Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita merkredon la 15an de julio 2026 . Ĝis nun estas 3019 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
Dokumentoj

En la sama rubriko

puce Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda
puce Regularo de la Poresperanta Fako de SAT
puce Praktikaj konsiloj de la Centro
puce Perantoj
puce LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj)
puce Membriĝi
puce Kontaktoj
puce Regularo pri organizado de SAT-Kongresoj
puce Helpfonduso por kongresontoj
puce Konsisto de la nuna Ĝenerala Konsilantaro
puce Regularo por SAT-diskuto
puce Regularo pri Elektoj de Funkciuloj
puce Konsisto de LEA-Komitato
puce Gotenburga Konvencio

Klarigteksto

Bonvenon al SAT !

elŝuti :



PDF - 413.6 kio, 0 x 0 pixels

Bonvenon al SAT !

Kara kamaradino, kara kamarado,
Ni tre ĝojas, ke vi aliĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj bonvenigas vin. En ĉi tiu broŝureto troviĝas klarigoj pri la strukturo kaj la celoj de la asocio. Per ĝi, vi espereble baldaŭ havos superrigardon pri la asocio kaj tuj povos agadi kiel SAT-ano.

Kio estas SAT ?

SAT estas la plej grava tutmonda organizo de laboristaj esperantistoj. Ĝi estas kleriga asocio, kiu celas faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj, kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado.
SAT grupigas homojn ĝenerale kun maldekstraj opinioj, el ĉiuj ideologiaj tendencoj, kiuj trovas en komuna agado sian unuon. Krome, SAT estas — laŭ nomo, strukturo kaj funkciado — sennacieca, tio signifas :
• tute ne estas priatentata la nacieco de la membroj ;
• homoj rekte aliĝas individue, kaj ne tra alia (nacia) organizo, kiel ekzemple landa asocio ;
• la asocio ne havas naciajn filiojn ; ĝi tamen kunlaboras je lingvoregiona nivelo kun la t.n. Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj), kiuj informas pri Esperanto, zorgas pri ĝia instruado sur diversaj lingvoteritorioj kaj varbas al SAT.

Kiel funkcias SAT ?

Plenum-Komitato
SAT funkcias laŭ desuba demokratio. Tio signifas, ke ĉiuj gravaj decidoj estas faritaj de la anoj mem, per referendumo. Tamen, ne eblas kunvoki ĉiujn anojn por pritrakti ĉiun problemon. Pro tio ekzistas PlenumKomitato (PK), kies celo estas zorgi pri ĉiutagaj aferoj, kiuj estas prizorgendaj, por ke la asocio leĝe kaj reale funkciu. La PK konsistas el 6–8 SAT-anoj, komisiataj de la anaro por 3 jaroj. La PK-anoj elektas inter si prezidanton de la PK. SAT ankaŭ havas Ĝeneralan Sekretarion, kiu kunlabore kun la PK pritraktas la ĉiutagajn farendajn taskojn.

Ĝenerala Konsilantaro
La Ĝenerala Konsilantaro (ĜK-aro) konsistas el reprezentantoj de ĉiu SAT-rondo, de ĉiu fako, de ĉiu Laborista Esperanto-Asocio kaj de la membraro el la sideja urbo. La Konflikt-Komisiono (vd. poste) estas ankaŭ parto de la ĜK-aro. La ĜK-aro helpas, konsilas kaj informas la PK-on kaj kontrolas, ĉu la PK laŭstatute kaj honeste agas.

Konflikt-Komisiono
La Konflikt-Komisiono (KK) konsistas el tri membroj. Ĝia tasko estas solvi eventualajn konfliktojn inter membroj. Ĝi estas strukturo, kiu laŭ-bezone povas proponi eksigon de membro.

SAT-perantoj
Ilia ĉefa tasko estas kolekti la kotizpagojn en la lando, pri kiuj ili zorgas.

Kongreso
La Kongreso ĉiujare okazas. Rajtas partopreni en ĝi SAT-anoj kaj neSAT-anoj, kies lingvokonoj estas sufiĉaj por sin komprenigi. Kunuloj kaj kunulinoj, infanoj ne scipovantaj Esperanton ankaŭ rajtas partopreni. La rolo de la Kongreso estas raporti pri la pasinta jaro kaj projekti pri la venonta. Kompreneble, la kongreso estas tre valora momento, ĉar ĝi ebligas al SAT-anoj renkontiĝi, debati kaj plifortigi la homajn ligojn en la asocio. Plie, ĝi ebligas al ne-SAT-anoj rekte malkovri la asocion, ties celojn, etoson kaj projektojn.

Frakcioj
Kvankam SAT ne estas partipolitika, tamen en ĝi agadas komunistoj, liberecanoj, socialistoj, ktp. Tiuj kamaradoj, kiuj volas utiligi la SATaparaton por la intereso de sia propra tendenco povas tion fari kadre de frakcio. La celo de frakcioj ne estas „komunistigi“, „liberecanigi“ aŭ „socialistigi“ la Asocion, sed ja ebligi fortikan interrilaton inter samtendencanoj, por ke ili kiel eble plej efike antaŭenigu la alprenon kaj utiligon de Esperanto en siaj propraj politikaj medioj.

Fakoj
SAT-anoj, kiuj volas grupiĝi por kunlabori pri difinita temo, povas tion fari kadre de fako. Fako estas organo de SAT, funkcianta do interne de SAT, precipe en rekta kunlaboro kun la PK, la ĜK-aro kaj la Kongreso.
Nuntempe ekzistas du aktivaj fakoj en SAT : la Eldona Fako Kooperativa, kiu zorgas pri eldono de kleriga materialo, kaj Por-Esperanta Fako, kiu i. a. informas pri Esperanto kaj varbas por SAT en regionoj kaj medioj ekster la atingopovo de la LEA-oj. Iam la fakoj estis plinombraj :
ekzistis Fervoja, Pedagogia, Kooperativa, Junulara, Studenta, Sporta fakoj. Revivigo de tiuj malaperintaj fakoj, fare de agademuloj, estus kompreneble subtenata.

LEA-Komitato
La LEA-Komitato estas komitato de SAT, kies celo estas la propagando por Esperanto sur la monda skalo. SAT kunlaboras kun la LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj), kiuj estas (almenaŭ origine) naciaj Esperanto-organizoj (praktike precipe lingvoteritoriaj). La tasko de la LEA-oj estas la disvastigo de Esperanto inter la nacilingva publiko. Kvankam ili kunlaboras kun SAT, la LEA-oj restas propraj organizoj ; Iliaj membroj ne estas aŭtomate membroj de SAT. LEA-Komitato akcelas kunlaboradon inter LEA-oj kaj disvastigas bonan modelon de aktivado de LEA-oj.

Disvastigo de informoj en kaj ekster SAT

  • La revuoj. SAT nuntempe eldonas du revuojn : Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo. Sennaciulo estas tri-monata revuo. Ĝi enhavas tekstojn, plejofte verkitajn de SAT-anoj, kiuj temas i. a. pri laboristaj luktoj, bataladoj por homaj rajtoj kaj paco.
    Sennacieca Revuo estas pli altnivela revuo, kiu aperas unufoje jare kaj proponas artikolojn multe pli ampleksajn kaj pli profunde pritraktas temojn, kiuj respondas la celojn de SAT.
  • La adresaro. Ĉiu SAT-ano ricevas la adresaron de la anoj de la asocio, kio ebligas havi rilatojn, interŝanĝojn, kontaktojn, prepari projektojn kaj vojaĝojn kun aliaj membroj, kies interesoj, aktivado kaj gustoj akordiĝas. La adresaro aperas neregule, kaj nuntempe PK laboras pri reta solvo por kompletigi ĝin.

Kiel partopreni kaj agadi en SAT ?

Revuoj
Kontribui al ties revuoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo, ekzemple per verkado aŭ esperantigo de artikoloj (interalie pri la lokaj viv- kaj laborkondiĉoj, la sindikataj movadoj, ktp), sendado de fotoj, bildoj, grafikaĵoj, artaĵoj, poemoj, ktp. Al sennaciulo.redaktejo@gmail.com elektronike sendu kontribuojn.
Helpi novajn aŭ nememfidajn gekamaradojn verki artikolojn. Alia eblo estas partopreni en la redaktoskipo, i.a. per kontrollegado de la aperotaj artikoloj kaj enpaĝigo. Legi, reagi, komenti, kritiki.

Retejo
Kontribui al la retejo de SAT (www.satesperanto.org), i. a. al ties kultura subretejo „SAT-Kulturo“. Prizorgi kaj provizi la alilingvajn versiojn de la SAT-retejo.

Retaj kanaloj

  • SAT-diskuto. SAT-diskuto (groups.google.com/g/sat-diskuto), estas reta dissendolisto, en kiu rajtas partopreni ĉiu SAT-ano. Se vi volas aliĝi al la dissendolisto, informi vian volon al kontakto@satesperanto.org.
  • SATanoj ĉe Telegramo. SATanoj ĉe Telegramo (t.me/SATanoj), estas malferma reta komunikilo, en kiu rajtas partopreni ĉiu SAT-ano kaj ankaŭ ne membroj de SAT por informiĝi pri SAT-movado.
  • Sennacieca Asocio Tutmonda ĉe Diskordo. Sennacieca Asocio Tutmonda ĉe Diskordo (discord.com/channels/738043675149467698), estas reta komunikilo, en kiu rajtas partopreni ĉiu SAT-ano kaj ankaŭ ne membroj de SAT por informiĝi pri SAT-movado.
  • Sennacieca Asocio Tutmonda ĉe Fejsbuko. Sennacieca Asocio Tutmonda ĉe Fejsbuko (facebook.com/SATesperanto), estas informilo por disvastigi eventojn kaj informojn koncerne de SAT kaj SAT-anoj.
  • Sennacieca Asocio Tutmonda ĉe Jutubo. Sennacieca Asocio Tutmonda ĉe Jutubo (youtube.com/@SATesperanto), estas videa kaj sonregistra arkiveja kanalo pri gravaj eventoj kiel la kongreso kaj diversaj diskutoj, virtualaj kunvenoj, k.a.

Disvastigo de Esperanto kaj SAT
Partopreni en la Por-Esperanta fako, i. a. per verkado kaj enpaĝigo de informa materialo pri SAT kaj Esperanto, tradukota nacilingven, sed kun sama aspekto por kiel eble plej malmultigi kaj partigi la laboron. Esplori pri modernaj pedagogioj kaj metodoj por instrui kaj lerni Esperanton. Verki modernan SAT-ecan memlernolibron pri Esperanto. Utiligi la dokument-filmon „Esperanto“ eldonitan de la EFK por prezenti Esperanton kaj SAT-on. Prezenti SAT-on dum Esperanto-aranĝoj (UK, IJK, SES, ktp) kaj dum politikaj aranĝoj naciaj kaj internaciaj. Krei novajn, allogajn emblemon kaj glumarkojn. Verki por-infanan literaturon bonkvalitan, kiu spegulas la ideojn de SAT.

Evoluigo de la asocio
Jam de pli ol unu jarcento ekzistas SAT. Kvankam la nuntempaj celoj de la Asocio estas la samaj, tamen de tiam la mondo multe ŝanĝiĝis, kaj kun ĝi la perspektivoj pri emancipiĝo de la ekspluatatoj. La asocio bezonas konstante adaptiĝi en mondo, kie senĉese ŝanĝiĝas la komunik-rimedoj kaj la eblecoj renkontiĝi fizike aŭ rete. Proponoj pri evoluigo de la asocio estas ĉiam bonvenaj !

Historio de SAT
Kvankam jam aperis du broŝuroj pri la historio de SAT, tamen plu mankas informoj pri ĝi. Esploroj pri la pasinteco de la Asocio, i. a. per traserĉado en la arkivoj kaj intervjuadoj de la malnovaj SAT-anoj, povus plibonigi nian konon.

Funkciado de la Asocio
Partopreni en la diversaj instancoj de SAT, i. a. en la PK. Helpi en la administraj taskoj. Iĝi SAT-peranto. Vigligi interrilatojn inter SAT kaj la LEA-oj. Kompletigi siajn proprajn datumojn en la SAT-Adresaro, cele al plej efika komunikado inter SAT-anoj.

Legindaj libroj pri SAT

Eŭgeno Lanti, For la neŭtralismon !, SAT-broŝurservo
Eŭgeno Lanti, La laborista esperantismo, SAT-broŝurservo
V. Elsudo, Eŭgeno Lanti, Du klasikaĵoj pri sennaciismo, SAT-EFK, 2013
La Progresema Esperanto-movado en perspektivo, SAT-EFK, 2016
 Tiu ĉi libro enhavas la verkon de De Bruin, La laborista movado antaŭ la [unua] mondmilito, kaj La Historio de SAT(1921-1953).

Klarigteksto Versio : 30–a de majo, 2026

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio