Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Biermann : Komandanto Che Guevara (folkkantotraduko)
puce Gerhard Schöne : Survoje
puce Johano Gaudenc de Salis Sevis : Buntas jam arbaroj
puce Leipp : Lili Marlen’ (kanzonotraduko)
puce Mey : Super la nuboj
puce Reiser : Sorĉoland’
puce Wolgang Borchert / Bayon : Provu (rimpoemtraduko + kanto)

Leipp : Lili Marlen’ (kanzonotraduko)

Lili Marlen’


Lili Marlen’ (en E-o)
Lili Marleen (germane)
Lili Marleen (angle)


Hans Leip
Lili Marlen’

1.

Antaŭ l’ kazerno
ĉe la granda pord’
staras la lanterno.
Se staros ĝi laŭ ord’,
ni nin revidos dum reven’
sub la lanterno do sen ĝen’.
Jen laŭ Lili Marlen’.
Jen laŭ Lili Marlen’.

2.

Kunis ombroj niaj,
kvazaŭ man’ al man’
vidis la aliaj,
tio estas am’,
kaj ĉiuj homoj vidu nin,
sub la lanterno vin kaj min.
Jen laŭ Lili Marlen’.
Jen laŭ Lili Marlen’.

3.

El la kazerno
ekblovas jam signal’.
Kaptas min konsterno :
„Jes, ho kaporal’ !"
Ni diris nur : "Do ĝisreven’ !"
Sed mi preferus ŝin laŭ em’.
Do vin, Lili Marlen’.
Do vin, Lili Marlen’.

4.

Jam se vi paŝumas,
ĝi rekonas vin,
ĝi vespere lumas,
sed ŝi forgesis min.
Kaj se min trafus eĉ malben’,
nu, kiu staru jen sen ĝen’,
Kun vi, Lili Marlen’ ?
Kun vi, Lili Marlen’ ?

5.

El profunda spaco
el entomba buŝ’
levas min en sonĝo
via ama tuŝ’.
Kiam nebuloj montros sin,
Mi ĉe l’ lanterno montros min.
Laŭ vi, Lili Marlen’.
Laŭ vi, Lili Marlen’.

trad. Hans-Georg Kaiser

PS : La oficiala Marleen-paĝ,mp-3-oj kun diversaj kantistinoj, melodioj, historio de la kanto en angla kaj germana ... ks.

Marlene en la supra kantoversio forlasis la trian strofon kaj enhave iom ŝanĝis la kvaran. Sed mi tradukis tute laŭ la tekstverkisto Leipp, kiu fakte jam antaŭvidis la morton de la soldato kaj reaperigis lin kvazaŭ kiel noktfantomon en nebulo ĉe la ruĝa lanterno. Kia genia kontraŭmilita teksto, en kiu simpatia prostituino havas pli da amo en si ol ĉiu generalo ! Goebbels, la viro, kies buŝo estis aroganta fia radioaparata grimaco, ekkonis tion kaj volis malhelpi la elsendon de la kanto, sed tion la radiostacioj sub Hitler ne longe povis elteni en la mondmilito numero II, ĉar la germanaj soldatoj postulis ĝuste tiun
kanton denove kaj denove. Ili sciis, kial ! Ĉar la kanto esprimis iliajn verajn sentojn, ne tiujn de la miltikriuloj, sed tiujn de soldato, kiu jam divenas, ke li devos morti, kaj ke la amo ĉiam devos morti en milito. Lili Marlen’, la prostituitino konsolis siamaniere la soldatojn,la aliaj, Goebbels kaj la tuta fia nazia bando kun siaj amikoj el la ĝrandkapitalista ĉefetaĝo de la "granda" industrio sendis ilin pro megalomaniaj motivoj en la morton. Lale Andersen kantis la kanton tiel, kiel la naziuloj deziris ĝin, sed Marlene, kiu ne lasis kapti sin de la grandegaj log-promesoj de Hitler kaĵ Goebbels, kantis ĝin tiel, kiel mi ŝatas ĝin.





Hans Leip
Lili Marleen


1.

Vor der Kaserne
Vor dem großen Tor
Stand eine Laterne
Und steht sie noch davor
So woll’n wir uns da wieder seh’n
Bei der Laterne wollen wir steh’n
| : Wie einst Lili Marleen. :|

2.

Unsere beide Schatten
Sah’n wie einer aus
Daß wir so lieb uns hatten
Das sah man gleich daraus
Und alle Leute soll’n es seh’n
Wenn wir bei der Laterne steh’n
| : Wie einst Lili Marleen. :|

3.

Schon rief der Posten,
Sie blasen Zapfenstreich
Das kann drei Tage kosten
Kamerad, ich komm ja gleich
Da sagten wir auf Wiedersehen
Wie gerne wollt ich mit dir geh’n
| : Mit dir Lili Marleen. :|

4.

Deine Schritte kennt sie,
Deinen zieren Gang
Alle Abend brennt sie,
Doch mich vergaß sie lang
Und sollte mir ein Leids gescheh’n
Wer wird bei der Laterne stehen
| : Mit dir Lili Marleen ? :|

5.

Aus dem stillen Raume,
Aus der Erde Grund
Hebt mich wie im Traume
Dein verliebter Mund
Wenn sich die späten Nebel drehn
Werd’ ich bei der Laterne steh’n
| : Wie einst Lili Marleen. :|

fairly literal tr. by Frank, 1998




Lili Marleen

1.

At the barracks compound,
By the entry way
There a lantern I found
And if it stands today
Then we’ll see each other again
Near that old lantern we’ll remain
As once Lili Marleen.

2.

Both our shadows meeting,
Melding into one
Our love was not fleeting
And plain to everyone,
Then all the people shall behold
When we stand by that lantern old
As once Lili Marleen.

3.

Then the guard to me says :
"There’s tap call, let’s go.
This could cost you three days."
"Be there in half a mo’."
So that was when we said farewell,
Tho’ with you I would rather dwell,
With you, Lili Marleen.

4.

Well she knows your foot steps,
Your own determined gait.
Ev’ry evening waiting,
Me ? A mem’ry of late.
Should something e’er happen to me,
Who will under the lantern be,
With you Lili Marleen ?

5.

From my quiet existence,
And from this earthly pale,
Like a dream you free me,
With your lips so hale.
When the night mists swirl and churn,
Then to that lantern I’ll return,
As once Lili Marleen.





 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio