Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Noktomezo en la jarcento

Novembro 1927. La USSR festas pompe la dekan datrevenon de la Oktobra Revolucio, kaj la centra komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (KPSU) decidas la definitivan eksigon de Leo Trocko kaj de Gregorio Zinovjev. Du verkistoj de Balkanio renkontiĝas en Moskvo. La rumano Panait Istrati (1884-1935) akiris grandan konatecon en kelkaj jaroj, precipe pro la subteno de Romain Rolland, kiu kromnomas lin „la balkana Gorkij”. Tiom konata ankoraŭ ne estas la kretano Nikos Kazancakis (1883-1957), tio okazos nur poste, per siaj romanoj Aleksis Zorbas (1946), La rekrucumita Kristo (1948) aŭ La lasta tento de Kristo (1954). Nek la unua nek la dua membras en la Komunista Partio, sed ambaŭ estas tre proksimaj „kunvojaĝantoj”, kiujn la bolŝevista revolucio entuziasmigis.

Inter ili okazis fulma enamikiĝo. Ili decidas kune daŭrigi la vojaĝon, kiu ebligos al ili dum kroma jaro trairi la tutan Sovetion, de la Blanka Maro ĝis la subtropikaj regionoj de Abĥazio kaj Adĵario. Mallonge post konatiĝi kun Kazancakis, Istrati konatiĝas kun Victor Serge (1890-1947), antaŭe anarĥiista aktivulo kiu aliĝis al la bolŝevista revolucio, naskita en Bruselo en familio de revoluciaj ekzilrusoj. Tre proksima de Trocko, Serge apartenas al la maldekstra opozicio, ankoraŭ tolerata de Jozefo Stalino. La tri viroj komunikas inter si en la franca, la verklingvo de Istrati kaj de Serge.

En tiu epoko la opinioj pri Sovetio estas ankoraŭ nigraj aŭ blankaj, aŭ pli ĝuste ruĝaj aŭ blankaj : ekzistas nostalgiuloj pri la carismo kaj tiuj, kiuj aliĝis al la fantasta espero de la proletara revolucio. Dum Sovetunio resaniĝas el la katastrofo de la interna milito, danke al la nova ekonomia politiko (NEP), nur tre malmultaj komprenas, kion signifas la batalo je vivo aŭ morto inter Stalino kaj Trocko, kiun oni perceptas kiel simplan „batalon inter ĉefoj”. Istrati kaj Kazancakis, al kiuj baldaŭ aliĝis iliaj respektivaj kunulinoj, Marie-Louise Baud-Bovy kaj Eleni Samios, havas la unikan ŝancon povi libere travojaĝi la sovetian teritorion, sen vart-akompananto, kaj ili havas la kapablon vidi la realon de la aferoj. La raporto pri tiu kvaropa vojaĝo estis verkita de Eleni Samios, sed la teksto, tradukita al la hispana kaj publikigita en 1937 en Ĉilio, restis ne eldonita en la franca. Ĝi estas nun disponebla, [1], kun korespondaĵo inter Istrati kaj Kazancakis, sed ankaŭ kun leteroj senditaj de Serge al la rumana verkisto.

Antaŭ ol ĉiuj „revenoj el la USSR” de la elreviĝintaj vojkamaradoj ‒ la libro de André Gide kun tiu fama titolo aperis nur en 1936 ‒, Istrati publikigas jam en 1929 sian ateston, Vers l’autre flamme [Survoje al la alia flamo], [2], kiu kaŭzas kontraŭ li viglan kampanjon de Stalino, kiu akuzas lin je „perfido”. „Panait kontraŭbatalas sola la diablan maŝinon. La francaj amikoj, por kiuj li donintus sian kapon, kalumnias lin”, skribas Eleni Samios. Istrati, suferanta je tuberkulozo jam de sia juneco, revenis en Rumanion kaj mortis kelkajn jarojn poste. [3]

Serge, eksigita el la partio en la jaro 1928, deportita dum tri jaroj en la montaron Uralo, estis fine senigita je sia sovetia ŝtataneco kaj elpelita el la USSR en la jaro 1936, do en la sama jaro, en kiu komenciĝis la grandaj moskvaj procesoj. La eldonejo Agone publikigis antaŭ kelkaj monatoj la Carnets (1936-1947) [Notlibroj (1936-1947)] de la verkisto, [4], kiu sukcesis en la jaro 1941 fuĝi al Meksiko sur la militŝipo Capitaine-Paul-Lemerle kune kun André Breton kaj Claude Lévi-Strauss. En Meksiko, kie retroviĝas la „vunditoj” de la eŭropaj revolucioj ‒ precipe multaj ekzilitoj el Hispanio ‒, Serge estas aparte klarvida observanto de la dua mondmilito, poste de la novaj ekvilibroj de la postmilita tempo. Ĝis sia antaŭtempa forpaso en la jaro 1947, li ne ĉesas demandi sin pri la kaŭzoj de la degenero de la revolucio, en tio sekvante la pripensadojn komencitajn kun Istrati kaj Kazancakis.

Jean-Arnault DÉRENS.

http://eo.mondediplo.com/rubrique.php3?id_rubrique=37

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio