Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Tekstoj/ligoj rilate vegetarismon
puce Raporto pri kunsido de Vegetara Sekcio de SAT k rilata agado dum SAT-kongreso en Gimpo
puce Monda Tago por la Fino de Speciismo
puce SAT-Vegetara Sekcio en la Monda Tago por la Fino de Speciismo

Monda Tago por la Fino de Speciismo

(Noto de 2020-09-29 : artikolo pri la jam okazinta evento intertempe aperis.)

Monda Tago por la Fino de Speciismo temas pri mondskala evento kiu intencas diskuti pri la speciisma diskriminacio, kiu estas praktikata kontraŭ la bestoj.

La Vegetara Sekcio de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) realigos virtuale la eventon "Monda Tago por la Fino de Speciismo" kiu estos esperanta versio kadre de la monda evento "The World Day for the End of Speciesism" (WoDES).
La programo de la evento enhavos kvin 30 minutajn prelegojn ; post ĉiu prelego okazos sesio kun pliaj 30 minutoj por demandoj kaj respondoj rilate al la temo de la prelego.

Pliajn informojn, bv. vidu ĉe :
 https://www.end-of-speciesism.org/
La evento okazos virtuale per Zoom, jen la ligilo, kiu estas la alirkodo al la virtuala renkontiĝejo :
 https://us02web.zoom.us/j/848992602...
Passvorto : la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

La evento estos registrita kaj poste estos alŝultita al la kanalo de SAT ĉe YouTube, kie estos spektebla de iu ajn, do, se vi eniras en la virtualan renkontiĝejon ĉe Zoom, vi aŭtomate konsentas kun la registrigo de via bildo kaj de viaj probablaj partoprenoj kaj la posta aperigo de tia registrigaĵo ĉe YouTube kaj aliaj sociaj retoj tra la interreto.
La horoj de la evento estas laŭ la CEST (Centra Eŭropa Somera Tempo - Pariza hor-zono) = UTK/UTC+2

Programo :

12:00 - 12:30 Bonvenigon kaj ĝenerala enkondukado
12:30 - 13:00 Speciismo kaj Kontraŭspeciismo : Kio, kiel, kial ? (Vito Markovo el Francio)
13:00 - 13:30 Demandoj kaj respondoj
13:30 - 14:00 La Fundamentoj de la Aboliciisma Teorio pri la Bestaj Rajtoj (Alex Cesário el Brazilo)
14:00 - 14:30 Demandoj kaj respondoj
14:30 - 15:00 Veganigo de la Manĝoj (Lode Van de Velde el Belgio)
15:00 - 15:30 Demandoj kaj respondoj
15:30 - 16:00 Kiel arto povas esti grava agadmaniero kontraŭ speciismon ? (Jonny M. el Germanio)
16:00 - 16:30 Demandoj kaj respondoj
16:30 - 17:00 Veganismo kaj Esperanto : perantoj de daŭripova evoluigo (Ahmad Mamduhi el Irano)
17:00 - 17:30 Demandoj kaj respondoj
17:30 - 18:00 Fina Konkluda Interŝanĝo
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio