Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce Al ĉiuj organizaĵoj de SESR, al ĉiuj branĉoj de la Proleta Esperanto-Korespondisto en USSR 1930
puce Al ĉiuj organizaĵoj kaj membroj de la CESR 1930
puce Alparolo. France Culture, la 12an de marto 2006.

INDECT : pli danĝera ol ACTA, HADOPI kaj LOPPSI kunigitaj !

La Anonimuloj lanĉas la operacion Black March (Nigra Marŝo), vigla protestado kontraŭ kulturan industrion kaj cenzuron de interreto.

elŝuti :


indect
JPEG - 8.1 kio, 299 x 118 pixels
masque
JPEG - 7.4 kio, 200 x 200 pixels
Stop-INDECT
JPEG - 36.6 kio, 298 x 199 pixels

06/07/2012

Gazetara komunikaĵo Anonimuloj « Stop INDECT »

Video en la franca – subtekstita en la angla : https://www.youtube.com/watch?v=4MZ8gWAHB8c&feature=player_embedded#!

De 2009, Eŭropa Unio subvencias la projekton INDECT je la prezo de pluraj milionoj da eŭroj. Eĉ se kelkaj amasinformiloj jam fokusis tiun ret-kontroladan teknologion, nur kelkaj civitanoj el Eŭropa Unio scias pri kio temas.

La ekfunkciado de INDECT celumas analizi la kondutojn por antaŭaverti pri la krimoj, en la virtuala vivo tiel same, kiel en la reala vivo, antaŭ ol tiuj-ĉi okazu. Tio ŝajnas al ni ne nur freneza, sed tiu projekto estas laŭleĝa murdo de nia fundamenta rajto al privata vivo. Fakte, tiuj maŝinoj kapablos kolekti niajn biometriajn datumojn personajn kaj rilatigi ilin kun ciferaj dosieroj ekzistantaj pri la personoj en la datumbazoj akiritaj en interreto inkluzive per la sociaj retejoj.

Konsekvence, ĉiuj personoj povos esti persekutitaj kaj kontrolitaj, ĉiuj personoj kiuj faras aŭ diras ion ajn nenormalan aŭ ion ke la sistemo povos konsideri kiel minacon samtempe en interreto kaj en la reala vivo, estos potenciale suspektindaj.

Je la nomo de antaŭzorgo pri terorisma ekago, ni konsentis lasi cirkuladi niajn personajn datumojn dum tro longa tempo. La civitanoj konsentis esti traktataj kiel potencialaj teroristoj aŭ krimuloj kaj esti pli kaj pli senigitaj je siaj fundamentaj rajtoj. Ĉio tio permesante al la ŝtatoj plenumi kontrolon kreskantan kaj daŭrigan pri ili.

La fundamentaj rajtoj ne estas teoria demando kaj multaj generacioj daŭre batalis por ili. Hodiaŭ, via devo estas malhelpi kiun ajn senigi vin de tiuj rajtoj.

Antaŭ nelonge, en Hispanio, ni vidis la protest-alvokojn malfamigitajn de la registaro. Se la protest-rajto estas parto de la esprim-libereco, ni ne povas toleri la kreskon en UE, de ĉiuj tiuj disponoj kontraŭdemokratiaj kiuj sin kaŝas plejparte sub la mantelo de la terorisma antaŭzorgo.

Ni devas agadi nun kaj informi la civitanojn de Eŭropa Unio pri la perversio de la projekto INDECT, kiu estis sekrete ellaborita antaŭ pluraj jaroj. Ni devas vigligi nian konsciencon kaj surstratiĝi por la defendo de niaj rajtoj.

Por ĉiuj tiuj kialoj, ni alvokas vin kontakti ĉiujn organizaĵojn kiuj defendas la personajn datumojn ke ili engaĝiĝu en tiun batalon. Realigu flugfoliojn aŭ iun ajn komunikadan rimedon kiuj plusendos informadon pri INDECT. Traduku la mesaĝon de tiu video al via denaska lingvo kaj disvastigu ĝin !

Ni protestu kontraŭ INDECT same kiel ni jam faris kontraŭ ACTA.

Grandaj manifestacioj en Eŭropo la 28an de julio 2012 !

http://eo.wikipedia.org/wiki/INDECT

https://secure.avaaz.org/fr/petition/STOP_INDECT/

La Anonimuloj lanĉas la operacion Black March (Nigra Marŝo), vigla protestado kontraŭ kulturan industrion kaj cenzuron de interreto.

De multaj jaroj la TTTentruduloj batalas kontraŭ la provojn kontroli interreton je la nomoj de entreprenoj kaj registaroj.

Kial tiu lukto ? Ĉar multaj TTTaj protagonistoj opinias ke la tutmonda reto ne estas nur loko en kiu oni povas atingi Fejsbukon kaj konsulti aktualaĵojn… sed teknika rimedo el kiu elmerĝos veran demokration. Tio estas ankaŭ informilo neevitebla, sed tre malfacile regebla de niaj politikuloj kaj entreprenoj kutimitaj kontroli nur la klasikajn amaskomunikilojn (gazetaro, televido, radiofonio...)

La anonimuloj komunikas ke la operacio « Nigra Marŝo » batalos rekte kaj frapos fortege kontraŭ la cenzurajn agadojn, la leĝojn liberdetruajn lokigitajn sur la reton por kontroli la informojn kiuj transitas laŭ la reto.

 INDECT : pli danĝera ol ACTA, HADOPI kaj LOPPSI kunigitaj !
 La Anonimuloj lanĉas la operacion Black March (Nigra Marŝo), vigla protestado kontraŭ kulturan industrion kaj cenzuron de interreto

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio