Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al Donjo
puce Al ribelulino
puce Balkonio
puce Biletkontrolo
puce Boksisto kun floro
puce Dum ni en taverno sidas...
puce Ekvilibro
puce Elektu vian vojon kun prudento
puce Esperanto eĉ sen futuro
puce Estu mojosa !
puce Eĥoton’
puce Fino de heliko
puce Horloĝkukolo
puce Kio gravas ?

Ne forgesu min

rimpoemo

 

Hans-Georg Kaiser
Ne forgesu min


Foje supre, foje sube,
ŝvebas mia mens’ en blu’.
Ĉu balone aŭ ĉe-rube,
min ne kaptas la enu’.

Tra la park’ mi iras lante
pro la nuboj en ĉiel’.
En kvieto kaj verkante,
gvidas min plezura cel’.

En la tagoj, en nokthoroj
pensas mi pri la belec’,
pri scienco kaj furoroj,
pri magia eternec’.

Tamen vivas mi surtere,
foje trafas min sufer’.
Sed mi strebas plu sincere
kaj al amo kaj al ver’.

Kun estim’ kaj malestimo
vivas mi en nia mond’,
dum labor’ sen iluzioj,
kvazaŭ kiel mara ond’.

Min vivtenas ina ĉarmo,
kaj mi miras plu kaj plu,
ke brakum’ kaj ina varmo
serenigas min sen bru’.

Vivojaroj laŭ folioj
falas for de vi kaj mi.
Mi ne plendas plu al dioj,
preskaŭ mankas sentebri’.

La plej multaj simple fias
en la aĉa mondodram’,
sed pro vi mi ĉiam scias,
ke ekzistas dec’ kaj am’.

Se mi iam devos morti,
jen kun kis’ de vi, edzin’.
Se mi devos eksenvorti,
tenu vi permane min.

En la tomb’ mi petos pacon,
birdokantojn eĉ por ni,
por babili erinacon,
sed vizitojn ja de vi.

Steloj supre kiel oro
brilu hele sen instru’ .
Kaj vi hejme jam en foro
dormu bone sen enu’.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio