Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
Unua paĝo

En la sama rubriko

puce  Anekdoto pri Aleksandro de Humboldt kaj papago
puce Anonimulo : Doni es pli beniga ol preni (anekdoto-traduko)
puce Coelho : Galgo en Peruo aŭ libero kaj justeco (anekdoto-traduko)
puce Kleist : Enigmo (anekdototraduko)
puce Paŭlo Coelho : La heroldo de l’ bono (anekdoto pri Leonardo da Vinci)
puce Tucholsky : La pulo (anekdoto-traduko)
puce Wang Meng : Malgranda, eta kaj eĉ pli eta (anekdototraduko)
puce Ĝuang Dsi : Saĝuloj kaj rabistoj (anekdoto-traduko)

Anekdoto pri Aleksandro de Humboldt kaj papago



Mirinde desegnis tion Igorj Ĥomjakov
por la gazeto"Fenestro", kie estis
publikita la anekdoto.

Anekdoto
pri Aleksandro de Humboldt
kaj papago

De la jaro 1799 ĝis la jaro 1804 entreprenis Humboldt kun Aimé Bonpland la famiĝintan esplorvojaĝon tra Ameriko, kiu kondukis lin trans Tenerifo al Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro kaj Meksiko.

Ĉe indiĝena tribo ĉe la torento Rio Negro Humboldt malkovris papagon maljunan, kiu povis formi flue kaj klare distingeble homajn sonojn. Humboldt estis mirigita, kaj pri la kapabloj de la besto kaj parte ankaŭ pri tio, ke li, la multe vojaĝinta kaj lingvodotita esploristo, ne komprenis eĉ vorton el tio, kion parolis la papago. Humboldt tial petis la tribestron klarigi al li, kion diris la papago.

Sed la tribestro respondis al Humboldt, ke ankaŭ li ne povas kompreni la papagon : "La birdo ne parolas nian lingvon", li diris, "neniu el ni povas kompreni ĝin." Humboldt demandis plu : "Tiel ĝi do venis de tre malproksime ĉi tien, ĉu ?" Ankaŭ tion respondis la tribestro : "Ne, tion ne. La birdo vivas pli longe ĉi tie ol ni. Ĝi estas neimageble olda. Kiam ni antaŭ longa tempo ekloĝis en tiu ĉi valo, ĝi estis jam ĉi tie. Ni trovis ĝin en la valo. La papago lernis la paroladon de la tribo, kiu antaŭ ni vivis ĉi tie. Sed tiu tribo jam estas elmortinta."

Pripenseme Humbolto rigardis la papagon, turnis sin al sia akompananto kaj diris : "Rigardu la birdon, ĝi estas parto de la mondo - kaj homara historio ! Tiuj, kiuj komprenis la birdon, estas mortaj. Tiuj, kiuj vivas kun ĝi, ne komprenas ĝin. Kaj kion ĝiaj vortoj signifas por ĝi mem ?"


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio