|
serĉado :
|
La mezuroj okazas la 21an de decembro 2007, dum iomete pli ol unu horo ĉirkaŭ la momento, kiam la Suno estas kiel eble plej alta. Malfruuloj aŭ malbonŝanculoj pro nuboj rajtas mezuri la 22an de decembro kun la samaj kondiĉoj.
Loko 1
Vendredon la 21an, en la sama liceo apud Parizo, sama ĉambro (ekstere estas ege malvarme). Ĉeestis nur 4 lernantoj, kiuj uzis entute 3 mezurilojn. Tuj aperis granda surprizo : la rezultoj tre malsimilas inter mezuriloj ! Longe post la eksperimento mi trovis la eraron. Sur kelkajn mezurilojn mi algluis novajn foliojn por ebenigi ilin. Beraŭrinde mi uzis fotokopi-aparaton, kiu konservas la distancojn (mi ja kontrolis tion) sed ne la angulojn, kaj la orta angulo tute ne estis ! Do vi ĉiuj atentu ! Kiam vi konstruas mezurilon, zorge kontrolu ĉion ĝis plej granda perfekteco !
Finfine jen rezultoj eltiritaj el nur unu mezurilo. La mezuroj daŭris de 10 h 55 ĝis 12 h 30 (U.T.), po unu ĉiun minuto-kvinon. La minimuma angulo inter zenito kaj Suno estas 72,4 gradoj. La tempo por vera tagmezo estas 11 h 44 min (U.T.).