sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 14an de novembro 2008 . ĝis nun estas 358 tekstoj









Julio Baghy

Estas mi esperantisto



Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto ;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
"Netuŝebla Fundamento".
Tuŝu ĝin nur la Mefisto ;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo ;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas...
Librojn legu la verkisto ;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido :
"Bonan tagon ! Ĝis revido !"
Ĝi sufiĉas por ekzisto ;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto ;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto ;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto ;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto ;
estas mi esperantisto.

Post la mort’ ĉe tombo mia
staros "rondo familia",
nekrologos ĵurnalisto :
estis li esperantisto.

1933

Sama rubriko :


puce Estas mi esperantisto

puce Inoj fortaj kaj inoj de forto

puce Busa veturo

puce Mevoj

puce Antaŭdiro de la ciganino

puce Menskateno

puce Laboristino

puce Kompatiga kanto en liberaj versoj

puce Memore al Johano-Luko Berĝono

puce PROTESTAJ VOĈOJ

puce Ĵeo : Omaĝe al Claŭde Piron




Supren