|
serĉado :
|
Gustavo Flober (Flaubert), franclingva verkisto k perfekta stilisto, difinis la signifon de la vorto "burĝo" jene : Burĝo estas malnoble pensanta homo ...
Pensi malnoble, tio signifas pensi egoiste, celi ekskluzive personan profiton, deziri nur individuan feliĉon, eĉ se ĝi devas esti akirata per la malfeliĉo de aliuj.
Se pri tiu difino oni konsentas, estas eble konstati, ke en la proleta klaso troviĝas multe da tiaj "burĝoj". Ekzistas ja laboristoj, kies sola aspiro estas fariĝi siavice ekspluatistoj. Ili tute ne deziras la aliigon de la nuna maljusta socisistemo, kies viktimoj ili estas, sed nur sian transklasiĝon.
Tiaj proletoj estas ĉiam pretaj perfidi la interesojn de sia klaso. Inter ili la burĝaro rekrutas lakeojn, policanojn, strikrompantojn ...
Feliĉe en la burĝaro troviĝas ankaŭ homoj, kiuj perfidas sian klason. Marks, Kropotkin, Lenin k aliaj apartenis la burĝan klason laŭ sia deveno k socipozicio. Sed ili ne defendis sian klason ; male ili akre ĝin kontraŭbatalis. Mense ili transklasiĝis, proletiĝis k fariĝis la plej timindaj kontraŭuloj al la kapitalismo.
Tial la burĝaro malamis k persekutis tiujn klasperfidulojn ...
Ne laŭvole oni naskiĝas, ĉu en la burĝa klaso, ĉu en la proleta. Sed dependas de nia volo subteni aŭ kontraŭbatali la klason al kiu laŭdevene ni apartenas ...
Ankaŭ estas la rezulto de hazardo, ke ni naskiĝis, ĉu en Ĉinio, ĉu en Portugalio, ĉu en alia lando. Sed per nia volo ni povas fariĝi mondlingvanoj ; ni vole povas malatenti la nacian ideologion k pense, mense sennaciuliĝi. Ni povas esti naciperfiduloj, samkiel ekzistas klasperfiduloj.
Tial la SAT-anoj ne utopias nek fantazias. Ili male agas kiel realistoj, kiuj staras ĉe la pinto de la profunda, nehaltigebla sed malrapida fluo, kiu portas la homaron al mondunueco, al sennacieca socisistemo ...
(24-VI-1926.)
Fonto :
Kio estas burĝo ?, teksto de Lanti’ el Vortoj de Kamarado E.Lanti (24-VI-1926).
Vidu franclingvan version sur la retejo de SAT-Amikaro :
Qu’est-ce qu’un bourgeois ?
Vidu ankaŭ :
Kio estas burĝo ?, teksto de Petro Levi’ verkita en 2005.
Pri klasbatalo
Senlaboreco kaj malriĉeco
La Bolkenstejn-direktivo, aŭ kiel iri eĉ pli malproksimen ol la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj (ĜAKS).
Kio estas respekto ?
La abolo de la laboro
Progreso, katenoj kaj memmastrado.
MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj), FRANCA REGISTARO, EŬROPA KONSTITUCIO, KAPITALISTA TUTMONDIGO, SAMA BATALO !
MOZAIKO DA KONSIDEROJ PRI LA 21-a JARCENTO
La dek ŝablonoj de la ununura pensmaniero
Ne pafu ien ajn !
Kial necesas plubatali kontraŭ la hitlertipaj malbonaĵoj
Kio estas burĝo ? (P.Levi)
Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando
La Granda Franca Revolucio