Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce Al ĉiuj organizaĵoj de SESR, al ĉiuj branĉoj de la Proleta Esperanto-Korespondisto en USSR 1930
puce Al ĉiuj organizaĵoj kaj membroj de la CESR 1930
puce Alparolo. France Culture, la 12an de marto 2006.

Liberpensula frakcio

La Libera Penso

ESPERANTO-info, p. 09 kaj 10, 2006/11

elŝuti :


La Libera Penso :

Artikolon franclingve


PDF - 2.4 Mio, 0 x 0 pixels

Kiel vi scias, la iniciatoro de la internacia lingvo, alidire de Esperanto, estas Ludoviko Lazaro Zamenhof. Li eldonis en 1887 la unuan gramatikon, kiu entenas entute dek ses regulojn. Ĝia simpleco kaj ĝia alireblo rezultigis, ke la unuaj esperantistoj disigitaj tra la mondo kunvenis okaze de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer), en 1905. Sed ekde 1904, la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso, en Romo, aprobis proponon favore al Esperanto kiel lingvo por kunligi kaj emancipi la homojn. Kaj denove en 1905, ĵus antaŭ la adopto de la Leĝo pri disigo inter la eklezioj kaj la ŝtato, kies centjariĝo estis solenata en decembro 2005, same kiel la reveno al la origina teksto kaj ĝia promocio en Francio kaj en la mondo, la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso kunigita en Trokadero, en Parizo, esprimis deziron favore al Esperanto kaj al ĝia lernado. Kiel mi substrekis, la Unua Universala Kongreso de Esperantistoj estis tuŝata de la debato favore al la respubliko kaj la francaj esperantistaj sekularuloj forigis iun klerikalan strofon kiun Zamenhof planis legi.

En 1906, dum la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso, en Buenos-Ajreso en Argentino, estis decidite krei Internacian Esperantistan Socion de Liberpensuloj. Ekde la Universala Kongreso de Kembriĝo, en 1907, tiu societo estis kreita de la esperantistoj de la tiamaj progresemaj movadoj, inter kiuj MOCH kaj FI-BLANGO. Ĝi ekzistis ĝis 1914, kun « La Liberpensulo » kiel gazeto ĝis 1927, kiam en 1925 estis kreita la Internacio de la Liberpensaj Proletoj.

Sed kie estis la Esperantistaj « Liberpensuloj » ?

En 1921, estis kreita dum la Universala Kongreso de Prago Sennacieca Asocio Tutmonda aŭ « SAT », ĉefe de Eŭgeno LANTI. Tiu asocio kiu ankoraŭ ekzistas ne akceptis la neŭtralecon de la Lingvo, kaj estis favora al politika debato. Pri tio, la Esperantistoj Liberpensuloj konsentis, kaj ekde 1929 « Liberpensa » sekcio ekzistis kaj ne plu estis gvidata post 1932 dum la periodo inter la du militoj.
Paralele, la Tutmonda Unio de la Liberpensuloj, dum la 1930aj jaroj, sin turnas al la Tutmonda Kongreso de 1904, en malfacila politika etoso. Ĉirkaŭ 1935, estis kreita SAT-Amikaro, la francparolanta asocio de SAT en kiu agadas la Liberpensuloj.

Dum la 1960aj jaroj, André CAUBEL, iu grava Esperantista Liberpensulo havis ĉefan rolon ene de SAT, SAT-Amikaro, ene de la Racionalista Unio, de la Liberpenso kaj ankaŭ ene de la Tutmonda Unio de la Liberpensuloj kiun li forlasis proksimume en 1970.
Fine, ĉirkaŭ 1990 naskiĝis la asocio ATEO kun Ateismo kiel gazeto ene de la Universala Asocio de Esperanto. Ateo celas kunigi la ateistojn kaj la liberpensulojn.

Ni parolu denove pri la Nacia Federacio de la Liberpenso.
En 2001, dum la Tutmonda Kongreso de Givors, mocio estis aprobita kiu diras : « La Nacia Kongreso de la Liberpenso asertas la neceson promocii la uzadon de la Esperanta lingvo, lingvo kiu instigas universalajn kaj pacismajn valorojn gravajn por la Liberpenso, al internaciaj institucioj, interalie UNESKO. »

Same en julio 2005, dum la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso, en Parizo, estis aprobita mocio kiu diras :

« La Nacia Kongreso de la Liberpenso :

 konsideras, ke la baro de la lingvoj malhelpas la senperan interŝanĝon de ideoj, de spertoj kaj de informoj en la batalo por la libero de la penso, kontraŭ obskurismo, kontraŭ ekspluatado de la kredoj kaj de la superstiĉoj, kaj, ke en la perspektivo de socia progreso, sen malutili al la diverseco kaj al la lingva kaj kultura riĉeco, tiu malhelpo devas esti nuligata per la uzado de lingvo libera je ĉiaj ligiloj kun iu ajn potenco, alirebla, sennacia kaj justa.
 opinias, ke la efektivigo de alirebla, justa kaj efika solvo por la lingva komunikado inter la popoloj estas unu el la nuntempaj urĝaĵoj. Ĝi alvokas, por tio, al atento pri Esperanto kies kampo estas jam tre vasta kaj kiu estis multfoje laŭde konsilata de eminentuloj kaj de organizoj el kiuj UNESKO.
 alvokas ĝiajn membrojn kaj apogantojn al komenco de propravola agado pri senlimaj interŝanĝoj kaj rapida nuligo de la lingvaj baroj por kontraŭstari la ekspluatadon de neracio, de mistero, de kredemo, de superstiĉoj, de naiveco.

Fine, mi legas al vi la finon de la Rezolucio Esperanto de la Nacia Kongreso de la Liberpenso en Metz, en aŭgusto 2005, kiu diras : « Tial, tiu internacia lingvo ebligas la senlimajn interŝanĝojn kaj nuligas la lingvajn limojn dank’ al sia racio ».

Aperas tiel, ke tiu lingva frateco estas rimedo por akordiĝi kun humanismaj, ateismaj kaj sekularaj valoroj kaj, en tiu senco, por konsideri la solvon de mondaj perturboj, kaj por prezenti homojn kiel esencan valoron de niaj esperoj estantaj kaj estontaj.
Okaze de la Nacia Kongreso de Metz, ni alvokis la ne-esperantistajn Liberpensulojn iniciati liberiĝon el la naciaj lingvaj limoj kaj engaĝi sin sine de asociaj grupoj historie ligitaj al la Nacia Federacio de la Liberpenso.

Aperas necese, en la nuna historia ordo, ankaŭ ke la Nacia Federacio de la Liberpenso rezervu al Esperanto lokon en sia strukturo, sub formo de komisiono, por krei organizado-spacon kaj apogi la lokajn, naciajn kaj internaciajn agadojn de la Liberpenso. Eblas nomi tiun komisionon « Komisiono Esperanto »

Ni ĵus trapasis iom pli ol unu jarcento pri la rilatoj inter la esperantista movado kaj la Liberpenso.

Nun mi parolu al vi pri mia laboro pri esplorado sine de la Instituto pri Esploradoj kaj Studoj de la Liberpenso aŭ IRELP.
Tiu Instituto estis fondita je la iniciato de la nacia Federacio de la Liberpenso, en junio 1999. Ĝi celas kunigi, interalie, la naciajn arĥivojn de la Liberpenso.

Tial, la esploroj koncerne Esperanton estas gravaj. Ni posedas malmultajn dokumentojn. Ni okupiĝu pri la universalaj kongresoj, tiu de Buenos-Ajreso en 1906. Nun mi havas nur nerektajn informojn, sed neniun alian fonton pri la kongreso mem kiu estas esenca por la decido krei la Nacian Socion de la Liberpenso. Kion mi observas, dum jarcento, pri movado kiu ofte estis kaŝita kaj kies fontoj estas ankoraŭ malkovrotaj, ĉar eĉ ili malaperis pro la tempaj damaĝoj, tio estas la malfacilo aperigi tiun tipon de historia objekto. Sammaniere, mi provas ellabori la liston de la Esperantistaj Liberpensuloj. Sed mi atingas nur tiujn kiuj estis responsantoj en asociaj aŭ oficialaj strukturoj. Sed la plejmulto de la membroj restas nekonataj. Kiam ili estas nomataj, malofte aperas la informo ke ili estis Liberpensuloj aŭ Esperantistoj
Personaj arĥivoj antaŭenigus min por miaj esploroj. Sed ankaŭ en tiu ĉi kazo, kiam malaperas familiano, tiuj arĥivoj estas disĵetitaj kaj, se temas pri dokumentoj en Esperanto, ili estas ankoraŭ pli malbone konservitaj.

La problemo estas ankoraŭ pli grava je la internacia nivelo. La lasta jarcento vidis multnombrajn formojn de maldemokrataj registaroj. Tial, la memoro de esperantista kaj liberpensa hungara laboristo havas malmulte da ŝanco plu esti konservita.

Tamen mi donas al vi ekzemplon iom esperigan.

En 1904 kaj 1905, dum la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso, la delegito de Bohemio estis Karel PELANT. Li subtenis la proponon koncerne Esperanton. Unuavide, ni havas neniun informon pri tiu esperantista liberpensulo. Kontaktante pli ol 90jaran japanan esperantiston, tradukiston el la ĉeĥa lingvo kaj ankaŭ de ĉeĥaj verkistoj, tiu indikis al mi, ke 1910a verko mencias la ĉeĥajn Liberpenson kaj Liberpensulojn. Tial, Kurisu Kei pridemandis min pri tio. Mi kontaktis ĉeĥan esperantiston kiu la saman tagon eldonis Esperante biografion de Karel PELANT sur « Wikipedia ».

Sed, denove, la esploroj koncernas verkiston konatan pri kiu restas manskribitaj spuroj kaj tiuj esploroj estas sukcesaj.
Mi deziris rakonti tiun esplorlaboron ĉar ŝajnas, ke la memoro de la esperantista movado estas ofte cenzurita kaj maskita, same kiel tiu de la Liberpensuloj.

L’IRELP celis kunigi la naciajn kaj ankaŭ la internaciajn arĥivojn el kiuj tiujn de la esperantistaj Liberpensuloj, ĉar necesas oferti lokon por la konservado, por la konsultado de fontoj kiuj estas relative maloftaj. Aktualeco montras al ni, ke la memoro, interalie tiu de la laborista movado, estas foroferata profite al la oficiala historio kiun oni volas oficialigi. Tiaj laboroj estas plej gravaj se konsidere ke verkoj malaperis dum la dogma regotrudo de la kredoj. Nia epoko konas amason da rimedoj por rememori, cetere vastan geografian areon. Do samtempe ni mem agadu konvene por ke la kono, la fontoj ne malaperu aŭ estu forlasitaj.

Esperanto estas vivanta lingvo ; la esperantista movado havas historion ; ni devas uzi tion por vivigi ĝian realecon en la mondo en konstruo.

Kiel ni ĵus vidis, Liberpenso kaj Esperanto havas komunan historion kaj kunan estontecon. Mi donis al vi la precipajn ideojn de miaj esploradoj sed restas al mi trovi ankoraŭ dokumentojn. Mi profitas de la okazo por diri al vi ke, se vi posedas aŭ konas arĥivojn pri la Liberpenso kaj Esperanto, bonvolu kontakti la Instituton de Esploradoj kaj Studadoj ĉe la sidejo de la Nacia Federacio.

Sammaniere, se vi deziras kromajn informojn pri la Liberpenso kaj pri Esperanto, bonvolu kontakti la Komisionon Esperanto ĉe la Liberpenso, 10/12 straton Fossés-Saint-Jacques, 75005, Parizon.

Mi uzas la okazon por legi al vi la « Retrospektivan prezentadon pri jarcenta rezolucio de la Liberpenso favore al Esperanto » :

Tiuepoke, la fama geografo Elisée RECLUS jam povis konstati kaj noti en sia majstra verko « La Homo kaj la Tero » : La progresoj de Esperanto estas rapidaj kaj la idiomo penetras eble pli en la popolamason ol en la superajn klasojn laŭdire inteligentajn. Tiel estas ĉar, unuflanke, la sento de internacia frateco havas parton en la deziro uzi komunan lingvon, kaj tiu sento troviĝas ĉefe ĉe la socialistaj laboristoj, malfavoraj al ĉia milita ideo, kaj aliflanke, ĉar Esperanto, pli facile lernebla ol iu ajn alia lingvo, sin proponas unue al la laboristoj kiuj havas malmulte da libera tempo por siaj studoj. Elisée Reclus aldonis tiun ankoraŭ nun aktualan konstaton : Kurioze, tiu nova lingvo estas jam larĝe uzata ; ĝi funkcias kiel organo de la homa penso dum ĝiaj kritikoj kaj kontraŭuloj ripetas denove kvazaŭ evidenton, ke la lingvoj neniam estis artefaritaj kreaĵoj kaj devas naskiĝi el la vivo mem de la popoloj, de ĝia intima genio. Estas vere, ke la radikoj de ĉiu lingvo estas fakte eltirataj el la praa fundo, kaj pri tio Esperanto estas, per ĝia tuta vorto-provizo, nova kaj nekontestebla ekzemplo.

Jarcenton post la unuaj paŝoj de Esperanto en Francio kaj en la mondo, la reto impulsas kaj malfermas novajn perspektivojn al tiu lingvo elpensita por ke la lingva komunikado fariĝu pli alirebla, pli facila, pli justa inter la popoloj.

Mi eltiris tiun eltiraĵon el La Aktoj de la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso en Parizo en 2008. Ili estis eldonitaj en decembro 2005, vi povas akiri ilin ĉe la sidejo de la Liberpenso.

Ĝis revido.

Dominique SIMEONE

Komisiono Esperanto de la nacia Federacio de la Liberpenso, 10/12 straton Fossés-Saint-Jacques, 75005, Parizon
ESPERANTO-info, p. 09 kaj 10, 2006/11

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio