Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Ĥarms : Optika iluzio
puce Ĥarms : Se edzino vojaĝas...

Ĥarms : Se edzino vojaĝas...

rakontotraduko



Daniil Ĥarms
Se edzino vojaĝas...


Se edzino vojaĝas, vagadas ŝia edzo en la loĝoĉambro kaj ne scias kien iri. 

Liaj fingraj ungoj fariĝas pli kaj pli longaj, lia kapo tremas, kaj lia vizaĝo ekhavas multajn nigrajn punktojn.
La ĉambra najbarino konsolas la soleciĝintan edzon kaj alportas porkgalantinon. Sed la soleca edzo ne havas apetiton kaj trinkas plej ofte nur teakvon.

Lia edzino dum tio banas en lago kaj puŝiĝas ĉe tio perpiede je radiko. Sub la radiko elsagas ezoko kaj mordas kalkanon de ŝi. Ŝi ekkrias, saltas al la bordo kaj rapidas al sia tranoktejo. Renkonte al ŝi rapidas la filino de la gastejestrino. Al tiu ŝi montras sian vunditan piedon kaj petas bandaĝi ĝin.

Vespere ŝi skribas al sia edzo leteron, en kiu ŝi detale priskribas sian misŝancon.

Ŝia edzo legas la leteron kaj ekscitiĝas pri tio tiom, ke la glaso kun akvo falas elmane. Ĝi falas teren kaj disrompiĝas.

La edzo kunkolektas la vitrajn erojn kaj vundiĝas ĉe tio je mano.

Li bandaĝas sian vunditan fingron, sidiĝas kun la bandaĝita fingro kaj skribas al sia edzino. Poste li foriras por meti la leteron en poŝtkeston.

Sed survoje la edzo trovas cigaredoskatolon kaj en tiu cigaredoskatolo tridek mil rublojn.

Per ekspresletero li petas urĝe, ke lia edzino venu hejmen kaj ili komencas feliĉan vivon.
 

 
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la libro "Incidentoj" de Charms


PS : La rakonto ne havas titolon en la libro, tial mi ripetis en la titolo la komencon de la rakonto...





 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio