Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Internacia Humanista kaj Etika Unio

Deklaro pri la pariza atako : "ĉiam antaŭenigi homecon kaj esperon super malamo kaj timo"

elŝuti :


eo - suttner, berta von - for la batalilojn !
PDF - 1.8 Mio, 0 x 0 pixels
IHEU_logo
JPEG - 24.5 kio, 450 x 306 pixels
Teroristoj
JPEG - 283.5 kio, 1754 x 1239 pixels

Post la pasintnokta serio de pafilaj kaj bombaj atakoj kontraŭ Parizo, kiuj postlasis pli ol 100 mortintojn, la Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU) staras solidare kun la popolo de Francio kaj kun ĉiuj, kiuj suferas sub perforta ekstremismo tra la tuta mondo.

Humanisma logotipo

La parizajn atakojn oni atribuis al IŜIS ; diversaj soci-komunikilaj kontoj ligitaj al la grupo minacas ataki Francion jam de kelka tempo kiel laŭsupoza venĝa agado pro operacoj kontraŭ IŜIS faritaj de franciaj militfortoj en Sirio, kaj kun la deklarita intenco semi maltoleremon en la francia socio.

La prezidanto de IHEU, Andrew Copson, diris hodiaŭ :

"La terorismo de IŜIS estas la plej pratipa kontraŭhoma ideologio. Ili asertas voli konstrui ŝtaton, sed ĝi estas fundamentita sur ignorado kaj malico, trudo kaj seksperforto kaj murdo. Tiam, kiam internaciaj fortoj laboras por reteni kaj redukti la minacon prezentitan de ili al ĉiuj en la regiono, IŜIS ŝajnigas sin la damaĝitoj, ŝajnigas sin la viktimoj, kaj tiel – kiel furiozantaj ĉikanuloj – ili instrukcias unuopulojn kaj direktas grupojn plenumi tiujn sensentajn, senfruktajn kaj kovardajn krimojn.

Ĉiuj landoj devas respondi al tiu provoko per la valoroj, kiujn la perforta ĝihadisma ekstremismo plej malamas : per la pacienco kaj klarpenso, kiuj ebligas al ni diferencigi ekstremistojn kaj provokantojn disde la ordinaraj homoj kundividantaj la religion, kiun ili pretendas por si ; per la bona juĝpovo kaj racieco, kiuj ebligas al ni labori kune kiel internacia komunumo por fini la suferadon, kiun ili kaŭzas ; kaj per la firma rezoluteco ĉiam antaŭenigi la homecon kaj esperon super malamo kaj timo."

La parizaj atakoj de la 13-a de novembro sekvas tuj post la duoblaj bombatakoj en Bejruto, Libano (12-a de novembro) kaj la faligo de pasaĝera aviadilo fluganta al Rusio en Ŝarm el Ŝejĥ, Egiptio (31‑a de oktobro). Tiuj tri atakoj estis ĉiuj atribuitaj al, inspiritaj aŭ konfesitaj de la terorisma movado IŜIS ; eble ankaŭ la hieraŭa eksplodo en ŝijaisma moskeo en Bagdado enordiĝas en tiu skemo. Reirante ĝis septembro de 2014, longa listo de perfortaj krimoj kontraŭ la publiko kaj en kelkaj kazoj kontraŭ anoj de sekurecaj servoj inkluzivas forkaptojn, pafatakojn kaj bombatakojn en landoj malproksime ekster la teritorioj okupaciitaj de IŜIS, inter kiuj estas Afganio, Alĝerio, Aŭstralio, Danlando, Egiptio, Francio, Kuvajto, Libano, Libio, Maroko, Saud-Arabio, Tunizio, Turkio, Cisjordanio, Jemeno, se nenion diri pri la grandskala detruado farita en Irako kaj Sirio ; kaj ekzistas multe da pliaj malsukcesintaj teroraj komplotoj kaj rekrutaj agadoj de IŜIS, kiuj laŭaserte estis deturnitaj, interalie en Bangladeŝo, Belgio, Germanio, Israelo, Italio, Kosovo, Malajzio, Britio kaj Usono.

 Internacia Humanista kaj Etika Unio

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio