Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT centjara

SAT centjara

SAT, nun centjara, devenas el epoko, en kiu klasbatalo por granda segmento de la publiko, ankaǔ esperantista publiko, estis la “motoro de la historio”. Multnombre homoj klopodis ligi la aferon de Esperanto kun la laborista afero, tiutempe la plej fundamenta maldekstrisma strebado. La vortumoj en la fondaj dokumentoj de SAT spegulas senpere la etoson de revolucia epoko. Se tio aspektas anakronisma al iuj, necesas konsili singardon. Ni scias, ke en la landoj, kie Esperanto plej disvastiĝis, la emfazoj en maldekstremaj movadoj ŝoviĝis, kaj laboristklasa politiko iĝis unu agadbranĉo inter pluraj, ne de ĉiu la plej atentata. Sed la kondiĉoj en tiuj landoj ne estas tiuj de la tuta mondo. Kaj oni atentu, ke jam dekomence la kerna politika mondrigardo en SAT estis plurfaceta. Kie SAT situis, situas kaj situos en la ideohistorio de Esperanto ? Resume – per kelkaj notvortoj :

sendogmeco : SAT celis jam unuatempe kontraŭefiki dogmemajn sintenojn ĉe siaj membroj. Laŭ sia statuto : “SAT, ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj ; per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj.” Kiu hodiaŭ malfermas numeron de Sennaciulo, povas konvinkiĝi, ke SAT plu alstrebas tion. La temamplekso kaj la relativa manko de rekonebla politika linio atestas ĝin. SAT estas asocio de malsamideanoj. Interbatalemo de tendencoj karakterizas la maldekstrulojn en 2021 kiel en ĉiuj antaǔaj tempoj, kaj ne alie okazas en SAT.

antaŭfigura politiko : Ĝis antaŭ kelkaj jaroj “antaŭfigura politiko” estis ne vaste konata nocio. Ĝi populariĝas de kelkaj jaroj en anarkiismaj kaj aliaj medioj kaj referencas al funkcimanieroj de organizo kaj sociaj rilatoj, kiuj penas respeguli en la nuno la estontan socion, kiun grupo alstrebas. La deziro estas enkorpigi en la daŭranta politika praktiko de movado formojn de sociaj rilatoj, decidado, kulturo kaj homa sperto, kiuj konsistigas la finan celon. La koncepto, se ne la termino, estas multe pli malnova. Antaŭfiguran politikon oni ofte resume klarigas per citaĵo atribuata al Gandhi (kvankam ĝi fakte parafrazas eldiron de li) : “Estu la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo.” SAT mem formulis la koncepton en sia antaŭfondiĝa dokumento de novembro 1920, “Liberiga Stelo” al la Verdruĝuloj : “ĉar ni estas samlingvanoj, ni volas tuj profiti tiun fakton por kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio”. La egalisma kaj malaŭtoritatema etoso en SAT antaûfiguras tiun de emancipita socio, kiun membroj deziras.

kontraŭnaciismo : Kiel konate, SAT estas asocio “sennacieca”, sed ne “sennaciisma”. La slogano “SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo” sur ĉiu kovrilo de Sennaciulo manifestas deziron anticipi praktike kaj jam nun socion, kiu metos naciismon malantaŭ sin. Sed multaj pozitive rilatigas sin ankaŭ al sennaciismo, nuntempe laŭ plimulta kompreno ombrela koncepto. Sennaciismo ekde la unuaj provoj fiksi ĝian konkretan enhavon strebis ĉirkaŭpreni ne nur radikalan kontraŭnaciismon, sed ankaŭ pozitivan alternativon je ĝi. Ĝi frue prezentis teniĝon oftan en hodiaŭaj progresemaj rondoj, kiuj multloke eksplicitigas la kosmopolitismon. Ankaŭ ĉi-rilate la tradicio de SAT restas moderna.

­mondmastrumado : Unu aspekto de la lantia sennaciismo, kiu fuĝis el la atentofokuso poste, estas la ideo de “mondmastrumado”. Laŭ la difino de Lanti en sia Manifesto de la Sennaciistoj : “Sennaciismo – Kultura doktrino, kies ĉefaj celoj estas : 1) Malapero de ĉiuj nacioj, rigardataj kiel sendependaj, suverenaj unuoj ; 2) Mondmastrumado kaj racia utiligado de ĉia energio kaj materio profite al ĉiuj homoj de nia planedo ; 3) Unuecigo je ĉiuj mezuroj kaj kalkuliloj ; 4) Praktikado de sennacieca lingvo (esperanto) kun la celo, ke ĝi fariĝu la sole uzata kulturlingvo.” Kredeble Lanti imagis mastrumadon de energio kaj materio kiel siaj samepokanoj – produktivisme. Sed en sia ĝeneraleco la eldiro plu validas. Aperas nun, en la epoko de tutmonda, ankoraǔ tro hezita ekreago je la klimata krizo, strebado al ĝuste tio : mondmastrumado. Sed nunepoke ekologia, postproduktivisma. Malfacile tio progresas, malgraŭ urĝeco. La procezon nepretervideble bremsas la ĉiam ankoraŭ furiozanta naciismo, el ĉiuj ideologioj verŝajne tiu, kiu plej saturas la mondon nun, ne alie ol antaŭ preskaŭ cent jaroj, kiam Lanti antaŭvidis : “Ne forpasos multaj jardekoj, ĝis mondmastrumado estos ebla objektive ; sed tiam malebligos ĝin la subjektiva forto, nacieca. Oni ja povas konstati la daŭre kreskantan malekvilibron inter jenaj du faktoroj : 1) homa menso intensege saturata je nacieco ; 2) daŭra malvolviĝo de la scienco kaj tekniko, kies rezulto, inter aliaj, estas tempe malgrandigi la distancojn. Tia stato de malekvilibro povos tute kaosigi la socian vivon kaj minaci je pereo la normojn de civilizo.”

memklerigo : Sian kulturan kaj klerigan agadon SAT plenumas sen moninjektoj de ekstere, sen devi postĉasi potenciale dependigajn subvenciojn. Post la krizo de la 30-aj jaroj, en kiu SAT sukcesis ne subordiĝi sub la 3-an Internacion, ĝi gardis sian memstarecon, okupas politikan spacon ampleksan, plurtendencan, en kiu alfrapiĝas kontraŭdiraj opinioj.

Malgraŭ la foresto de politika linio en SAT, eblas singarde aserti, ke ĝi okupas difineblan politikan spacon en la Esperanto-medio. SAT lokiĝas ĉe la kosmopolitisma poluso de tio, kion oni tradicie nomas la “interna ideo”. Tiu neniel estas unusignifa koncepto, sed kovras grandan ideologian terenon. Ne mirinde ĉe tiom da ideologia diverso inter la esperantuloj. Kosmopolitemaj estas tiuj inter ili, kiuj orientiĝas al la praa zamenhofa celo “unuigi la homaron”, diference de tiuj partikularismaj esperantuloj, kiuj volas enkonduki ĝin kiel rimedon por bonetosigi la rilatojn inter la (esencisme imagataj) nacioj, etnoj, civilizacioj. La nocio “kosmopolitismo” taŭgas en ĉi tiu kunteksto klarigcele, des pli, ĉar nuntempe ĝi estas pli pozitive konotaciita ol en la epoko de Zamenhof kaj Lanti, kiuj ambaŭ rilatis al ĝi sindistancige.

SAT havas ankaŭ malfortojn : Okazas ofte, ke SAT-anoj ensociiĝas en la de UEA dominata “movado”, ensorbante ties specifajn ideojn pri Esperanto kaj ĝia supozata celo – kaj pli poste SAT-aniĝas. SAT kovas avangardajn ideojn, sed SAT-anoj nur diversgrade alproprigas ilin. Plia malforto de SAT estas, ke kelkaj SAT-anoj akceptas aliulan imagon pri sia asocio : ke ĝi estas “faka asocio”.

En la postfinvenkisma epoko, kontraŭnaciisma kleriga agado povos esti laborkampo por esperantuloj – kaj ne nur SAT-anoj – volantaj engaĝiĝi en la mondo. Agado bazita sur lingvopolitiko ne estas senalternativa. Ŝajnas sencodone koncepti kaj prezenti Esperanton kiel instrumenton de praktika kosmopoliteco kaj kontraŭnaciisma reflektado, je la dispono de ĉiu, kiu volas pli eksteriĝi el sia partikulara vivĉirkaŭaĵo, ol eblus sen ĝi. Jen ideo, kiu tiriĝas kiel ruĝa fadeno tra la historio de SAT.

Gary Mickle (35083)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio