Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Dramecaj konsekvencoj de eksterleĝaj abortoj

ĈIUJARE EN la mondo, 80 milionoj da virinoj frontas nedeziratan gravedon ; 45 milionoj travivas memvolan abortigon (MA) ; 97 % de la tre riskaj abortigoj okazas en la evolulandoj [1]. En 2004 – la plej proksimaj statistikoj – la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) taksis je 68.000 la jaran nombron de mortoj, kiuj estas kaŭzitaj de eksterleĝa aborto [2]. Tiuj mortoj estas sisteme subtaksataj. 13 % el ĉiuj patrinaj mortoj okazas sekve de riskaj abortoj, el kiuj preskaŭ la duono en Azio.

Laŭ MOS, aborton oni nomas « riska » kiam la proceduron plenumas neformitoj, aŭ kiam ĝi okazas en medio nekonforma al minimuma sanitara normo [3]. En Afriko, 20 % el la riskaj abortoj okazas ĉe adoleskulinoj. Tiuj junulinoj pli ol plenkreskaj virinoj riskas gravediĝi post truditaj seksaj rilatoj. Ili ankaŭ pli ol aliaj riskas komplikajojn ĉar ilia organismo estas pli fragila.

Eksterleĝaj abortoj virinojn ne nur mortigas, sed ankaŭ difektas, ofte neripareble, ilian sanon. Kronikaj infektoj, difektado de internaj organoj sekve de la enkonduko en la vaginon de diversaj aĵoj, aŭ sterileco : tiaj sekvoj estas oftaj en la evolulandoj.

Tiaj tragedioj estas nun tre maloftaj en plej multaj indusriaj landoj. Ilia nombro restas tamen neneglektebla en Orienta Eŭropo, kie ĉiujare 400.000 abortoj okazas kun sanitaraj riskoj, laŭ la MOS. Inter 8 % kaj 16 % de la virinoj travivas postoperaciajn komplikaĵojn.

Anne DAGUERRE.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio