sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Agripo de Neteshejmo : Agripo (1486-1535)

prozpoemtraduko




Agripo de Neteshejmo
Agripo

Inter la dioj estas Momus, kiu lasas neniun nemokata ;
inter la herooj jen Herkulo, kiu persekutas ĉiujn monstrojn.
Inter la demonoj la reĝo de la submondo
furiozas kontraŭ ĉiuj ombroj,
inter la filozofoj Demokrito ridas pri ĉio ;
kontraŭ li staras Heraklito, kiu pri ĉio larmas.
Nenion scias Pirono
kaj ĉion supozas scii Aristotelo.
Ĉion malestimas Diogeno.
Sed ĉion ĉi kapablas ankaŭ Agripo :
li malestimas, scias kaj ne scias,
larmas, ridas, furiozas, persekutas kaj mokas.
Li mem estas filozofo,
demono, heroo, dio kaj ĉio.


tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ "Agrippa"

Sama rubriko :


puce Petro Levi : Por aŭ kontraŭ Niĉeo ?

puce S. Aarse : Spinoza - La filozofo de la homa feliĉo

puce Frederiko Nietzsche : Mia feliĉo

puce Henriko Heine : Demandoj

puce Agripo de Neteshejmo : Agripo (1486-1535)

puce La azeno de Buridano

puce Mario Bohoslavsky : Kial ni estas skeptikuloj




Supren