Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Agripo de Neteshejmo : Agripo (1486-1535)
puce Frederiko Nietzsche : Mia feliĉo
puce Henriko Heine : Demandoj
puce La azeno de Buridano
puce Mario Bohoslavsky : Kial ni estas skeptikuloj
puce Petro Levi : Por aŭ kontraŭ Niĉeo ?
puce S. Aarse : Spinoza - La filozofo de la homa feliĉo

Petro Levi : Por aŭ kontraŭ Niĉeo ?

artikolo


 POR AŬ KONTRAŬ NIĈEO


Logita de multaj komentoj legitaj precipe en Sennaciulo, Sennacieca Revuo kaj SAT-Diskuto pri Niĉeo kaj lia filozofio, mi volonte informiĝis pri ili kaj liveras ĉi poste miajn proprajn komentojn.
Unue, mi baldaŭ konstatis, ke tute ne necesas legi unu linion de la verkaro de Niĉeo por esti kompetenta pri la temo, ĉar li ja "diris ĉion kaj ĝian malon", kaj mi eĉ ne bezonas citi fontojn, ĉar pli gravas (almenaŭ por mi) laŭ iuj komentoj mia propra opinio ol mia pozitiva scio pri realaj tekstoj, kiujn ĉiu rajtas interpreti laŭ propra fantazio.
La aserto, ke Niĉeo diris ĉion kaj ĝian malon, povas ŝajni troigo, se oni volas dogmece pritrakti la niĉean penson, sed por trakti ĝin sentabue, kiel konvenas, necesas legi inter la linioj. Ja inter la linioj legeblas io ajn, interalie ĉio kaj ĝia malo.
Gravega supereco de la niĉea "revolucio" estas, ke por plenumi ĝin, oni eĉ ne bezonas movi fingron : ĝi estas ekstertempa, ekstermonda, ekster ĉia konkreta kunteksto sed apartenas al la propra fantazio de la individuo. La kanto "Lili Marlen" estis egale populara en ĉiuj eŭropaj armeoj de la Dua Mondmilito. Lili Marlen laŭ la kanto estas soldatkonsolistino. Ĉiu mortema soldato ja bezonas konsolon. Ja eĉ la bravaj soldatoj de la japana imperiestro bezonis konsolon. Same niĉeismo estas egale populara dekstre kiel maldekstre kiel konsolo por fiaskemaj revoluciuloj : kiam oni rezignas ŝanĝi la mondon, oni ja ankoraŭ povas fari sian propran, individuan rezignan revolucion, ŝanĝante konformisme sian rigardon pri la mondo. Tiel, "rifuzante aliĝi al iu ajn klaso", kvazaŭ aparteno al klaso dependus de individua volo, individuo povas unue ĉe si ne nur komenci sian propran niĉean revolucion, sed ankaŭ fini ĝin sen ia ajn konkreta socia ŝanĝo.
La demando, ĉu Niĉeo estas faŝisto aŭ nazio, povas ŝajni vana, anakronisma, se oni malatentas la ekstertempecon de la niĉea penso, kaj se oni povas nomi lian penson penso en la ordinara senco. Eble pli ĝuste estus diri, ke la faŝista kaj nazia pensmanieroj estas niĉeaj, kaj ke Niĉeo alvokis kaj favore profetis ilin. Tamen aliaj interpretoj povas esti validaj, se ili estas sufiĉe logaj.
Kiel Platono estas praviga profeto de la Gulago, Niĉeo estas praviga profeto de la faŝismo kaj de la naziismo, aŭ, se oni preferas, kontraŭ la faŝismo kaj la naziismo. Li profetis la ŝoaon (1), la etnan purigadon, la eŭropan konstitucion, la mizere heroan morton de Hitler, Musolini kaj Stalin, la disfalon de la berlina muro, la detruon de Sovetio, la konstruon de la israela muro, la identigon de ultraliberalismo kun demokratio, la morton de la komunismo, la vaniĝon de la klasbatalo, la detruon de du novjorkaj turegoj kaj la finon de la historio.
Ĉu la niĉeismo kongruas kun la marksismo ? Jes kaj ne. Unuagrade, certe ne, ĉar ĝi kondamnas racion, materiismon kaj dialektikon de la naturo. Jes, sed sendogmisme kaj interlinie, kiel oportuna aluda alternativo, valida ne pli nek malpli ol ĉia ajn alia, se ĝi uzeblas por logi, kial ne ?
Frue manifestiĝis la potencavido de ĵus balote elektita franca prezidento. Jam ne nur dum li suĉis la patrinan mamon li revis pri sia iama prezidonteco. Li senĝene instrumentigis, por logi al si maldekstrajn balotontojn ne tro klerajn pri historio, la nomojn de famaj socialistoj, kiel Jaurès (ĵores) kaj Léon Blum (leonblum), kies celaro estis diametre mala al lia jam spertita agado kaj al liaj klare anoncitaj reakciaj, kontraŭsocialaj projektoj. Subtene al siaj radikale reakciaj projektoj kontraŭ la franca junularo, li demagogie uzas memorigon pri Guy Môquet (gi moke). Ĉi tiu komunisto, filo de gekomunistoj, estas deksepjara pafmortigita de germanaj soldatoj en Chateaubriant (ŝatobrian) kun dudekses aliaj ostaĝoj liveritaj de la tiama radikale dekstra perfida registaro de Pétain (peten), kiu profitis la francan malvenkon kaj la nazian okupacion por trudi "Nacian Revolucion" (= reakcian, antisemitan kaj rasistan kontraŭrevolucion). Kiel ĉiu tiama sincera stalinisto, Guy Môquet estis fervora patrioto, kvankam ne en la etne naciista, identecista senco de la nova franca prezidento. Li estis arestita en oktobro 1940 pro disdonado de flugfolioj vokantaj al rezisto kontraŭ la nazia okupacio. Lia idealo de sociala progreso neniel kongruas kun la liberalaj celoj de MEDEF(2) kaj de la franca dekstrularo plej krude strebataj de la nova ŝtatestro. Ne gravas tiu nekongrueco, se uzeblas lia elvoko por tromplogi historiajn malklerulojn.
Niĉeo ne estas filozofo : li estas superfilozofo ; ne humanisto, sed superhumanisto ; ne universalisto, sed superuniversalisto. Niĉeismo estas ideologia superbazaro.
Superkretenaj, superfiaj kaj supernaŭzaj estas kelkaj ideoj prave aŭ malprave (estas same !) atribuitaj al Niĉeo kaj niĉeanoj. Ili meritas mencion.
La idiotaj zooteknikaj konceptoj de Niĉeo pri homa evoluo estas komunaj ankaŭ al la naziismo kaj al multaj modernaj dekstruloj.
Forĵetante ĉian racion, niĉeisto principe malpermesas al si ĉian rezonon. Tio memkompreneble ne malhelpas lian mallogikan partoprenon en diskuto !
Kiel aliaj modernaj ekstremdekstruloj, Niĉeo ne estas antisemito sed malamas nur la malriĉajn judojn, pro "ilia timiga kaj malestiminda malbeleco".
"Ĉia plialtiĝo de la tipo homo estis ĝis nun la verko de aristokrata socio - kaj tiel same estos ĉiam : la verko de socio, kiu kredas ke ekzistas multegaj hierarkiaj ŝtupetoj, valordiferencoj inter homoj, kaj kiu bezonas ian ajn formon de sklaveco."
"Malgraŭ la risko ŝoki naivajn orelojn, mi metas kiel fakton, ke la egoismo estas esenca parto de nobla animo, mi komprenas per tio la senŝancelan kredon, ke estulo tia, kia ni estas, bezonas aliajn estulojn nepre nature submetitajn al li, kaj kiuj devas oferi sin al li." Por konformigi konduton al tia principo, homa cerbo ne utilas : kruda instinkto de ia ajn rabobesto estas sufiĉa.
"Tio, kio similas al la virino aŭ al la lakeo, kio estas samrasa, kaj ĉefe la popolaĉa konfuzo : tio nun volas regi ĉiujn homajn destinojn - ho naŭzo, naŭzo, naŭzo" !
"Ke ĉiu rajtas lerni legi, tio kun la tempo koruptas ne nur la skribon, sed ankaŭ la penson."
"Pereu la malfortuloj kaj kriplaj misnaskitoj : unua principo de nia amo al la homoj. Kaj plie oni helpu ilin neniiĝi" !
"La malsanulo estas parazito de la socio..."
... ktp, ktp. Jes : - ho naŭzo, naŭzo, naŭzo pri tiaj konceptoj !
Ĉu mi estas por aŭ kontraŭ Niĉeo ? Pri tio la leganto de ĉi tiu artikolo povas post almenaŭ triagrada kaj kvaragrada interlinia legado juĝi laŭ propra plaĉo. Ne gravas : al mi estas egale. Kun ĉiuj plej logaj eŭfemismoj de apologiistoj, klare deklaritaj niĉeanoj aŭ ne, necesos reale senŝancele batali kontraŭ ĉia homekspluatado, cele al ĝia kompleta forigo.


Petro Levi 23111.


(1) Ŝoao : (nePIVa vorto) amasmurdo de la judoj, ordonita de Hitler.

(2) MEDEF : plej elstara kaj klasbatale aktiva organizo de francaj kapitalistoj, rekta principa kaj praktika heredanto de iama "Comité des Forges" (Komitato de la Forĝegejoj, t.e. de la kanonindustriistoj) kaj CNPF (Nacia Komitato de Francaj Mastroj). La ostaĝojn elektis kaj liveris ministro Pucheu (piŝe) el inter politikaj malliberigitoj, ĉiuj aktivaj komunistoj aŭ sindikatanoj. Pucheu ankaŭ estis iama eminentulo de "Comité des Forges". Ankaŭ la frato de la nova franca prezidento estas eminentulo de MEDEF.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio