Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Eratostena 1a eksperimento
puce Eratostena 1a rezultato
puce Eratostena 2a eksperimento

Eratostena 1a rezultato


Ni kune mezuru la Teron !


(Malneto de estonta artikolo. Libere uzu ties ideojn. Aldonu viajn. Skemoj baldaŭ venos. Literoj pri anguloj aperu en la greka.)


I. Sfereco de la Tero


1. Modelo.

La Tero estas perfekta sfero, kies radiuso egalas R = 6380 km.
La sunradioj atingas la Teron laŭ paraleloj.

Skemo.

a1 = angulo inter la zenito kaj la sundirekto ĉe loko 1 ;
a2 ĉe loko 2.

Difinoj : meridianoj ; latitud-paraleloj ; rotaciakso
.
Konsekvenco : la distanco inter du paraleloj estas : A12 = R (a2 - a1).

2. Eksperimento.
Mi uzu rezultojn de du Eŭropaj grupoj, kiuj mezuris la 15an de novembro. Fotoj.

Grupo 1 (apud Parizo) : Tagmeza tempo t1 = 11 h 31 min ; Angulo a1 = 67,3 °.

Grupo 6 (apud Lisbono) : Tagmeza tempo t6 = 12 h 40 min ; Angulo a6 = 57,3 °.

Mi prenu plej simplan mapon de Eŭropo. La distanco laŭ akso sudo-nordo estas proksimume : A16 = 1100 km. Sekve la radiuso de la Tero estas : R = A16 / (a1 - a6) = 6300 km.

Poste mi uzos pliajn rezultojn...

II. Kliniĝo de la Tero

1. Modelo.

La Tero rotacias ĉirkaŭ la Suno, dum unu jaro, en ebenaĵo. La Tero rotacias ĉirkaŭ si mem laŭ rotaciakso, kiu ne ortas la menciitan ebenaĵon, sed kiu kliniĝas. La angulo de tiu kliniĝo estas bM = 23,26 °. Tiu angulo mezurita en la ebenaĵo de meridiano nomiĝu b. Ĝi varias inter - bM kaj + bM. 

Skemo.

2. Eksperimento.
Prokrastita ! Mi konstruos grafikon, kiu montros la angulojn a1, a2, ... laŭ la dato dum pluraj monatoj. Mi tuj vidos, kiel varias la angulo b laŭ la tempo. La maksimuma valoro bM ne dependas de la loko.

III. Mezuro de la Tero

1. Modelo.

Sur sfero ambaŭ latitudo f kaj longitudo l sufiĉas por lokalizo. Latitudo de loko 1 estas : f1 = a1 - b. (Ŝajnas ke, absoluta longitudo ne utilas por ni.) Relativa longitudo estas : (l2 - l1) = (t2 - t1) * 360° / 24h.

Distanco inter 1 kaj 2 laŭ meridiano kalkuliĝas per : A12 = R (a2 - a1).
Distanco inter 1 kaj 2 laŭ paralelo de 1 kalkuliĝas per : L12 = R1 (l2 - l1). La radiuso de la paralela cirklo estas : R1 = R cos f1.

Skemo.

2. Eksperimento : Larĝeco de Ameriko laŭ la ekvatoro.
Mi uzu rezultojn de du Amerikaj grupoj, kiuj mezuris la 15an de novembro. (Ne estas fotoj !)

Grupo 3 (apud Rio de Ĵaneiro) : Tagmeza tempo t3 = 14 h 25 min ; Angulo a1 = 1,8 °.

Grupo 9 (apud Oaklando) : Tagmeza tempo t9 = 19 h 53 min ; Angulo a9 = 55,2 °.
La diferenco de longitudoj estas : (l9 - l3) = (19,88 - 14,42) * 360 / 24 = 82 °. La larĝeco de Ameriko laŭ la ekvatoro estas : L93 = 6380 * 82 * 2 Pi / 360 = 9700 km.

3. Eksperimento : Larĝeco de Eŭropo.
Mi uzu rezultojn de du grupoj, kiuj mezuris la 15an de novembro. Fotoj.

Grupo 4 (apud Tel-Aviv) : Tagmeza tempo t4 = 9 h 50 min ; Angulo a4 = 47,9 °.

Grupo 6 (apud Lisbono) : Tagmeza tempo t6 = 12 h 40 min ; Angulo a6 = 57,3 °.
La diferenco de longitudoj estas : (l6 - l4) = (12,67 - 9,83) * 360 / 24 = 43 °.

Nun mi bezonas la kliniĝangulon. Mi provizore taksu ĝin ! Unu monaton post la eksperimento la valoro estos 23 ° (pro ekvinokso). Du monatojn antaŭ la eksperimento la valoro estis 0 ° (pro solstico). Mi prenu : b = 18 °.

La larĝeco de Eŭropo laŭ latitudo de Lisbono estas : L46 = 6380 * cos (57,3° - 18°) * 43 * 2 Pi / 360 = 3700 km.


Ege mirinde, ĉu ne ?

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio