Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Liberpensula frakcio

Por la respekto de la sekularismo

Peticio pri sekulareco

Adresita al la gecivitanoj

Okaze de la 9a de decembro 2016a, datreveno de la promulgo de la leĝo de 1905 pri Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato

Por la respekto de la sekulareco

Diri ke la sekulareco malbonfartas, estas certe maltro : mistraktita, manipulita, malfamigita, oni ne plu aŭdacas aserti sin laika pro timo de la konfuzaĵoj kaj de la miskompreno. Kvankam principo de paco, ĝi fariĝas temo de malakordo. Kvankam principo de unueco trans la diferencoj, oni atribuas al ĝi soci-identigajn celojn.

La ekstremdekstro, kvankam tradicie kontraŭ-sekulara, volas alproprigi al si la vorton por pli efike inokuli sian ksenofoban venenon. Iam estinte kontraŭ la judoj, la araboj, nun kontraŭ la islamanoj. Ne eblas afiŝi sekularemon, kiam oni denuncas la preĝojn sur la strato, proksime al la moskeoj, sed tiujn subteni kiam temas pri la preĝejo Sainte Rita. Oni ne estas sekulara kiam oni proparolas la plej reakciajn diskursojn de Vatikano, alvokante pri la malaperigo de la Familia plano.

Nen, la Islamo ne estas nature pli malkongrua al la sekulareco niaepoke ol iam estis la katolika kulto en 1905. La sekulareco ne adaptiĝu al specifa religio, same kiel neniu di-kredanto povas postuli apartajn rajtojn. La Respubliko estas disigita de la religioj, ĝi ne organizu la kultojn.

Ni, sekularaj aktivuloj, foje trans disaj analizoj, alvokas al la starigo de komuna fronto ĉirkaŭ la fundamentoj de la respublika sekulareco, kia ĝi estis difinita de la leĝo de 1905. Ĉar sekularaj, ni rekonas ke la Ŝtato certigas kaj la konscienc-liberecon – de kredanto aŭ ne - kaj la kulto-liberecon. Ĉar sekularaj, ni asertas ke la Ŝtato agnosku, salajru aŭ financu neniun kulton. Konsekvence, la Respubliko ne decidas inter la kultoj pli-malpli respekteblaj : ĝi plu indiferentas cis la nura limo de la respekto de la publika ordo kaj de la komunaj leĝoj.

Ĝiaj Elektitoj kaj reprezentantoj devas konservi tiun neŭtralecon kadre de siaj funkcioj. La Respubliko taksas neniun laŭ ties kredoj aŭ supozataj apartenoj. Ĝi donas al la Publika Instruado la noblan taskon instrui la infanojn : konsekvence la Ŝtato konsentu al ĝi la buĝetojn necesajn por plenumi la defiojn de la nuna Instruado.

Ni, aktivuloj de la sekulareco, alvokas al la plej diligenta zorgo kontraŭ ĉiuj provoj misvojigi la sekularecon el ĝiaj celoj. En tiu centjariĝa dato de la leĝo de 1905, ni alvokas al la plena respekto de ĝiaj fondaj principoj. La sekulareco organizas la publikan areon kaj donas signifon al la respublika civitaneco kiu garantias la demokratecon. Ĝi estas nek polico de la penso, nek filozofa elekto inter aliaj.

La leĝo de 1905 estas leĝo de libereco kiu permesas ĉiujn aliajn liberecojn. Ĝi do estu konservita.

Peticio pri sekulareco

Senco
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio