Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al Donjo
puce Al ribelulino
puce Balkonio
puce Biletkontrolo
puce Boksisto kun floro
puce Dum ni en taverno sidas...
puce Ekvilibro
puce Elektu vian vojon kun prudento
puce Esperanto eĉ sen futuro
puce Estu mojosa !
puce Eĥoton’
puce Fino de heliko
puce Horloĝkukolo
puce Kio gravas ?

Superstiĉo perforto

rimpoemo



Hans-Georg Kaiser


Superstiĉo 
perforto


Mi ofendas vin,
vi ofendas min,
tiel ĉio trovu sin.

Vin minacu mi,
min minacu vi,
tiel trovu solvon ni.

Vi pafu al mi,
mi pafu al vi –
por perfekta harmoni’.



PS : Tial do registaroj vendas armilojn en militregionojn, pro pura superstiĉo. La tero mem, se ĝi povus paroli, dirus : "Bonege, bonege, tio feliĉigas min. Ju pli da homoj mortos en militoj kaj pro aliaj homaraj frenezaĵoj, des pli mi, la tero, povos esperi, ke mi iam denukigos la pestecan homaron. (HGK)





Hans-Georg Kaiser
Spiralo de perforto


Spiralo estas kurbiĝo, kies radiuso fariĝas pli kaj pli granda kaj dum tio ĉiam ŝanĝas la flankon. Se okazas perforta ago, la kontraŭflanko ĉiam reagas per pli granda perforta ago, por tiel iam venki ; tio estas la tielnomata spiralo de perforto, la idioteca kaosa konduto pro ia sfera ironio similas al matematika kurbiĝo.

Sed tial, ĉar dum pli kaj pli granda spiralo de perforto la pacigaj diplomataj ebloj fariĝas pli kaj pli malgrandaj, finiĝos la perforta spiralo kutime nur tiam, kiam ambaŭ malamikaj partioj estas neniigitaj ĝis la lasta ŝtat- aŭ nacia aŭ familia membro kaj ĉiuj kuŝos en tombejo.

Jesuo, la homo, ne la falsa Dio ! (eble la homo Jesuo ja tamen vere vivis), kaj ankaŭ Budhao esploris tiajn perfortajn spiralojn, ili proponis interrompi la perfortan spiralon per tio, ke oni pardonu al la malamiko ties kulpon kaj agu en ĉiu kazo pace. Sed ĝuste nun oni kutime rigardas tiujn proponojn kiel naivaj kaj tro revemaj ; tial ĉiuj grandaj nacioj nutrantaj la perfortospiralon, havas armeon kaj armilindustrion, kiuj voras gigantajn monsumojn ĉiujare. Tion oni rigardas kiel saĝa aŭ eĉ ruza ĉi-tempe. Kaj tielnomataj teroristoj, ankaŭ ŝtataj, pensas kaj agas tute simile. Ili estas ĝemeloj de la sama superstiĉo.

Ke povus ekzisti ankaŭ paca vojo por ĉiuj, tio ne serioze estas rigardata kiel altenativo fare de grandaj ŝtatoj. Alikaze ili ja ne produktus armilojn kaj ne uzus ilin. (Ke Germano ĉijare, do en la jaro 2016, permesas la vendadon de dekfoje pli da municio eksterlanden ol jaron antaŭe, estas tute nekomprenebla kaj klarigebla nur per profitavido. La teroristoj de ĉiu speco, kiuj aĉetas la municion kaj armilojn, pensas kaj agas tute simile. Ili profitavidas je sia maniero por siaj specialaj klikoj kaj klanoj, ofte sub ideologiaj aŭ religiaj maskoj. 

La kompatindaj viktimoj estas ĉiam tiuj, kiuj tute ne kulpas la perfortan spiralon. Ili ĉiam pagas la kostojn, ofte eĉ per sia sango, kiun kaŭzas la (fakte) perfortaj skribtablaj agantoj kaj borsistoj.

Tial estas ni, la atomigitaj amashomoj, en ĉiama dilemo, nin oni ne demandas kiel agi, aŭ nur tiukaze, se oni antaŭe sufiĉe sukcese manipulis nian pensadon. Tial tondras preskaŭ ĉie seninterrompe la laŭtparoliloj por perforta agado, ĉar la pacmovado laŭdire estas afero por naivuloj kaj la milito, kvankam ĉiam malsukcesa kaj vana por la homaro, estas laŭdire la solvo por ĉio, kaj tio kvankam perforto evidente neniam ion kreas, sed nur ĉion detruas. Orwell eĉ pensis, ke tio estas tute intenca agado, por teni alta la averaĝan profiton, kiu laŭ Marks havas la historian tendencon moviĝi kontraŭ nulo, kio laŭ tiu pensulo kvazaŭ konduku (fakte fatale per si mem) al nova senkapitalisma ekonomia ordo. Tial do necesas por kapitalistoj la militoj, respondis Orwell – por ĝuste tion malhelpi.)


Mi verkis la poemon „Superstiĉo perforto“, por mia propra memkompreno. Ĉu oni iam komprenos, ke ĉiu milito retenas la homaran progreson, kaj tial tutmonde agos sen perforto ? Ĉu oni iam ne plu gloros la detruigan perforton, sed la pacmovadon, speciale tiun de la paca industrio kaj paca agrokulturo en la tuta mondo ? La respondon scias laŭ Dylan nur la vento. The answer is blowing in the wind. 



PS :
 Spiraloj per sim mem estas estetike belaj, kaj tamen eĉ tiaj geniaj eltrovaĵoj de la naturo en nia freneza mondo nun antaŭ ĉio priskribas ion, kio tute ne estas estetike bela, sed kruela, brutala, kaj memdetrua. Sed homoj kutime ne lernas ion el spertoj, aliokaze ili jam delonge estus forlasintaj eterne surloke turniĝantajn perfortospiralojn kaj celus pli pacan agadon en pli komuneca mondosocio. (HGK)



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio