Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kristnaskaj ŝercoj diaj
puce Kristnaskaj ŝercoj el la firmao
puce Kristnaskaj ŝercoj pri aĉetoj
puce Kristnaskaj ŝercoj pri deziroj
puce Kristnaskaj ŝercoj pri Sankta Nikolao

Kristnaskaj ŝercoj el la firmao

Kristnaskaj ŝercoj el la firmao

Sinjoro Ruz komence de decembro estas vokata al la ĉefo. Tiu diras al li : „Mi tre kore dankas al vi pro via kunlaboro en la lasta jaro. Vi estis diligenta, fidinda, honesta...“

Sinjoro Ruz interrompas lin :“Ĉu mi ĝuste supozas, ke ĉijare ne estos kristnaska mono ?“

„... kaj inteligenta !“

Interparolado mallonge post Kristnasko : „Diru foje, ĉu de viaj kristnaskaj donacoj iu estis vera surprizo ?“

Respondo : „Jes ja ! Mi ricevis de mia ĉefo libron, kiun mi pruntedonis antaŭ kelkaj jaroj al mia kolegino Perdita Dolores.


Laŭ deklaro de la estraro la kristnaska mono en tiu ĉi jaro ne estos kontante transdonata, sed en formo de libroj. Por la diversaj profesiaj grupoj sekvaj libroj estu disdonataj :

Direktoroj : „Fripono en frako“

Sekcia estro : „Se la konscio silentas“

La librotenisto : „La milionŝtelisto“

Jura sekcio : „La parolanto de falsaj ĵuroj“

Sekretariinoj : „Nuda inter lupoj“

Entreprenkonsilio : „Ĉar ili ne scias, kion ili faras“

Fakoficisto : „La ĉasato“

Telefonistinoj : „Inter du frontoj“

Heroldoj : „Tiom malproksimen, kiom portas la piedoj“

Entreprenaj protektistoj : „La spiono, kiu venis el la frido“

Ceteraj dungitoj : „Trompite ĝis la Lasta Juĝo“

Ankaŭ iamaj entreprenaj okupitoj, kiuj estas jam pensiuloj estu konsiderataj kaj ricevu tial la libron : „Hundoj, ĉu vi volas vivi eterne ?“ Subskribite de la estraro.


Tri viroj interparolas pri tio, kion ili faros kun sia kristnaska mono.
La unua : „Mi laboras en la ĉefetaĝo de Rabo Banko, de la kristnaska mono mi aĉetos al mi aŭtomobilon el la luksa klaso. Kaj de la restaĵo mi vojaĝos ĉirkaŭ la mondon.“

La dua : Mi laboras ĉe Daimler Chrysler. De la kristnaska mono mi renovigos mian naĝbazenon kaj kun la restaĵo mi forpermesos.“

La tria : „Mi estas instruisto kaj mi aĉetos de mia kristnaska mono pulovron.“

La aliaj interrompos lin : „Kaj la restaĵo, ĉu ?“

„Tiun donos mia patrino al mi !“


Matene post la kristnaska festo en la buroo vekiĝas la edzo. Li memoras ankoraŭ iom nebule pri kverelo kun sia ĉefo kaj demandas sian edzinon pri detaloj.

La edzino diras : „Nu, vi diris al li, ke li foriĝu inferen. Kaj pro tio li elĵetis vin.“

Ĉagreniĝante vokas la edzo : Tiu povas leki min je la...“

Sed tuj diras lia edzino : „Tion ankaŭ mi poste diris al li, kaj kiam li faris tion kun volupto, li poste ree dungis vin.“






tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la libreto :"Multaj bonaj kristnaskaj ŝercoj",
eldonejo Strigspegulo (Eulenspiegel-Verlag)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio