro de Evo
Mark Twain : La aventuroj de Tom Sawyer, ĉapitro 2
Mark Twain : La aventuroj de Tom Sawyer
Kurzens : Mi rapidas tra la vivo...
Kurzens : Forgesi...
Ret Marut kaj B.Traven
Letero al Lanti koncerne la « Postvojaĝajn pripensojn »Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.