Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 2012-07-28/08-04 Grezijono : Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE
puce Bicikla Alternativa Rondirado (2008)
puce Raporto de la verdula frakcio dum la Barcelona kongreso (2019)
puce Raporto pri Ekologiisma Frakcio / Verduloj dum SAT-kongreso en Gimpo 2017
puce Raporto pri la ekologiisma frakcia kunveno dum la 92a SAT-kongreso en Kragujevaco 2018.
puce Raporto pri la reta kongreso de 2020.

Raporto pri Ekologiisma Frakcio / Verduloj dum SAT-kongreso en Gimpo 2017

Ĉeestis ĉirkaŭ 20 homoj.
Vito kaj Paŭlino demandis la homojn ĉeestantajn paroli pri ekologiismo
en iliaj propraj landoj. Jen la partoprenoj :
 Alfonso de Kongo-lando diris ke la rubaĵoj ne estas kolektitaj en lia
lando kaj ke la homoj forĵetas ilin ien ajn. Kiel montras la problemo kun rubaĵoj, ne multe da
ekologiismo aperis en Kongo-lando. La popolo suferas pri tio kaj
komencas interesiĝi pri. La germanaj verduloj helpis konstruii kanalojn
por havi trinkeblan akvon.
Alfonso aldonis ke grandaj firmaoj fortranĉas la arbojn en Afriko kiuj
iras al Azio aŭ Eŭropo. La vendo de tiuj arboj ne utilas al la Akrikanoj
kaj malutilas ankaŭ pri varmiĝo de la klimato.
 Masakato el Japanio konstatis ke nuntempe estas 57 nukleaj reaktoroj en
ŝia lando malgraŭ la malekcepto de la popolo. La politikistoj malhelpas
pri tio.
Ventocentraloj estis starigitaj sed aperas novaj sanproblemoj (la
loĝantoj devas loĝi pli ol 250 metrojn de la ventocentraloj pro la
ultrasonoj).
 Neil el Usono parolis pri la malfacilo bicikli en sia lando krom
Novjorko kiu estas la plej bona urbo de la mondo pri tio.
 Paz el Suda Koreio diris ke li havas informojn el sia amiko kiu estras
la ekologian movadon en sia lando. Nuntempe estas 24 atomcentraloj kiuj
funkcias kaj la eksprezidentino deziris krei pliajn 8. En la kamparo
granda projekto da kabloj irante ĝis la atomcentraloj estis decidita sed
la popolo batalis kontraŭ tio. La vilaĝanoj havis sanproblemojn pro la
elektraj turoj kaj kiam ili agadis, ili estis agresitaj de strangaj
junuloj. Tiam, 5000 homoj venis por subteni la maljunulojn. Tiu civitana
movado nun kreskas. Estas nun espero havi seĝojn por la verda movado
en la asembleo. Nuntempe 30% de la elektro estas atomenergia sed laŭ
promeso de la nova registraro, tiu energio devus malaperi en 2075.
 Vito kaj Paŭlino el Francio informis ke 97% de la riveroj kaj ke 96%
de la kampoj estas poluataj en ilia lando. Francio havas 58
atomreaktorojn kiuj provizas 80% de la elektra energio. Ekzistas multe
da asocioj por kontraŭi tion sed ne multe da homoj aktiviĝas ene. Vito
kaj Paŭlino proponis agadi per kaj por esperanto en tiuj medioj.
Vito diris ke la antaŭan tagon (2a de aŭgusto) estis la ekŝulda tago
por la Tero. Tiu dato estas pli kaj pli frua ĉiujare.
Li aldonis ke la COP21 ne sukcesis.
Kaj ke agrikulturo kaj bestbredado estas la unuaj kaŭzoj de la
tervarmiĝo.
 Telma el Brazilio diris ke ekzistas dokumentoj por ekologiismo sed
bedaŭrinde tiuj ĉi ne utilas.

Alfonso kaj Paŭlino kandidatiĝis por gvidi la ekologiisman frakcion.
Estis menciite la bezono krei liston de ekologiisma frakcio de SAT.

Por kontakti kun la Ekologiisma Frakcio :
paulinegaborit432@riseup.net

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio