Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce Al ĉiuj organizaĵoj de SESR, al ĉiuj branĉoj de la Proleta Esperanto-Korespondisto en USSR 1930
puce Al ĉiuj organizaĵoj kaj membroj de la CESR 1930
puce Alparolo. France Culture, la 12an de marto 2006.

Turkio : manifestacio en Istambulo kontraŭ kontrolo de interreto

09/02/2014

elŝuti :


istambulo
JPEG - 168.4 kio, 640 x 354 pixels

La turka polico uzadis sabaton plorigajn gasojn kaj akvo-kanonojn por disigi centojn da manifestaciantoj sur la placo Taksim en Istambulo.

La manifestaciantoj kiuj surstratiĝis en Istambulo ekkoleris kontraŭ la novaj aranĝoj plifortigantaj kontrolon de Interreto fare de Ŝtato, arde defendita sabaton de la ĉefministro.

Pli ol mil personoj kolektiĝis ĉerande de tiu centra placo de la eŭropa bordo de la metropolo, emblemo de la kontraŭ-registara ribelo pasintan junion, je la krioj : « Ne tuŝu mian Interreton ».

La polico, vaste mobilizita por la okazo, blokadis la aliron al la placo kaj uzadis akvo-kanonojn por repuŝi la homamason direkte al la pieda avenuo Istiklal dum manifestaciantoj pafis piroteknikaĵojn al la policistoj.

La kontraŭuloj al la nova leĝaro unuanime petis de la Ŝtatestro ke li ne promulgu kaj resendu ĝin al la Parlamento.

Arda defendado de la leĝo

Pli frue, antaŭ miloj el siaj partizanoj en tiu sama urbo, Recep Tayyip Erdoğan arde defendis tiun leĝon kiun lia registara plimulto, tre kritikata en Turkio kaj eksterlande, balotigis ĉe la Parlamento, asertante ke ĝi igas Interreton « pli libera ».

« Estas absolute neniu trudita cenzuro en Interreto per tiuj aranĝoj (…) tute male, ĝi igas ĝin pli sekura, pli libera » certigis li en parolado eldirita dum inaŭgura ceremonio pri urbaj projektoj en Istambulo.

Li ankaŭ neis ke la personaj informoj de la uzantoj estos elmontritaj al la registaraj aŭtoritatoj, kiel asertas la leĝkritikantoj.

Tuja blokado

La turka parlamento kie la Partio por Justico kaj Disvolviĝo (AKP, el islama movado) de Recep Tayyip Erdoğan ĝuas larĝan plimulton, voĉdonis merkredon vespere leĝon kiu intensigas la kontrolon de Interreto.

Tiuj aranĝoj ebligas la Registaran Aŭtoritaton pri Telekomunikado (RAT) blokadi, sen ia ajn justica decido, ĉiun retpaĝaron entenantan informojn kiu « atencas al privata vivo » aŭ juĝatan kiel « diskriminaciajn aŭ insultemajn ».

La RAT povos ankaŭ akiri de la retprovizantoj ĉiujn informojn pri la vizititaj retpaĝoj de interretano kaj konservi ilin dum du jaroj.

 Turkio : manifestacio en Istambulo kontraŭ kontrolo de interreto

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio