Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Jean Jaurès : Publikaj servoj kaj laborista klaso (Junio 2004)

Sekve al akcidento de la fervojkompanio Ouest-Etat, ĵus ŝtatigita, Jean Jaurès, direktoro de L’Humanité, skribas la 19an de februaro 1911 :

Jen do, armite de la akcidentoj de Ouest-Etat, la tuta kapitalisma gazetaro furiozas kontraŭ la publikaj servoj. Ĉiuj akaparistoj, ĉiuj monopolistoj, ĉiuj kiuj, ŝtelinte al la nacio bonegajn riĉaĵojn, volus ankoraŭ pli akapari, monopoligi kaj ŝteli, (...) ĉiuj ĉi volus persvadi Francion ke la demokratia ŝtato estas por ĉiam nekapabla pri industria mastrumado, kaj ke necesas lasi al privilegiitaj kompanioj la riĉaĵojn jam uzurpitajn de ili, liveri al ili ĉiujn novajn riĉaĵojn.

Ĉu la laborista kaj kamparana popolo lasos sin stultigi per tiaj manovroj ? Ĉu ĝi lasos sin trompi kaj senposedigi plian fojon ? Ĉu en la sama horo en kiu ĉie en la mondo akcentiĝas la politiko de ŝtatigo kaj komunumigo, Francio konsakros la pretendojn de la feŭdeco kiu elpremas ostaĝomonon el ĝi kaj servutigas ĝin ?

Oni ja denuncu la erarojn de la Ouest-Etat ; oni esploru la kaŭzojn ; oni ĵetu senindulgan lumon sur ĉiuj respondecoj ; (...) oni malkaŝu la erarojn de la burokratio kiu sendube konstruis tro rapide novan reĝimon ; oni postulu raporton de tiuj kiuj, pro komplezo por la kompanio, aŭ pro la plej kulpa neglekto, ne faris precizan inventaron kio ebligintus, en la financa finaranĝo de la aĉeto, malaltigi la ekstermezurajn pretendojn de la akciuloj ; oni organizu, per pli efika partopreno de la personaro, de la parlamento, de la publiko mem reprezentota de delegitoj elektotaj tiucele, pli efikan kontrolon ; oni ne timu rapide procedi, je la prezo de la necesa financa peno, al la bona aranĝo de la fervojreto. (...)

La laboristoj de la fervojo vidis ĝuste, kiam ili ĵus postulis ne nur ke la reto de la Ouest-Etat ne estu recedota, sed ke la tutaĵo de la retoj estu ŝtatigota. La tuta laborista klaso havas la vivnecesan intereson ke publikaj servoj demokratie mastrumataj substituiĝu al la kapitalistaj monopoloj kaj ke ili funkciu bonege.

Unue, la laboristoj povas tie konkeri, por si mem, pli da garantioj. En demokratio, la ŝtato, kiom ajn burĝa ĝi estu ankoraŭ, ne povas pretervidi la rajtojn kaj la interesojn de la salajruloj tiom plene kaj cinike kiom la privataj monopoloj. (...) Por la parlamento gravas, por transformi la kapitalisman socion en socialisman socion, ke grandaj publikaj servoj, mastrumataj laŭ la reguloj de demokratio kaj kun larĝa partopreno de la laborista klaso en la direktado kaj kontrolo, funkciu forte. La demokratiigitaj publikaj servoj povas kaj devas havi la trioblan efikon, malpliigi la potencon de kapitalismo, doni al la proletoj pli da garantioj kaj pli rektan postul-forton, kaj disvolvi en ili, reciproke al la konkeritaj garantioj, tiun strebadon por la komuna bono kiu estas unua formo de socialista moralo kaj la kondiĉo mem por alveno de nova ordo.

La proletoj defendu do vigle la publikajn servojn kontraŭ la sistemaj kampanjoj de la burĝa gazetaro, kaj kontraŭ la elreviĝoj kiujn produktas en la laborista klaso mem unua apliko mallerta kaj aroge burokrateca de la ŝtatiga reĝimo.

Ili ne liveru la ŝtaton al la oligarkoj ; sed ke ili klopodu, ampleksigante la posedaĵon de la ŝtato, kreskigi sian agadon en la ŝtato kaj pri la ŝtato per disvolvado de sia sindikata organizo kaj de sia politika potenco.

Jen necesa elemento de la agad-politiko de vasta kaj profunda « realigado » kiun la socialista partio devos proponi al la franca demokratio en la mezuro en kiu la diseriĝinta radikalismo montros sian esencan senpovecon.

— - Eltiraĵo el Un siècle d’« Humanité [Jarcento da L’Humanité] », 1904-2004, sub direktado de Roland Leroy. Le Cherche Midi, Parizo, 2004.

Kp la artikolon de Serge Halimi : En la premilo de privatigoj

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio