Paŭlo Coelho
La heroldo de l’ bono
(anekdoto pri Leonardo da Vinci)
„Ni travivas la teruran tempon de l’ pesto“, diris unu el la viroj. Bildoj pri anĝeloj apenaŭ adapteblas al nia tempo.
„Tio estas bildo pri la pesto“, diris la alia. Estas bildoprezento el la tielnomata Legenda Aurea, religia popollibro el la mezepoko. La ruĝvesta anĝelo estas Lucifero, la maliculo. Rigardu, je la zono li portas saketon. En ĝi estas la epidemio, kiu detruis nian vivon kaj tiun de nia familio."
La alia viro rigardas la bildon detale. Efektive Lucifero portis saketon ĉe si. Sed la anĝelo, kiu kondukas lin, male aspektas trankvila, paca kaj iluminata de Dio.
„Se Lucifero alportas la peston, kiu do estas la alia, kiu kondukas lin mane ?“
„Tio estas la anĝelo de l’ Sinjoro, la heroldo de l’ bono. Sen lia permeso la malica neniam povus montri sin al ni.“
„Kaj kion li faras ?“
„Li montras al li la lokon, en kiu la homoj pere de la malfeliĉo estu purigitaj.“
Oni rakontas, ke Leonardo da Vinci, kiam li planis sian faman freskobildon „La lasta vespermanĝo“, estis konfrontata al granda malfacilaĵo. Li devis pentri la bonon en bildo de Jesuo – kaj la malbonon en bildo de Judaso. Kiam li iutage aŭskultis ĥoron, li vidis inter la kantistoj knabon, pri kiu li pensis, ke li povus esti ideala modelo por la figuro de Kristo. Li invitis lin en sian atelieron, desegnis studojn kaj skizojn de li. Antaŭ ol la knabo foriris, li montris al li skizon pri „Sankta Vespermanĝo“ kaj diris al li, ke li donos al Jesuo la vizaĝon.
Tri jaroj pasis. „Sankta Vespermanĝo“, kiu estis ornamonta unu el la plej konataj preĝejoj de la urbo, estis preskaŭ finita – sed Leonardo ankoraŭ ne trovis la idealan modelon por Judaso.
La kardinalo, respondeca por la preĝejo, komencis urĝi Leonardon, postulis de li rapide fini la verkon.
Post kelkaj tagoj de serĉado la viro renkontis multe tro frue aĝiĝintan junan viron, kiu havis ĉifonojn sur la korpo kaj kuŝis ebrie en stratkanaleto. Li petis sian asistanton konduki lin en la preĝejon, ĉar li ne plu havis tempon por skizi lin.
La almozpetanto estis kondukata tien, sen vere kompreni, kio okazas. La asistantoj apogis lin tiel, ke li staris rekte, dum Leonardo kopiis ties vizaĝtrajtojn, en kiujn tiel konturite fosiĝis nekompatemo, peko kaj egoismo.
Kiam Leonardo estis preta kun sia laboro, la almozpetanto malfermis la okulojn, ĉar lia ebrieco iom perdiĝis. Li rimarkis la freskon antaŭ si kaj diris en mikso el teruriĝo kaj malĝojo : „Mi jam iam vidis tiun bildon.“
„Kiam ?“ demandis Leonardo.
„Antaŭ tri jaroj, antaŭ ol mi ĉion perdis, kion mi posedis. Tiam mi kantis en ĥoro kaj artisto invitis min esti la modelo por la vizaĝo de Jesuo.“
PS : La bildo"Sankta Vespermanĝo" estas prenita el Vikipedio
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.