Nürnberg, la 23an de februaro 1958
Al la estraro de la Liberreligia Komunumo Mainz
Karaj gesamideanoj, je la invito de ĉefurbestro Franz Klein la 43-a Universala Esperanto-Kongreso okazos inter la 2-a kaj 8-a de aŭgusto 1958 en Mainz. Mainz ne nur estas konata kiel moderna turisma urbo, sed ankaŭ kiel fondiĝo, kiu havas sian originon en la epoko de popolmigradoj kaj ĝi estas plej bone disponita por estigi la liberspiriton de interpopola kompreniĝo. Samideano sinjoro George Dickinson (Liverpool …), la sekretario de la Brita Liberpensula Esperanto-Societo/Asocio samopinias kun mi pri la propono dum la kongreso en Mainz organizi solenan horon aŭ fakan kunsidon por fondi la Humanisman-Etikan Esperanto-Asocion/Liberreligian Unuiĝon por Humanisma kaj Etika Kulturo.
Tiu ĉi ideo ekestis jam dum la 2-a Kongreso de la Humanisma-Etika Unio en Londono en julio 1957.
Ni ricevis pozitivan respondon de la direktoro de la germana popolasocio pri liberpensado, registara ĉefkonsilisto samideano Albert Heuer (Hannover …). La Germana Popolasocio pri liberpensado bonvenigas nian planon kaj deklaras sian pretecon subteni nin dum la preparaj laboroj. Se vi, karaj gesamideanoj en Mainz, metas vian novkonstruitan festsalonon je nia dispono, vi faras dankindan kaj respektindan servon ne nur al la neekleziaj/nereligiaj/liberreligiaj esperantistoj de la universala kongreso, sed helpas ankaŭ al la loka komitato.
Ĉar ni krome bezonas komerce aktivan reprezentanton de la Esperanto-movado, kiu loĝas en Mainz, t.e. neeklezian/nerelegian esperantiston, mi kontaktos komerciston, sinjoron P. Becker (Mainz-Weisenau ….).
Inter la germanaj federaciaj ŝtatoj, la laŭteritorie malgranda Hessen estas la ŝtato, en kiu troviĝas la plej multaj Esperanto-delegitoj.
La urbokonsilantaro de Mainz ekde januaro metis je la dispone de la loka komitato oficejan ĉambron kaj tajpistinon. La unua direktoro de la loka komitato estas la ĉefurbestro. Kun li oni povas paroli germane aŭ la dialekton de Hessen, sed la ĉiama direktoro de la kongreskomitato, s-ro Gian Carlo Fighiera el Turin ne parolas la germanan.
La delegitoj en via proksimo estas :
….
Krome ekzistas Esperanto-Amikeco de liberpensuloj. Oficejo : Eduard Weichmann …
p. IV :
Mi kunsendas provizoran originalan statuton.
Samideano Dickinson el Liverpool sendis al mi 9 numerojn de la asocia ĵurnalo de la Britaj Liberpensuloj kaj unu numeron de la asocia ĵurnalo de la Usonanaj Liverpensuloj. La lasta frazo de lia letero estas : Remember …
Karaj gesamideanoj, mi estas tre dankema al vi, se inter la vicoj de la neeklezia/nereligia komunumo Mainz troviĝas iu, kiu parolas Esperanton kaj estigas kunligon inter la loka komitato de la Esperanto-Kongreso kaj nia ligo/asocio. Aldone al la katolika kaj protestanta diservoj nia aranĝo por liberpensado estas manifestacio, pri kiu ni ne povas rezigni. Mi antaŭdankas al vi pri viaj klopodoj kaj estus tre dankema, se mi ricevus pozitivan respondon de vi.
Kun samideanaj salutoj
Ernst Gemeinhardt, Nürnberg …
Nürnberg, la 22-an de februaro 1958
Tre estimata doktoro,
laŭ invito de ĉefurbestro Franz Klein la 43-a Universala Esperanto-Kongreso okazas inter la 2-a kaj 8-a de aŭgusto en Mainz. Mainz ne nur estas konata kiel moderna turisma urbo, sed ankaŭ kiel urbo, kiu havas sian originon en la epoko de la eŭropaj popolmigradoj kaj estas disponita por estigi la spiritan liberecon por la interpopola kompreniĝo.
S-ro George Dickinson (…), la sekretario de la Brita Liberpensula Esperanto-Asocio samopinias kun mi pri la organizado dum la kongreso en Mainz de solena horo aŭ faka kunsido por fondi la Humanisman-Etikan Esperanto-Asocion. Tiu ĉi ideo ekestis jam dum la 2-a Kongreso de la Humanisma-Etika Unio en Londono en julio 1957. Ni ricevis pozitivan respondon de la direktoro de la germana popolasocio pri liberpensado, registara ĉefkonsilisto samideano Albert Heuer (Hannover …). La Germana Popolasocio pri liberpensado bonvenigas nian planon kaj deklaras sian pretecon subteni nin dum la preparaj laboroj. Samideano s-ro d-ro Bronder pretas fari la festparoladon. Sed oni petis min ankaŭ kontakti vin, ĉar vi, s-ro doktoro, ankaŭ estas kompetenta pro via rondvojaĝo kiel “Uritaristo” (rimarko S.F. : mi legas “Uritarier”, sed ne konas la vorton). Mi lasas al via decido interkonsentiĝi kun d-ro Bronder, ĉar vi ambaŭ plej bone scias kiu plej rapide kapablas prepare tian Esperanto-prologon. Tiujn liniojn mi ankaŭ sendas al la estraro de la Liberreligia Komunumo Mainz kaj mi estus tre dankema al vi, se mi ricevus pozitivan respndon de vi.
Kun samideanaj salutoj
Ernst Gemeinhardt (…)
Nürnberg, la 10-an de marto 1959
Tre estimataj gesamideanoj,
se mia unua letero havis nur stimulan karakteron, tiu ĉi letero havas prefere preparan karakteron.
La diferenco inter la esperantistoj kaj la liberreligiuloj plej bone klariĝas helpe de du frazoj. La liberreligiuloj ŝanceliĝas kaj sin ĝenas aliĝi al Esperanto kaj la esperantistoj ŝanceliĝas kaj sin ĝenas esprimi sian rezignon pri religiaj dogmoj malfermite kaj klare. Sed ekzistas ankaŭ esperantistoj kun fideleco al eklezio kaj liberreligiuloj kun pasia antipatio kontaŭ Esperanto.
La neekleziaj/nereligiaj sperantistoj faris al si la taskon kunigi ĉiujn esperantistojn, kiuj pretas varbi por spiritlibereco, kaj ĉiujn liberreligiulojn, kiuj ne estas malinklinaj al Esperanto, sur internacia nivelo. Pri la kaŭzoj vi tuj legos. La mondopotenco de internacia romania katolikismo kapablas sendi al ĉiu nekatolika esperantisto la 122 (?) paĝojn longan kaj 920 (?) gramojn pezan propagandomaterialon “Kie estas la eklezio de Kristo ?” laŭ deziro senkoste kaj libere je sendokosto. La financaj rimedoj de nia asocio permesas al ni nur vendi 60 (?) paĝojn longan kaj 70 gramojn pezan propagandobroŝuron por 1 marko kaj 20 pfenigoj. La lastas frazo de la antaŭvorto de tiu Esperanto-propagandomaterialo tekstas : Kiu serĉas la veron sincere kaj honeste kaj samtempe preĝas al Dio por savo/feliĉo/graco por ke li ekkonas la ununuran veron, sian veron, por tiu validas la vorto : petu kaj vi ricevos, serĉu kaj vi trovos, frapu je la pordo kaj oni malfermos (la pordon) al vi.
Tiu libreto estu por li, la serĉanto pri la vero, sendanĝera gvidilo kaj tutkore mi esperas, ke ĝi trovu sian benoplenan vojon tra la tuta mondo por kontribui al plenumo de la deziro de ni ĉiuj – unu paŝtejo kaj unu paŝtisto. Internacia Katolika Oficejo pri Informado (…) Holando 1949.
Tiu porpropaganda libreto enhavas aldone al la antaŭvorto ankoraŭ dediĉon el la jaro 1895 de M. Van der Hagen.
La unua parto priskribas la Eklezion de Kristo ĝenerale. La dua parto estas superrigardo pri la ekkonaj rimedoj aŭ karakterizaĵoj de la vera eklezio. La tria parto estas klarigo pri la fundamentaj diferencoj inter katolikoj kaj protestantoj. En la fina vorto oni certigas ankoraŭfoje, ke la trankvilon kaj feliĉon en tiu ĉi vivo kaj la vivo post la morto, la savon de la senmorta animo povas ĝui nur tiu, kiu serĉas la veron en la katolika eklezio. La libreto estis presita en 1949 en Den Haag.
Vidalvide al tiu fiksita propagandopotenco ni, la asocioj pri spiritlibereco en la unuopaj landoj, staras sen internaciaj rilatoj.
La I-a kaj II-a Internaciaj Kongresoj de la Unuiĝo por Humanisma kaj Etika Kulturo estas la modesta kaj timema komenco tute nekonscie kontraŭstariĝi al tiu fakto, ĉar la plejmulto de la partoprenantoj ne havas komprenon por Esperanto, aŭ por esprimi tion pli ekzakte, fortan antipation kontraŭ Esperanto.
La neekleziaj usonanoj havas landan ĵurnalon : The American Rationalist.
p. III
La angloj havas tutlandan ĵurnalon “The Freethinker”. La germanoj havas “Der Freireligiöse” (La liberreligiulo). En la diversaj landoj oni ne povas legi la ĵurnalojn en la aliaj.
La egaligon inter la Internacio de la eklezifideluloj kaj la Internacio de la ekleziliberuloj donas nur la vera toleremo pro Esperanto. Dum la 43-a Universala Kongrenso en Mainz en tiu ĉi jaro okazos denove la koncernaj katolikaj, evangeliaj kaj izraelidaj diservoj kaj la aro, kiu estas multe pli grava por la pluekzisto de la homo sapiens, la ekleziliberaj kaj dogmoliberaj (neekleziaj kaj nedogmaj) kunvivantoj ne havas internaciajn rilatojn kaj ne havas la financajn rimedojn por montri sian ideologion.
Serĉu la kontraŭan instruprogramon (=“Antisyllabus“) kaj ???? (SF : mi ne povas legi la vorton ; eble : batalu kontraŭ) la malnova malbonaĵo. Esperanto alportas la savon/feliĉon, sed ne la Biblio. Tio estas la vekvoko, per kiu la samideanoj estigis la Britan Esperanto-Asocion de Liberpensuloj kaj tio estas ankaŭ la vekvoko, al kiu ni nereligiaj esperantistoj en Mainz volas doni plifortigitan impulson.
Ekzistas internaciaj Esperanto-asocioj katolikaj, evangelikaj kaj kvakeraj kun propraj ĵurnaloj kaj la nereligiaj/neekleziaj kunvivantoj restas surdaj kaj mutaj sur tiu tereno.
Mi tre bone scias, ke ĉiu komenco malfacilas kaj tio ankaŭ validas por Esperanto. Sed lerni Esperanton ne estas tiel malfacila afero kiel fariĝi plurlingvulo kaj ne restu neeblo por ni nereligiaj esperantistoj egaligi la Esperanto-superecon de la eklezifideluloj.
Nia altestimata samideano s-ro d-ro Pick el Mainz certe povas rememori pri la neforgesebla okazintaĵo de la liberpensuloj dum la 15-a Universala Esperanto-Kongreso en Nürnberg en la jaro 1923, pri la renkontiĝo de la eminenta liberpensularo en la konstruaĵo Frauentorhaus en Nürnberg.
Se tiu paca laboro estis detruita dek jarojn poste pro la Hitlera teroro kaj dekses jarojn poste pro la mondmilito, tiuj faktoj estas nur stimulo por daŭrigi tiujn klopodojn je la punkto de sia interrompo.
Gesamideanoj en Mainz kaj la ĉirkaŭaĵo, se ne eblos por vi enmeti renkontiĝon de la esperantistoj-liberpensuloj en vian jarprogramon je la 3-a de aŭgusto, ni renkontiĝos je la havena placo aŭ la ĉefa foirplaco. Despli facila afero estos por la radia kaj televida societoj de Hessen partopreni.
Ni sendogmaj ????? (SF : “F/Tolerangeber” ne ekzistas, eble : reprezentantoj de tolereco) ne lasu nin premi en la ombron de la logiko incidente kaj rimarkite de neniu. Guthenberg pruvis la talenton de la homoj en Mainz. De Mainz la libropresarto atingis la tutan mondon. Kunvivantoj de Mainz, pruvu vian talenton kiel veraj Guthenberganoj. De Mainz nova ondo de spiritlibereco helpe de Esperanto muĝos al la tuta mondo.
En tiu senco mi skribis al la sekretario de nia asocio, en tiu senco nia samideano d-ro Dietrich Bronder respondis.
Obstine antaŭen
Sindone via E. Gemeinhardt (…)
Je la marĝeno : La fino de la letero de nia samideano Dickerson (…), la prezidanto de la Brita Liberpensula Esperanto-Asocio tekstas : Remember …