Pli kaj pli pendas la malbona ombro de la ekstremdekstraj pensoj super nia terglobo.
Evidente ĉiuj homoj rajtas havi politikajn opiniojn, kiuj estas en demokratio liberaj. Tamen en ĉi tiu grupo de ekstremdekstruloj kreskas la ideo de rasismo kaj maltoleremo. La konataj politikaj grupoj en pluraj landoj ne plu timas publike propagandi ideojn kiuj en demokrata sistemo ne eblas. Demokratio devas esti tiel ke ?i prezentas al la homoj sistemon kiu donas al ĉiu, sendepende de la deveno, koloro a ? filozofio, liberecon agi kaj esti.
Kiam ni a ?skultas al la retoriko de kelkaj politikistoj, gvidantoj de ĉi tiuj ekstremdekstraj partioj, ni a ?das kiel ili volas ’solvi’ la problemojn de enmigrado. Ne simple la enmigrado de ĉiuj, sed precipe la enmigrado de homoj de specifaj kredoj a ? devenoj. Anka ? gravas la diplomoj kaj la kompetenteco de tiuj enmigrantoj.
Simplaj laboristoj kiuj forlasas la landon serĉante pli bonajn vivkondiĉojn, migrantoj kiuj klopodas forlasi la naski ?landon pro la fakto ke ili devas timi persekutadon pro sia politika konvinko a ? simple homoj kiuj serĉas lokon kie la ekonomiaj cirkonstancoj donas pli favorajn vivkondiĉojn estas la viktimoj de ĉi tiu politika malegaleco.
Asocio kiel SAT devas el statuta starpunkto defendi la rajtojn de ĉiuj laboristoj sendepende de la kialo de ilia migrado.
Debato pli ol necesas nun. Dum debato kio okazos dum SAT-Kongreso en Parizo, ni pritraktos ĉi tiun problemon de enmigrado kaj ni klopodos havi komunan starpunkton rilate tion, kio donas al tro da homoj maldormajn noktojn.
Ĉu ene de SAT ideoj rasismaj kaj maltoleremaj eblas a ? ĉu ni malakceptos ke unu homo pli valoras ol alia ?
La debaton enkondukos Jakvo Schram
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.