Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 088a
puce Letero 089a
puce Letero 090a
puce Letero 091a
puce Letero 092a
puce Letero 093a
puce Letero 094a
puce Letero 095a
puce Letero 096a
puce Letero 097a
puce Letero 098a
puce Letero 099a
puce Letero 100a
puce Letero 101a

Letero 102a


De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Rozmondo


Vi ja miros, sinjorino, eksciante, ke mi tiel rapide foriris de via hejmo. Tiu mia faro ŝajnos al vi neordinara ; sed via surprizo ankoraŭ plios, kiam vi konos la motivon. Eble vi trovos, ke mia konfidenco ne sufiĉe konsideras la trankvilon necesan al via aĝo, ke mi eĉ forlasas la respektegon, kiun mi ŝuldas al vi pro sennombraj kaŭzoj. Pardonu min, sinjorino ; mia premegata koro bezonas ellasi sian suferon ĉe la sino de amikino tiel milda kiel prudenta : kiun alian ol vin mi elektu ? Rigardu min kiel vian filinon. Estu al mi patrinece bona, mi petegas. Miaj sentoj al vi eble iel rajtigas min je tia sinteno viaflanke.


Kien foriris la tempo, kiam tute regate de tiaj laŭdindaj inklinoj, mi ne suferis la nunan pereigan senton, kiu devigas min al rezisto, kaj samtempe malhelpas ĝin ? Ha ! min detruis tiu fatala vojaĝo…


Kion fine diri ? Mi amas, ja, mi freneze amas. Ve ! tiun vorton, kiun mi unuafoje skribas, tiun vorton neniam konfesitan, kvankam senĉese petatan, mi devas ĉiam rifuzi al tiu, kiu inspiras ĝin, dum mi volonte pagus per mia vivo la eblon ĝin milde murmuri al li. Li plu dubos pri miaj sentoj, ne kredos je ili. Kiel malfeliĉa mi estas ! Kial li ne tiel facile legas en mia koro, kiel li tiel suverene regas en ĝi ? Ja mi malpli suferus, se li konus la suferon mian ; eĉ vi mem, al kiu mi konfidas ĝin, prihavos nur malfortan ideon.


Post nelonge mi forfuĝos de li, afliktante lin. Dum li pensos, ke mi ankoraŭ apudas, mi estos for ; je la horo, kiam mi kutimis vidi lin ĉiutage, mi estos en loko, kiun li neniam vizitis, kie mi ne devas permesi lian venon. Jam ĉiuj preparoj estas plenumitaj ; ĉio kuŝas sub miaj okuloj, kiuj povas vidi nenion alian ol la signon de tiu baldaŭa kruela foriro. Ĉio pretas, krom mi !… kaj ju pli mia koro rifuzas tiun fuĝon, des pli ĝi pravigas ĝin.


Mi sendube obeos, ĉar pli bone estas morti ol kulpi. Jam mi sentas, ke mi kulpas, ĉar nur mian saĝon mi savis, sed preskaŭ mia tuta virto malaperis. Ĉu mi aŭdacu konfesi ? mian reston de virto, mi ŝuldas al lia bonkoro. La plezuro lin vidi, aŭdi, senti apud mi, la mildo kapabli lin feliĉigi, ĉio tio senpotencigis min ; apenaŭ restis al mi sufiĉe da forto por rezisti, sed ne plu por venki ; antaŭ la danĝero mi tremis, sed ne povis fuĝi. Nu ! mian suferon li vidis, kaj kompatis. Kiel ne amegi lin ? mi ŝuldas al li pli ol la vivon.


Ha ! se resti apud li endanĝerigus nur mian vivon, ne imagu, ke tio forpelus min ; sen li la vivo estas nenio, kaj mi tiakaze ĝojus ĝin perdi. Mi estas poreterne kondamnita malfeliĉigi aŭ lin, aŭ min ; mi rajtas nek lamenti, nek konsoli lin ; mi ĉiutage devas defendi min kontraŭ li kaj kontraŭ mi mem ; mi devas zorgi aflikti lin, anstataŭ plendediĉi min al lia feliĉo. Ĉu tia vivo ne egalas miloblan morton ? Jen mia estonta sorto. Tamen mi ĝin eltenos, trovos la necesan kuraĝon. Vi, kiun mi elektas kiel patrinon, akceptu mian priĵuron.


Mi petas, mi petegas, konsentu, ke mi malkaŝos al vi ĉiujn agojn miajn ; tiun vian helpon mi nepre bezonas ; tiel, ĉion konfesante, mi imagos, ke mi ĉiam staras antaŭ vi mem ; tiel via virto anstataŭos la mian. Mi amos vin kiel indulgan amikinon akceptantan mian malforton, kaj kiel ŝirmanĝelon min savontan de peko, pro tio, ke neniam mi konsentos honti antaŭ vi, kaj ke tio estos la plej potenca bremsilo.


Jam granda estas mia honto, kiam mi devas tiun peton fari. Pereiga sekvo de troa memfido ! Kial mi ne pli frue antaŭtimis tiun amemon, kies naskiĝon mi sentis en mi ? Kial mi aroge opiniis min kapabla laŭvole regi aŭ venki ĝin ? Freneza, mi ! Kiel malbone mi konis amon ! Ha ! se mi antaŭe pli zorge kontraŭbatalus ĝin, eble ĝi jam fariĝus malpli premega ; eble tiu foriro ne estus necesa ; aŭ eble ĝi povus okazi sen rompo de rilato, kiu nur bezonus esti malpli ofta ! Sed perdi ĉion samtempe ! por ĉiam ! Ho ! amikino mia… Nu ! tamen ! eĉ skribante al vi, mi vagadas al deziroj malvirtaj ! Mi foriru, mi foriru, ke tiu mia ofero kompensu mian kontraŭvolan kulpon.


Adiaŭ, respektinda amikino ; amu min kiel vian filinon, adoptu min kiel tian ; precipe estu certa, ke malgraŭ mia malforto, mi preferus morti, ol iĝi nedigna de via elekto.


De … la 3an de Oktobro 17**, je la unua matene.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio