|
serĉado :
|
La mezuroj okazas la 14an de novembro 2007 je la horo kiam la Suno estas kiel eble plej alta. Tamen, la malfruuloj aŭ malbonŝanculoj pro nuboj rajtas mezuri la 15an aŭ la 16an je la sama horo.
Mezurantoj bonvolu aldoni en tiun ĉi paĝon siajn rezultatojn, komentojn, kalkulojn, ktp.
Mi rememorigas ke, ĉiu donu 2 nombrojn : angulon inter Suno kaj zenito, kaj horon (lau U.T.) kiam tio okazas. Kaj neniu forgesu foti !
Ne eblas aldoni foton en forum-mesaĝon...
La lokalizoj de la jenaj lokoj estas tie.
Loko 6
Kiel antaŭe dirite ni iomete fuŝis pri la unua mezuro dum la tago 15-a.
Jen la datumoj de la eksperimenta loko 6 rilate mezuradon dum la 16-a de novembro. Bedaŭrinde ne eblis longe mezuri kaj kiam ni ekis jam la suno preskau atingis la zeniton. Venontaj estos pli bonaj, ni esperas.
Ni lernis ke ni devas plibonigi la mezurilon.
Mezuroj fare de Loko-6 en la 16-a de novembro 2007
Horo / Angulo
12.36 / 57,4
12.40 / 57,3
12.45 / 57,3
12.50 / 57,3
12.55 / 57,4
13.00 / 57,6
13.03 / 57,8
13.08 / 57.9
? / 58,0
13.20 / 58,6
(Latitudo : 38,77 norde ; Longitudo : 9,20 okcidente)
Loko 4
(Bonvolu legi klarigojn en ĉi suba mesaĝo.)
Loko 1
Jaŭdon la 15an, en la teknika liceo de Coulommiers apud Parizo. Ni metis 4 mezurilojn en komputiloĉambron. La angulmezurilo konsistas el folio (neglate !) algluita sur lignan tabulon kaj najleto kies ombro montras la angulon de la Suno. Lodo permesas la kontrolon de la vertikaleco. La mezuroj daŭris de 10 h 45 ĝis 12 h 15 (U.T.) : 4 samtempaj mezuroj ĉiun minuto-kvinon.
Grafiko kun mezaj valoroj liveras la rezultojn. La minimuma angulo inter zenito kaj Suno estas 67,3 gradoj. La tempo por vera tagmezo estas 11 h 31 min (U.T.).