Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Anonimulo : Doni es pli beniga ol preni
puce Coelho : Galgo en Peruo aŭ libero kaj justeco
puce Coelho : La heroldo de l’ bono
puce Kleist : Enigmo (anekdototraduko)
puce Tucholsky : La pulo (anekdoto-traduko)
puce Wang Meng : Malgranda, eta kaj eĉ pli eta (anekdototraduko)
puce Ĝuang Dsi : Saĝuloj kaj rabistoj (anekdoto-traduko)

Anonimulo : Doni es pli beniga ol preni

anekdototraduko

 


Anonimulo
Doni estas pli beniga ol preni


Lernanto, kiu frekventis lernejon en Altenburgo, promenis rondire kun sia instruisto je malfrua posttagmezo en la ĉirkaŭo de la urbo. Jen ili vidis ĉe la vojo paron da ŝuoj. Ili apartenis al povrulo, kiu laboris sur proksima agro.

La lernanto diris al la instruisto : Ni mistifiku la viron, kaŝu la ŝuojn post la proksima arbustaĵo. Kiel la viro reagos, se li ne plu trovos la ŝuojn ?“

„Mia kara amiko“, respondis la instruisto, „oni neniam faru ŝercojn koste de la povruloj. Prefere metu en ĉiun ŝuon oromoneron, poste ni observu, kio okazos.“.

La lernanto havis nur dekkvin jarojn kaj obeis al sia instruisto.

Kiam la povra viro jam finis sian laboron, li iris al la rando de la kampo kaj ĵus volis surmeti siajn ŝuojn ; jen li rimarkis en ambaŭ ŝuoj oran moneron. Li rigardis al ĉiuj flankoj, sed vidis neniun. Tial li metis la monon en pantalonpoŝon. Li falis surgenuen, rigardis al la ĉielo kaj vokis : „Ho, Dio, Dio mia, tiel estas do vere, ke vi ne forlasas tiujn, kiuj fidas al vi. Vi scias, ke miaj infanoj ne havas panon kaj, ke mia edzino estas malsana. Mi estas tiom dankema por tiu donaco.“

La lernanto staris, enkore profunde tuŝite, kaj havis plorojn en siaj okuloj. La instruisto rimarkis : „Kio estas do pli bona, mistifiki povrulon aŭ tiu ĉi bona dono ?“

La lernanto klarigis : „Vi kiel instruisto tre helpis al mi, tion mi ne forgesos dum mia tuta plua vivo. En ĉio ĉi montriĝas ja la belaj vortoj : „Doni estas pli beniga ol preni.“


tradukis Hans-Georg Kaiser


PS : Jen rakonto el la regiona historio de Altenburg. Efektive estas tiel,, humaneco ekzistas nur tiukaze, se ni mem agas humane. Iu dio ne faros tion por ni. Bonecon ni kreas mem, per niaj bonaj agoj, per nia solidareco al aliaj. Se ni ne mem agas tiel, ni ne atendu tion de aliaj, eĉ ne de konataj aŭ nekonataj dioj. Jen ankoraŭ plua tre grava penso : Boneco ne ekestas per malboneco. Tio estas nur oportuna iluzio por tiuj, kiuj regas aliajn aŭ per sia mono aŭ eĉ per perforto. (HGK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio