Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Ternanto : Al la infanoj
puce Ternanto : Ne, kamarado !

Ternanto : Ne, kamarado !

rimpoemo

Enkonduka noto de Petro :

La ellaboradon faris almenaŭ ni du, Marcelo kaj mi, kune dum aŭtobusa ekskurso, diable, kiel ni ridis, en 1980 dum Kongreso en Rijeko - mi nur finverkis la tuton kaj surpaperigis/arkivis ĝin en aprilo 1998 inspirite pro kaj post la morto de Rolando kaj Marcelo (aprilo 1998).


Marcelo Ternanto
Ne kamarado !

Kiel sen kompat’ Rolando,
Ci mokis pri parodio,
Pri la fama paro : dio
Kaj la sankta patrolando.
Jen do subite, Ternanto,
Ci fariĝis eternanto.

Ci atingis, ho ! Marcelo,
Al komuna homarcelo.
Al la sama karavanas
La proleto kaj la burĝo
Kun baraktoj aŭ sen urĝo.
Sekve plori, kara, vanas :

Iras ne tro ĉarma rado,
Nek amara, do.


1998/04/26 finverkis Petro Levi 23111
(el kolektiva ŝercado kun Marcelo Ternanto kaj aliaj)


Kompletiga noto de Julieto (Juliette) Ternanto

Pri tiu poeziaĵo kaj pli ĝenerale pri multaj aliaj ŝercoj, vortludoj, spritaĵoj, kontraŭknaloj (kiuj neniam estis surpaperigitaj) mi havas tre klaran memoron, ĉar tutcerte same Petro kiel Marcelo havis (Petro plu havas) rimarkindan talenton amuzi la kunvojaĝantojn okaze de aŭtobusaj promenadoj, aŭ trajnaj vojaĝoj (memorinda somero 1980 !) Oni povas bedaŭri ke, el tiuj spontaneaj eltrovoj, ne restas skribaj spuroj.

Ankaŭ aliaj SAT-kamaradoj, hodiaŭ ne plu konataj aŭ forgesitaj, brilis je tiu "arto" ĵongli per la vortoj. Mi speciale pensas i.a. pri karmemora kamarado R. Bournazel, kies lingva lerteco donis al ni la okazon frandi plej spritajn diraĵojn. Kelkfoje li verkis por S-ulo aŭ SAT-Amikaro i.a. amuzajn rakontojn.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio