Charles Bukowski
Laboristoj
Ili ĉiam havas kaŭzon ridi pri io,
ili eĉ tiam ridas plu,
kiam trabo falas malsupren
kaj frakasas vizaĝon
aŭ kripligas korpon ;
eĉ, se la okuloj
en la malhela lumo danĝere
paliĝas, ili ridas ankoraŭ plu,
sulkigitaj kaj eluzitaj, tro frue
oldiĝintaj – ili faras eĉ el tio
ŝercon. Viro aspektanta kvazaŭ
sesdekjara,
diras,
ke li aĝas tridek du jarojn, kaj poste
ili ĉiuj ridas pri tio.
De tempo al tempo oni lasas iri ilin
eksteren, en la freŝan aeron,
sed ili estas katenitaj
per ĉenoj, kiujn ili
ne disŝiros,
eĉ se ili havus tiun kapablon ;
kaj ankaŭ ekstere, inter pli liberaj
homoj, ili ridas plu,
stumble senfantazie
trotante,
kvazaŭ ili perdus
la menson ; jen ekstere
ili maĉas pantranĉaĵon,
kverelas,
dormas, nombras
sian monon, gapas la horloĝon,
kaj revenas. Foje kaj foje
ili estas seriozaj dum momento
en sia prizono,
ili ridas pri ekstere,
pri tio, kiel terure devas esti
resti ekstere por ĉiam,
neniam denove esti enlasataj.
Estas varme ĉe la laboro,
ili ŝvitas iom,
sed ili laboras streĉege
kaj bone, ili laboras tiom streĉege,
ke iliaj nervoj eksplodas
kaj tremado skuas iliajn ostojn,
kaj plej ofte ĝuste tiuj
laŭdas kaj pelas ilin,
kiuj leviĝis
el iliaj propraj vicoj kiel steloj,
kaj kiuj nun desupre kontrolas ilin :
Ili observas tiujn,
kiuj povus provi
malpliigi la laborrapidecon
aŭ kiuj ne emas labori
aŭ ŝajnigas sin malsanaj
por povi ripozi iom. (Ripozon
oni devas „perlabori“
kaj cetere ĝi ekzistas
nur pro tio, ke oni kolektu
novajn fortojn por eĉ pli
grandaj laborkvantoj).
De tempo al tempo iu mortas
aŭ freneziĝas, kaj en tiu kazo
venos novulo el „ekstere“
kaj uzas sian bonŝancon.
Mi mem jam dum multaj jaroj
partoprenas tion. Unue
mi trovis la laboron monotona
kaj idiota, sed nun
mi vidas, ke ĉio
havas signifon,
ke la kolegoj, kiuj preskaŭ
ne plu havas vizaĝojn,
ne malbelas efektive,
ke la ŝajne vakaj okuloj
povas rigardi kaj
kapablas plenumi sian laboron.
La laboristinoj ofte estas
eĉ pli bonaj, ili
lernas rapide,
kaj kelkajn el ili mi jam fikis
en la paŭzoj. Unue
mi rigardis ilin parolpupoj,
sed pli poste,
kiam mi konis ilin pli bone,
klariĝis al mi, ke ili estas
tute tiel realaj kaj vivoplenaj
kiel mi mem.
Antaŭ kelkaj tagoj
olda laboristo
grizharara, duone blinda kaj
ne plu uzebla,
estis pensiuligita al
„ekstere“.
„Paroladon ! Paroladon !“ ni kriis.
„Estis la infero“,
li diris.
Ni ĉiuj ridis,
la kvar mil laboristoj :
Li ne perdis
sian humuron
ĝis la
fino.
tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ la Carl Weissner- traduko
„Laboristoj“
lingve kontrolis Franko Luin
kaj Vladimir Türk