sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Blanka libreto de laikeco


JPEG - 8.1 kb
GRAND ORIENT DE FRANCE


Enkonduko


La laikeco estas relative freŝdata koncepto, ĉar, laŭ sia aktuala formo, ĝi estas instituciigita en Francio ekde 1905. Ĝi estas ankoraŭ ofte nekonata ekster niaj landlimoj, tiagrade ke la vorto, netradukebla en la plej multaj aliaj lingvoj, estas ofte uzata "franclingve en la teksto".


Do ŝajnis utile, se ne doni pri ĝi definitivan difinon, almenaŭ esprimi ĝiajn konturojn, ĝin klarigi, taksi ĝiajn devenojn, la modernajn implicojn kaj la estontecon. La laikeco sin apogas sur du pilieroj : la etiko (plena religia libereco) kaj la civita statuso (apartigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato). Ĝi strikte distingas inter du malsamaj universoj : la ĝenerala utilo kaj la individua konvinko.


Krome, endis rekoni "la ekziston de iu reala kultura bunteco", kiu povas nur akcentiĝi kun la integrado al Eŭropo de nacioj pli kaj pli diversaj. La demando estas scii kiel ni povos mastrumi tiun malsamecon, konservante nian koncepton pri la respublika universaleco. Fine, la identeca dubo, la timo perdi sian animon kaj propran identecon, nutras ĉiujn formojn de integrismo (etna, kultura, ĉefe religia), kiuj vidas en la laikeco, ne elekton de socia tipo kaj kondiĉon de socia paco, sed plian riskon de diseriĝo de tiu identeco.


La laikeco estas regulo por vivi en demokratia societo. ĝi trudas, ke estu donataj al homoj, sen distingo de klaso, deveno kaj kredo, la rimedoj por esti si mem, liberaj pri siaj engaĝoj, responsaj pri sia ekflorado kaj mastroj pri sia destino.


La historio - Franca specifeco


La laika postulo disvolviĝis ĉefe tie, kie iu eklezio - en la ĉitiea kazo, la katolika roma Eklezio - volis trudi totalisman potencon striktasence, t.e. entenantan ĉiujn aspektojn de la civila, politika, ekonomia socio, fakte tie, kie la religio fariĝis potenco.


Fronte al tiu potenco manifestiĝis sinsekvaj provoj pri liberiĝo, jen politika, jen spirita aŭ samtempe ambaŭ. Dum la Mezepoko, ĝuste interne de la katolika Eklezio naskiĝis tiuj movadoj, kiujn oni tuj kvalifikis "herezaj" kaj rapide sufokis. De la unuaj reformantoj ĝis la filozofoj de la dekoka jarcento, la ideo evoluis, tamen restante kunligita kun duobla emancipa movado :



— tiu de la libera pensado iom post iom sin liberiganta el la devigaj kredoj ;

— tiu de socio postulanta politikajn liberojn.


Fronte al tio, la katolika Eklezio, estrata de papa regado kroĉita al materia potenco kiu estas agnoskita eĉ ne de siaj instituciaj tekstoj, male pli kaj pli enŝlosiĝis en totala rifuzo, definitiva neo al ĉiu emancipa movado. En Francio, la pli ol miljara alianco inter "la Trono kaj la Altaro" igis neevitebla la religian kontestadon tuj kiam disvolviĝis la politika.


En tiu spiritoŝtato, la filozofoj de la dekoka jarcento, vigligate de la spirito de la Lumoj, estras duoblan ideologian sturmon kontraŭ ambaŭ formoj de absolutismo, reĝa kaj religia. La postulo de penslibereco kaj la referenco je la Racio radikaligas tiun movadon perfekte ilustritan de Condorcet.


Dum la deknaŭa jarcento, la progresiva formado de la respublika ideo, ĝia ankrado sur la platformo de la revoluciaj liberoj, de la sociala progreso, de la liberigo de spiritoj el ĉiuj formoj de obskurantismo, alportis la lastan tuŝon al tiu evoluado.


La apartigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato povus esti la simbolo de la fino de ĉefa etapo, se ĝi ne estus poste senĉese repridiskutata, rekte aŭ ne, per la atakoj de tiuj, kiuj restas persvaditaj, ke la homo ne kapablas plene preni sur sin la konsekvencojn de sia konscienca libero.


Se, en la historio de nia lando, ĉiuj gravaj bataloj por libereco kaj justeco kunportis la postulon de laikeco, ĉiuj reakciaj periodoj, vidis reage la revenon de la religia regado. La diktaturo de Vichy (Viŝi) - de kiu kelkaj konsekvencoj, kvindek jarojn poste, estas ankoraŭ ne forpelitaj - estis la lasta ekzemplo pri tio.


Renesanco, Reformo, Revolucio, tiuj malsamaj etapoj de formado de la laika ideo, donis al la franca civitano de la 20a jarcento apartan lokon en la konstruiĝanta Eŭropo. La problemo, kiu nun prezentiĝas al li, estas klara :


aŭ li rezignu tiun specifecon kaj li templime rezignas la grandegan progreson, kiun li plenumis, eble pli rapide ol aliaj, dum al pasintaj jarcentoj ; aŭ li persvadiĝu, ke la laika ideo, ne estante bremso por la eŭropa integrado, male povas esti grandega akcelilo por progresi al unueco.


La laikaj valoroj


La laika humanismo baziĝas sur la principo de plena libereco de konscienco.


Libereco de la spirito : emancipiĝo el ĉiuj dogmoj ; rajto kredi aŭ ne kredi je Dio ; aŭtonomeco de la pensado fronte al la religiaj, politikaj, ekonomiaj trudoj ; liberiĝo el la vivmanieroj rilate al tabuoj, al regantaj ideoj kaj dogmaj reguloj.


La laikeco celas liberigi la infanon kaj la plenkreskulon el ĉio, kio aliigas aŭ perversigas la penson, ĉefe la atavismaj kredoj, la antaŭjuĝoj, la dogmoj, la subpremantaj ideologioj, la premoj kulturaj, ekonomiaj, sociaj, politikaj aŭ religiaj. La laikeco celas kreskigi en la homo, kadre de seninterrompa formado intelekta, morala kaj civitana, la kritikemon, la solidarecan kaj fratecan senton.


La libereco de esprimado estas la korolario de la nepra religia libereco. ĝi estas la rajto kaj la konkreta povo diri, skribi kaj diskonigi la individuan aŭ kolektivan penson. La novaj komunikiloj igas tiun postulon ankoraŭ pli vivnecesa. Kaj en tiu fako de informado kaj komunikado pli ol en alia, la atentemo devas esti aparte vigla fronte al la egaj rimedoj de manipulado kaj de perversigo de la penso.


La laika moralo, kiu el tio rezultas, estas simpla. Ĝi baziĝas sur la principoj de reciproka toleremo kaj de respekto al aliuloj kaj al si mem. La bono estas ĉio liberiga ; la malbono estas ĉio submetanta aŭ malnobliganta. La laikeco celas tiufake doni al la homo la rimedojn por akiri plenan klarvidon kaj plenan respondecon pri siaj pensoj kaj faroj.


Bazite sur la necesoj de la socia vivo kaj la florado de la individua libereco, ĝi estas fundamento en la konstruado de la socia harmonio kaj la plifortiĝo de la demokrata civitismo. Ĝi celas fondi, preter la ideologiaj, komunumaj aŭ naciaj diferencoj, homaran socion favoran al ĉies florado, socion el kiu forestos ĉiu eksplutado aŭ mensa trudado, ĉiu fanatikeco, malamego aŭ perforto.


La toleremo estas ja logika konsekvenco de la antaŭaj valoroj, sen kiuj la socia harmonio estas endanĝerigata. Sed la toleremo havas signifon, nur se ĝi estas reciproka, kaj ĝi ĉiam havos kiel limojn la maltoleremon, la rifuzon al aliulo, la rasismon kaj la totalismon.


La rifuzo al rasismo kaj al segregacio laŭ ĉiuj ĝiaj formoj estas ne apartigebla de la laika idealo. La nova socio, kiun ni postulas, ne povas esti la simpla apudmetado de komunumoj, kiuj en la plej bona kazo ignoras unu la alian, en la plej malbona, sin ekstermas reciproke. Neniu paca socio povas konstruiĝi sur la definitiva disiĝo de grupoj kulturaj, lingvaj, religiaj, seksaj aŭ aliaj. Tro facila estas la transiro de disiĝo al segregacio, al rivalecoj kaj konfliktoj. Kaj tio, eĉ se la disiĝo estas prezentita kiel nepra neceso de la vivkreskado.


La laika idealo neniukaze povas akordiĝi kun la ideo de "aparta kreskado", ofte aplikata en socioj de anglosaksa tipo. La principo mem de "pozitiva diskriminacio" ne povas konsistigi per si mem solvon por liberigo de iu grupo. La nura eblo de socia disvolviĝo estas integrado, kiu diferencas de asimilado, ĉies partopreno al kolektivo de liberaj, egalrajtaj kaj egaldevaj civitanoj. La nuraj socigrupoj akcepteblaj baziĝas sur la elekto, la libervola aparteno kaj la malfermiteco.


La laika etiko neeviteble kondukas al la socia justeco : egaleco de rajtoj kaj ŝancoj. La laika edukado, la lernejo, la rajto je informado, la lernado de kritikado estas la kondiĉoj de tiu egaleco.


La laikaj praktikoj : civitana kaj socia statuso


Transe de la principoj, la laikeco estas sinteno, kies apliko-kampoj kovras ĉiujn aspektojn de la socio.


La principo de tiu civita, jura, institucia statuso, estas simpla. Ĝi baziĝas sur la klara distingo, por ĉiu civitano, inter la publika sfero kaj la privata.


La privata, persona sfero, tiu de la absoluta religia libereco, kaj kie esprimiĝas la filozofiaj, metafizikaj konvinkoj, la kredoj, eventuale la religiaj praktikoj, kaj la kolektivaj vivmanieroj.


La publika, civitana sfero, kie la civitano vivas socie, ekonomie, politike, jure. Ĝiaj reguloj estas klare difinitaj kaj bazitaj sur la Homaj Rajtoj. Neniu grupo, neniu partio, neniu sekto, neniu eklezio, povas pretendi eniri, des pli prave kapti siaprofite la funkciadon de la respublika socio tiel difinita. La disiĝo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato estas la angula ŝtono de laikiĝado de la socio. Ĝi ne povas konsenti escepton, nek adaptiĝon nek aranĝon. ĝia tuto, ĝia integreco estas la kondiĉo mem de ĝia ekzisto. ĝi estas la nura maniero ebligi al ĉiu kredi aŭ ne kredi, liberigante la Ekleziojn mem de la logikoj de konvenciaj ligiloj kun la Ŝtato. Se la eklezioj volas ekzisti, la fideluloj donu al ili la rimedojn, tial ĉar la religio estas afero de persona konvinko.


Se la Ŝtato garantias la plenan liberecon de kultoj same kiel de esprimado kaj disvastigado de la penso, ĝi favoras neniun el ili, same finance kiel politike. Plie, la Ŝtato ne rajtas estri la rilatojn inter la Eklezioj ekde kiam ĝi agnoskas neniun el ili. En la ĝenerala kadro de siaj politikaj oficrajtoj, ĝi atentas pri la ekzercado de ĉies individuaj liberoj, pri la publika ordo kaj pri la socia harmonio inter la civitanoj.


Ekde kiam la Ŝtato konsideras, ke la religio definitive fariĝis privata afero, ke ĝi rajtas altiri ĝian atenton nur laŭmezure kiel ĝiaj manifestiĝoj povus atenci la publikan ordon, tute logike la Eklezioj ne povas postuli iun avantaĝon, iun privilegion, iun apartan traktadon. Ili povas ankoraŭ malpli esti dotitaj per oficialaj statusoj krom la respekto al la komuna leĝo reganta la liberon de asociiĝo. Fine, la respublika leĝo konsekvence ne povus agnoski la delikton pro blasfemo aŭ sakrilegio, kiu neeviteble alpaŝus al instituciigo de la cenzuro.


La unua manifestiĝo de la laika karaktero de iu lando estas la sendependeco de la ŝtato kaj de ĉiuj publikaj servoj rilate al religiaj institucioj aŭ influoj. La laikigo de individuaj statusoj, same kiel de servoj konsiderataj kiel nepre necesaj al funkciado de la socio, estis unu el la ĉefaj aspektoj de la praktikado de libereco kaj de rajtegaleco :


Naskiĝo, vivo kaj morto estas konsiderataj ne plu ekskluzive laŭ la vidpunkto de la religio aŭ de la aparteno al kolektivo, sed laŭ tiu de la individua libero.


Oni notas ĉies egalecon rilate al la publikaj servoj. La eventuala aparteno al iu grupo religia, etna, sociaÉ ne povas esti enkalkulata koncerne la aliron de uzantoj. La oficiala mencio de tiu aparteno estas konsiderata kiel diskriminacio. Montriĝas pli kaj pli evidente, ke la nocio mem de publika servo estas strikte ligita kun la praktikado de laikeco.


Nur la civita leĝo estas rajtigita organizi la fakojn de la civitana kaj socia vivo. La reprezentantoj de la Respubliko, elektitoj aŭ ŝtataj funkciuloj, kompense respektas dum plenumado de sia funkcio absolutan neŭtralecon rilate la individuajn aŭ kolektivajn praktikojn, kaj obeas striktan devontigon pri sindeteno.


Fine, la laika kaj respublika lernejo estu ŝirmita kontraŭ ĉiu ekonomia, konfesia aŭ ideologia enmiksiĝo, eĉ se prezentita sub "kultura" masko. La lernejo ne estas loko por manifestiĝo aŭ alfrontado de diferencoj ; ĝi estas "loko kie estas interkonsente interrompitaj la partikularismoj kaj la faktaj kondiĉoj". La lernejo devas malpermesi ĉiun ajn formon de prozelitismo.


Ĉio ĉi-supra ne signifas, ke la Respubliko neas la apartenon al komunumoj. Ili fakte ekzistas kaj estas respektindaj, se ili ne kontraŭas la principojn de individua libereco, de homa digno kaj de egaleco.


La estonteco - novaj aplikadkampoj


En mondo karakterizata de la plej profunda malordo en la ekonomiaj, politikaj, sociaj kaj kulturaj strukturoj, kiun oni iam spertis, la laikeco aspektas kiel respondo al tiu fundamenta demando : kiun rimedon por la malkvieteco, la angoro, la indiferenteco, la forlaso de la nocio pri respondeco, la perforto ?


En socio pli kaj pli multkultura, la laikeco povas lernigi al la individuoj kiel kunlabori, trovi la kondiĉojn de bona interkonsento kaj harmoniigi siajn malsamecojn. Ni jam priskribis la danĝerojn de la komunumismo. Ni vidas la naciismon disvolviĝi denove en Eŭropo, sin nutrante de la religiaj kaj etnaj malamegoj. La laikeco restas la nura ideo kapabla revenigi la kondiĉojn de daŭra paco, i.a. en Balkanoj.


Restas ankoraŭ multo farenda en Eŭropa Unio mem, kie tro malmultaj estas la landoj ĝuantaj jurajn kaj politikajn dispoziciojn proksimajn de la franca laika sistemo, aŭ povantaj evolui tiudirekte. Koncerne religiojn, la konkordataj logikoj restas vaste regantaj. Tamen kelkaj signoj instigas nin pensi, ke la evoluo eblas : ŝanĝo de la leĝo pri nacieco en Germanio, pli kaj pli multnombraj demandoj en tiu sama lando pri la religia imposto-sistemo.


En Francio mem, la ideo de laikeco tute ne estas universale akceptita. Ĝi devas ankoraŭ esti defendata kaj plivastigata :


La disiĝo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato suferas ankoraŭ tro da geografiaj neakcepteblaj limigoj (Alzaco-Mozelo, Gujano, transmaraj teritorioj).


La pli kaj pli ofta interveno de la juraparato por solvi i.a. problemojn ligitajn al komunumaj praktikoj (ekzemple, surportado de la islama vualo en lernejo), estas maltrankviliga. La respubliko devas difini la unuigajn rimedojn kaj konformiĝi al ili. La socia vivo ne povas konsenti la starigon de jurisprudenco pri la interkomunumaj praktikoj kaj rilatoj. Ekzistas komunumisma devojiĝo "usonstila" ege grava, kiu malfirmigas la fundamenton de nia respublika socio.


La sciencaj progresoj estu liberigitaj el ĉiu influo de la premgrupoj, i.a. la religiaj. La ĝenerala intereso kaj la respekto al la homa persono estu la nuraj kadroj de tiu progreso.


La laikigo de la "korpa statuso" (amo kaj sekseco, morto, malsano) ne estas finita. Ankaŭ la libera dispono pri la propra korpo, la sociaj kondiĉoj de la vivo de la paroj kaj de familioj, la fundamentaj garantioj de liberoj en tiu kadro, la rajtoj kaj digno de la infanoj, estas kampoj de aplikado de laikeco, nura garantianto de la libereco de spiritoj kaj de korpoj.


En la konsistigo de etiko-komitatoj, tie aŭ aliloke, gravas privilegii la elekton de la membroj laŭ ilia kompetenteco kaj ne laŭ iliaj kredoj. Ĉu la celo de tiuj komitatoj ne estas zorge atenti pri la necesaj kaj sufiĉaj kondiĉoj por la praktikado de la liberoj kaj la respekto al la homa digno, prefere ol provo firmigi lertajn ekvilibrojn inter rivalaj komunumoj ?


Fine, la kulturo kaj la arta kreado, sed ankaŭ la informado kaj la komunikado larĝe partoprenas en la formado de la konscienco, kiu ne plu estas rezervita al la lernejo. Estus bone ankaŭ tie konstante zorgi, por ke ne nur neniu tabuo religia aŭ dogma, sed ankaŭ neniu ekonomia aŭ ideologia premgrupo povu trudi ian ajn limigon al la libereco, ekzemple sufokante ekonomie la vivoforton de la minoritataj esprimadoj. Ĝuste je nomo de laikeco necesas samgrade denunci la AMI-n (Akordo Multflanka pri Investado) aŭ ĝiajn derivaĵojn, kiel ĉiujn formojn de ununura pensmaniero.


Kvazaŭa konkludo


La laikeco ne estas paseisma nocio sed, male, ideo progresema, kaj multaj kampoj de aplikado malfermiĝas antaŭ ĝi.


La laikeco fariĝis institucia. Ĝi estas leĝa kadro, ludregulo. Ĝiaj reguloj estas aplikeblaj al la tuta socia korpo, kaj ĝi ne estas la rezulto de modifeblaj kontraktoj inter komunumoj aŭ grupoj. Fine estas ununura laikeco, kiun oni ne povus kvalifiki : ĝi povas esti nek "nova" nek "plurala".


La laikeco estas nocio, kiu baziĝas sur humanismaj principoj forĝitaj laŭlonge de la historio. Ĝi estas aserto kun forta senco kaj forta valoro je la servo de la individua libereco. Ĝi estas la plej certa garantianto de civila paco. ĝi enhavas personan moralan kaj socian etikon. Ĝi estas agado kaj volo, eĉ rezistado : rezistado al la facileco de rezigno, al komforto de la ununura pensmaniero.


La ĉi-supran tekston aperigis en 10 lingvoj (inkluzive de Esperanto) la franca framasonaro "Grand Orient de France", 16 rue Cadet, FR-75009 PARIS, en jaro 2000, kun titolo " Livre blanc de la laicite` " . La libreto estas nun elĉerpita kaj nur la franca parto estas reeldonota. La redakcio de Laŭte ! liveras version korektitan, sed certe neperfektan. Ni petas ĉies indulgon. Kribo - Laŭte ! Esperanto, FR-47470 BEAUVILLE

Sama rubriko :


puce Blanka libreto de laikeco

puce Laikeco kaj religioj en Francio

puce Sanktulo eksigita

puce Laikeco kaj neŭtraleco rilate religiojn

puce Germanaj eklezioj prirabas siajn perditajn ŝafojn

puce Klerikokratio en Kroatio

puce Travivita laikeco en Francio




Supren