Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Ĉu libereco de la kapitalo aŭ protekto de la posedantoj ?

DUM PRELEGO la 7-an de januaro 1848 en Bruselo, Karlo Markso revenis al la granda venko de la adeptoj de liberkomerco en 1846, nome la nuligo de la leĝoj pri cerealoj en Anglujo (Corn Laws) [1]. La liberkomercistoj (free traders), subtenataj de la industri-mastraro, provis gajni la aliĝon de la popolo per denuncado de la privilegioj de la grundposeda aristokrataro kaj per promesoj al la urbaj aŭ kamparaj laboristoj ke la reformo alportos pli bonan vivon al ili. „Pli malmultekosta pano, pli bonaj salajroj, jen la sola celo por kiu la liberkomercistoj elspezis milionojn”, ironiis la preleganto. Markso refutis la ekonomiajn teoriojn laŭ kiuj la intensigo de la konkurenco, kiun la komerca libereco produktas, ne sekvigos malaltigon de la salajroj. Kaj li memorigis, ke „en la nuna stato de la socio” la liberkomerco estas nenio alia ol „la libereco de la kapitalo”. Tamen li avertis siajn aŭskultantojn, ke per sia kritiko al la komerca libereco li ne „intencas defendi la protektisman sistemon”, kiu protektas la interesojn de la grundproprietuloj. La liberkomerco, aliflanke, ĉar ĝi pligravigas la ekonomian batalon, akcelas la socialan revolucion. Kaj la preleganto konkludas : en tiu ĉi revolucia senco, sinjoroj, mi voĉdonas por la liberkomerco”.

En Francujo, tiuj, kiuj „voĉdonis” same en tiu epoko, estis malmultaj. La ŝtato estis protektisma kaj la produktistoj kontentaj ĝui pri interna merkato protektata de leĝaro, kiu malinstigis importojn kaj kiun potenca dogan-administracio respektigis. La celo de liberkomerco estis tiam apogata de agema malplimulto, la „ekonomikistoj”, disĉiploj de Jean-Baptiste Say, de Adam Smith aŭ de David Ricardo, kaj de aferistoj interesataj de malfermo de la merkato. Tiel, la bordozaj komercaj rondoj ebligis en la jaro 1846 la starigon de „Asocio por la libereco de la komerco” animata de la respublikana ĵurnalisto Frédéric Bastiat. Tiu, dotita per vigla stilo, dediĉis sian tutan energion al tiu batalo, gvidata de Richard Cobden, la fondinto de la Anti Corn Law League en Britujo. Fronte al ili, la protektistoj ankaŭ organizis sin. Samjare Auguste Mimerel, riĉa ŝpinfabrikisto en Rubezo [2], fondis la „Asocion por defendo de la nacia laboro” [3], kiu grupigis potencajn industriulojn kiuj timis esti elmetotaj al eksterlanda kunkurenco kaj deziris ke iliaj interesoj restu protektataj de la doganaj baroj.

Ĉar ambaŭ disponis pri potencaj ligoj kun la gazetaro kaj kun spertaj parlamentanoj, la liberkomerca tendaro kaj tiu de la protektismo mobilizis la publikan opinion. [4] En la unua, homoj de la liberala burĝaro prezentis sin kiel heredantoj de la revolucio de 1789 : la komerca libereco, longigo de la politika libereco, devas esti la portanto de modernigo de la socio. Denuncante la administran trudon, kiu sufokas la privatan iniciaton, ili vipis ĉian ekonomian kaj socialan intervenon de la ŝtato. La duaj, konservativaj, estis korligitaj kun socia ordo kiu faris ilin dominantaj. Kontraste al la abstraktaj argumentoj de la ekonomikistoj, la retoriko de la „defendantoj de la nacia laboro” alvokas la prudenton ; ili volas esti la advokatoj de la etproduktistoj kaj de la laboristoj kontraŭ la detruaj efikoj de malfermo de la komerco. Ilia retoriko svingas la flagon de la nacio kaj ĉefe tiun de produkti france.

En satira romano aperinta en tiu epoko, Jérome Paturot à la recherche d’une position sociale [Hieronimo serĉas socian pozicion], la ĉapelfabrikisto preskaŭ sufokiĝis, kiam li estis demandata de „industria enket-komisiono” pri la ideo, ke la teksaĵoj havus eble pli bonan kvaliton kun pli fajnaj lanoj el Hispanujo aŭ Saksujo : „Kaj la frrrrancaj ŝafistoj, sinjoro prezidanto ! kaj la frrrrancaj paŝtejoj ! kaj la frrrrancaj hundoj ! Pri tio, vidu, miaj konvinkoj estas nefleksiĝemaj. Vivu la frrrrancaj ŝafoj !” [5]

En la artikolo „liberkomerco” de la Vortaro de politika ekonomio, la publicisto Gustave de Molinari rastris ‒ en pli serioza stilo ‒ ĉiujn „malpermesajn sofismojn” amasigitajn kontraŭ la adorata doktrino. [6] Ĉu oni kredas, ke la liberkomerco kondukas nacion al dependiĝo de eksterlando ? Stultaĵoj, ĉar ĉiakaze lando ne povas komplete izoliĝi. Ĉu la doganaĵoj ne ebligas malaltigi la impostojn, kiujn la naciaj produktistoj pagas ? Idiotaĵo, ĉar la protekta sistemo punas ĉefe la produktistojn kaj la konsumantojn, kiuj devas pagi pli por la krudmaterialoj aŭ por sia vivteno. Ĉu la kontraŭuloj al la liberkomerco asertas ke ili „protektas la nacian laboron ĉar malebligas ke la nombro da dungoj kaj de la produktado malkreskas pro la klopodoj de la eksterlanda konkurenco, kaj ke ili tiel garantias la vivtenajn rimedojn al la laboristoj” ? De Molinari inversigas la argumenton : „Per tio, ke ĝi faras ĉion pli kosta, la malpermesa sistemo malpliigas la konsumadon, sekve la produktadon, sekve la nombron de produktivaj postenoj.” Male, la komerca libereco signifas malaltajn kostojn kaj ebligas kreskigi la konsumadon kaj sekve la produktadon.

Sed ĉu la enkonduko de la komerca libereco ne grave perturbas la socion ? Jen obĵeto de fosiliĝinta maljunulo : „Ĉu necesas rezigni pri la novaj maŝinoj, pri la novaj metodoj, pri la novaj ideoj, sub la preteksto ke ili ĝenas la malnovajn maŝinojn, la malnovajn metodojn, la malnovajn ideojn ?” Ĉar ĉia progreso estas akompanata de krizo aŭ de perturbo, kaj necesas akcepti ke oni devas pagi ties prezon.

Tiu retoriko de kredantoj sonas sufiĉe malbone en la oreloj de la naskiĝanta laborista movado, laŭ kiu la kontraŭeco estas falsita : dum la defendantoj de la „nacia laboro” havas la vizaĝon de la reakcio, la „ekonomiuloj” kontraŭas ĉian progreson de socialaj rajtoj.

Neatendite, Napoleono la 3-a decidis ke Francujo iru la vojon de liberigo de la komerco. La imperiestro kredis pri la neceso modernigi la industrion. La evoluo de la komerco sampaŝis kun tiu de la komunikiloj. Tiu malfermo sekvigis malaltiĝon de la prezoj por konsumado kaj de la kostoj de certaj krudmaterialoj, kio instigis la industrion disvolvi siajn teĥnikojn. Apostoloj de la liberkomerco konvinkis lin : ĉefe Emile kaj Isaac Pereire, du fratoj fondintoj de la kompanio de fervojo de Parizo al Saint-Germain kaj de la Crédit mobilier ; Michel Chevalier precipe, eksa sansimonisto fariĝinta ŝtatkonsilisto kaj distingita ekonomiisto de la aŭtoritateca reĝimo.

La imperiestro taskis grupon de iniciitoj prepari, en la plej granda sekreto, komercan traktaton kun Anglujo, subskribitan la 23-an de januaro 1860 ‒ aliaj sekvis. Ĉar li ĝuis la subtenon de la kampula mondo, kiu estas malmulte elmetita al la konkurenco, la imperiestro ne timis malkontentigi la bonapartistajn industriulojn.

Michel Chevalier jubilas. Laŭ li, la komerca traktato situas en granda movado heredita de la Franca Revolucio, kiu kondukas la homaron al la vojo de la klereco. Danke al la liberkomerco, „la nacioj proksimiĝas por sia natura bono ; ili iom post iom skuas la mallarĝajn ideojn, la antaŭjuĝojn kaj la malamojn kiuj dividas ilin, ne por ke iuj sorbiĝu en la aliaj, tiel ke ili prezentus jam nur monotonan unuformecon, sed por interŝanĝi, por la ĝenerala avantaĝo, siajn sentojn, siajn ideojn, kaj la produktojn de sia industria laboro.”

En ĉiuj disputoj pri la komerco, kiuj skuis la respublikon ĝis la fino de la jarcento, la socialistoj klopodegas por certigi specifan ideologian pozicion. En debato en la parlamento en la jaro 1897, Jean Jaurès memorigis, ke la socialismo ekskludas samtempe „la liberkomercon, kiu estas la internacia formo de la ekonomia anarĥio, kaj la protekton, kiu hodiaŭ povas profitigi nur malplimulton de grandposeduloj”. [7] La debato devus, laŭ li, temi pri la socia organizado de la produktado kaj pri la imposto, al kiu la gvidantoj rifuzas submeti la kapitalon.

Sed Jaurès ne ekskludas la protektismon. Ekzemple, se nacio realigus la socialisman ideon, li asertas ke, kvankam la nacio konservas „multecajn kontaktojn kaj ĉiam pli densajn kun la ekstera mondo”, ĝi venigus eksterajn produktojn „nur tiom, kiom ili povos kontribui al ĝia propra disvolvado”, do post esti unue disvolvinta sian internan aktivecon.

Antoine SCHWARTZ.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio