Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Gazetartikoloj

elŝuti :


Esperantolehti 2013-4 :

”Esperanto – taŭga ilo por sociaj luktantoj" p12-13


PDF - 999.1 kio, 0 x 0 pixels
La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9. :

Kultura vigli•o en radikala etoso, p8


PDF - 99.1 kio, 0 x 0 pixels

 En SFS (SudFrancia Stelo), numero 206 :

SAT-Kongreso en Madrido

Alice, Diane, Andreo el Montpeliero kaj Véronique el Beziero
partoprenis.
Por Andreo, kiu iom komentis, la etoso estis ege bona ! Li eĉ
substrekas, dum tiu semajno, lian senton senti sin hejme, ĉiujn koni
kaj tuj amikiĝi. Partoprenis multaj junuloj el pluraj landoj.
Alia ĉefa afero estis la bona organizado : riĉa programo, ekskursoj (al
Toledo, Sepulveda, en Madrido), prelegoj, loĝado..
Liaj plej bone ŝatitaj momentoj : la fervora prelego de Miguel
Fernandez pri poezio, kaj ankau, la renkontiĝo kun hispanaj
sindikatistoj de Madrido, kiuj komprenas
kaj subtenas la esperantan ideon. Por
daŭrigi tiun interesan kongreson, Andreo
decidis, por pli vigle helpi la vivon de la
revuo Sennaciulo, alpreni novan taskon en
skipo (redakto kaj enpaĝigo). La venonta
kongreso okazos Francie, en Dinan !

 En Nia Voĉo, bulteno de MEL (Madrida Eo-Liceo) :
http://www.esperanto.es/pli/images/...

La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Kultura vigli•o en radikala etoso, p8


 En La Ondo de Esperanto :
http://sezonoj.ru/2013/08/227sat/

 En Libera Folio :
http://www.liberafolio.org/2013/sat...

 En Esperantolehti, organo de Eo-Asocio de Finnlando, p12-13 :

Esperantolehti 2013-4
”Esperanto – taŭga ilo por sociaj luktantoj" p12-13

”Esperanto – taŭga ilo por sociaj luktantoj”

Fotoj : Robert Bogenschneider

Jen la temo de la 86-a SAT-kongreso, kiun
SATeH (la hispanlingva branĉo de SAT)
sukcesis organizi en la hispana ĉefurbo
Madrido.

Grupfoto

Ĉirkaŭ 100 partoprenintoj kunvenis de la 28-a julio ĝis la 4-a aŭgusto
en konvena universitatkvartala ”Colegio
Mayor Chaminade”, post subita devo trovi
alternativan kongresejon. Des pli mi dankas
kaj gratulas al la OKK, precipe Pedro Sanz,
Jose Maria Salguero (Kani) kaj Miguel
Fernández, sed ankaŭ la reston de la teamo.

De Kani gvidataj promenoj tra la urbo
konatigis nin kaj kun la pasinta historio
(Franco kaj la interna milito kun bataloj
ankaŭ en Madrido mem), kaj kun lokoj de
aktualaj okazaĵoj kiel la manifestacioj de
la ”indignuloj” (Movado 15M).
Imprese estis kontaktoj kun eksteresperantistaj instancoj : ni estis akceptitaj
en la sindikato CNT ; okazis podiaj diskutoj (en la hispana, kun heroa sinsekva
traduko al kaj el Esperanto fare de Jorge
Camacho) kun la feministino Prado Esteban, ĵurnalistoj de la tradukreto ”Tlaxcala”, la universitatnivela gazeto ”Germinal” aŭ la anarkiisma ”Tierra y Libertad”,
kiu uzas Esperanton en sia kolofono kaj reĝisorino
de la mallonga filmo ”CiudadanosDelMundo” pri la
mistrakto de senhejmuloj kaj fremdaspektantoj, en kiu
rolis ankaŭ OKK-ano Pedro Sanz. Eĉ okazis surpriza vizito de la koruso ”Solfónica”, kiu kutime kantas
surstrate por la ”Indignuloj” de la movado ”15M”.

Ekskurso al la mezepoka (inkvizicia) urbo Toledo
kun vizito de ties juda kvartalo kaj muzeoj : visigota,
sefarda kaj de la fama pentristo ”El Greco” kun ties
agrabla ĝardeno por ripozi de la eĉ pli alta varmo ol
en la somera Madrido.

Ŝatata renkontiĝejo, la monumento de Cervantes, Don Quijote kaj Sancho Panza, k Alkazaro en Toledo

Prelegoj kiel ”Lastatempaj sociaj movadoj en Usono” de Brandon Sowers, ”Solidara sociala ekonomio” de Félix Jiménez Lobo kaj ”Komunikado kun eksterteranoj” (Manuel Pancorbo) klerigis iom pli longe, dum ne rajtis
manki du peĉakuĉaj sesioj (tie prezentoj daŭras nur 20x20 sekundojn, kun tre
variaj temoj).

JoMo dancigis per duonvespera koncerto, dum la lastvespera ”Vivu la teat-
ro !” ebligis al deko da artistoj esprimi
sin.
Krom abunda libroservo donaca ekzemplerego de ”Don Quijote” pezigis
la valizon.

Radiointervjuo kun juna ĵurnalistino, perata de Kani. Foto : Paulo Branco.

Franjo Leveque kaj teamanoj invitis al la sekva SAT-kongreso, kiu okazos de la 9-a ĝis 16-a aŭgusto 2014 en
la bretona urbo Dinano, nordokcidenta
Francio.

Du rezultoj de la kongreso estas la
363-paĝa libro de Miguel Fernández
”Poezio : armilo ŝargita per futuro” kun
kolekto de engaĝitaj poemoj, kaj prezentado de la longe prokrastita DVD
”Esperanto” de D. Gautier, kun subtekstoj en dudeko
kaj dublado en manpleno da lingvoj.

En la retejo http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html relegeblas la programo, kaj eblas esplori filmojn, fotojn kaj aldonajn artikolojn – frandu la
abundan materialon, kaj eble ĝis revido venontjare en
Francio...

RB (Robert Bogenschneider)

 Ĉiujare la proponkomisiono estas taskita pri redaktado de gazetartikolo, kiu povu esti tradukita, adaptita kaj sendita al diverslingvaj laboristaj gazetoj kun la kongresa deklaracio. Komplementoj, korektoj kaj sugestoj pri la ĉi-suba propono (koncizigita versio 400-vorta pretigita por la revuo Esperanto el pli kompleta origina teksto, sekve aperanta) plu estas bonvenaj, same kiel informoj pri reagoj levitaj de ĝia dissendado.

SAT kongresis en la indignula ĉefurbo

"Esperanto : taŭga ilo por sociaj luktantoj" temis la 86-a Kongreso de
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), de la 28-a de Julio ĝis la 4-a de
Aŭgusto en Madrido, kiun organizis ĉefe SATeH-membroj (SAT-en-Hispanio),
kaj partoprenis pli ol 100 personoj.

Politika radikaleco de SAT esprimiĝis per kantado de la Internacio
surstrate, omaĝe al la mortigitoj de Atoĉa en 1977 dum la « hispana
transiro al demokratio » ; kreskas kolektiva optimismo – post jaroj da
financa malforto.

Student-restadejo ŝirmis la kongreson. Kontaktoj multnombris ; kun
studentoj per Esperanto-kursoj, panel-ekspozicio de Hispana
Esperanto-Federacio (HEF) kaj prelego hispanlingva pri Esperanto kaj
SAT, kun laborist-organizoj kaj lokaj sociaj figuroj - ĝis dum
ekskursoj. Unu el ekskurstemoj "Vojaĝo al la Mezepoko", gvidita de
fakulo Félix Rodrigo Mora ekkonigis ĉirkaŭmadridajn eksterturismajn
lokojn ligitajn al la « malferma konsilio » kaj forua leĝaro, la komunuma
reĝimo, interhelpaj sistemoj, popola romanika arto, pli ĝenerale pri
fluso kaj malfluso de mezepoka tolerado ktp.
Arta flanko estis eksterkutima : aperis indignula koruso Solfónica, kies
scenejo estas sistemkontestaj manifestacioj kontraŭ fisk-rigora
politiko ; dancigis JoMo kongresanojn, eĉ kelkajn studentojn ; surprizis
ĉiujn spektaklo "Vivu la teatro !" per komedia kaj deklama talentoj de
envolvitaj kongresanoj kaj neesperantistaj intervenantoj sentime
esprimiĝantaj en Esperanto ; abunde kaj verve deklamis Miguel Fernández
el sia nova libro Poezio : armilo ŝargita per futuro kolektanta
revolucian poezion eldonita de SATeH.

Plagas esperanto-komunumon vizaj problemoj, kiuj baris vojon al kvin
komoranoj kaj du malianoj. Migrad-libera temo aperis ankaŭ per projekcio
de filmo Mondcivitanoj - ĉeestita de reĝisorino Natalia Román kaj de
aktivulo kontraŭ polica ĉikanado al senlegitimilaj enmigrintoj -
montranta situacion de enmigrintoj en Hispanio, en kiu SATeH-ano Pedro
Sanz prezentas sennaciismon. Plie venis informo pri Moskvaj amasarestoj
de eksterlandanoj. Proteste, la kongresanoj en sia Deklaracio "gratulas
agantojn kontraŭ policaj ĉikanoj direktataj al senlegitimilaj
enmigrintoj kaj alvokas EU-ŝtatojn, kiuj membras en Frontex-sistemo,
ĉesigi ĉikanojn" kaj "energie kondamnas la en Moskvo kaj aliloke
okazantajn amasarestojn de enmigrintoj kaj postulas ilian ĉesigon
".

Eldona Fako Kooperativa de SAT finfine aperigis, post kompleksa kaj
ampleksa laboro, atenditan dokumentfilmon Esperanto de Dominiko
Gaŭtiero kaj freŝe eldonis i.a. bildrakontaron de Serĝo Sir’ : BoRoKo –
Bildaj Resumoj de Klasikaĵoj
, bildstrie rerakontitajn klasikajn
verkojn.

Rekt-demokratio regis per kvin tutmatenaj laborkunsidoj - kie traktiĝas
ĉiuj Asociaj aferoj - kaj per akcepto de novuloj en diversaj funkcioj.
Eĉ etskale, SAT hodiaŭ kiel dekomence strebas "kvazaŭ embrie funkciigi
societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio".


Jen la kompleta, origina teksto de la kongresartikolo, kiel redaktis ĝin la proponkomisiono :

Kultura vigliĝo en radikala etoso

SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda = nacilingva traduko) estas la
plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj esperantistoj. Ĝi celas
faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj,
kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado. SAT grupigas
homojn de diversaj tendencoj, ĝenerale maldekstraj. Ĝi estas
sennacieca, t.e. strukturita surbaze de individua membreco kaj ne
landaj sekcioj.

Iom pli ol 100 membroj kaj nemembroj de SAT partoprenis ĝian 86-an
Kongreson en Madrido, kiu okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de
aŭgusto sub la devizo "Esperanto : taŭga ilo por sociaj luktantoj". La
organizantoj estis plejmulte anoj de SATeH (SAT en Hispanio, memstara,
sed kun SAT ligita asocio, kiu agadas tiulande).

La politika radikaleco de SAT estis pli perceptebla dum ĉi tiu kongreso
ol pli frue – la Internacio, kantita de grupo inkluzivanta anojn de la
koruso Interkant’ komence kaj fine de la kongreso, tion emblemas.
Spureblas en SAT ankaŭ kreskanta kolektiva optimismo – post malfacilaj
jaroj, en kiuj SAT staris antaŭ financa klifo. Ankaŭ la politika
spektrolarĝo etendiĝas per la pliaktiviĝo de la Ekologia Frakcio kaj la
Vegetara Sekcio – kiuj kunvenis ĉi-kongrese apud aliaj SAT-frakcioj, la
sennaciista, komunista kaj liberecana, kaj ankaŭ la Poresperanta Fako,
sekcio, kiu okupiĝas pri la informado direktata al la ekstera publiko
pri Esperanto kaj SAT.

Ĉi-foje oni disponis aparte taŭgan kongresejon, komfortan studentan
domon en la universitata kvartalo, kie oni kune loĝis, manĝis kaj
disponis taŭge ekipitajn salonojn, en malfacilega momento trovitan post
la subita malebliĝo uzi la antaŭe planitan. Apartan laŭdon ricevis de
multaj kongresanoj la organizantoj, kiuj faciligis kontaktojn kun
simildirekte agantaj lokaj neesperantistoj, dum ili prizorgis akuratan
disvolviĝon de la kongreso, kies programeroj pli abundis ol en kelkaj
pasintaj jaroj. Mankis kvin komoranoj kaj du malianoj, al kiuj la
hispana ambasado resp. la franca konsulejo rifuzis vizojn.

En 2011 la sarajeva kongreso proponis krei artan fakon en SAT, kaj kvankam la formaligo de tio daŭre restas plenumenda tasko, viglas artaj agadoj kaj kadre de SAT kaj ekster ĝia kadro de SAT-anoj en kuneco kun aliaj - kiel la menciita Interkant’, gvidata de Franjo Leveque. La kultura flanko de ĉi tiu kongreso estis
eksterkutima : unu vesperon aperis mallonge la indignula koruso
Solfónica, kies scenejo estas plej ofte la stratoj kaj placoj, kie la
sistemkontesta publiko protestas kontraŭ la nuna ŝtata politiko de fiska
rigoro. Ankaŭ Jomo dancigis la kongresanojn dum tuta vespero. Jomo
estas la artista nomo de Jean-Marc Leclercq, multlingva kantisto el
Toulouse (Francio) kaj unu el la plej konataj Esperanto-kantistoj. La
vespera spektaklo "Vivu la teatro !" surprizis ĉiujn per la komedia kaj
deklama talento de surprize granda nombro de kongresanoj. En alia tago
Miguel Fernández abunde kaj verve deklamis el sia nova libro Poezio :
armilo ŝargita per futuro
, kolekto de socie engaĝita, revolucia poezio
eldonita de SATeH (SAT en Hispanio).

Salutis la kongreson homoj kaj grupoj, kun kiuj SAT-anoj havas rilaton :
interalie la poeto kaj aktivulo en la Unuiĝinta Maldekstro (Izquierda
Unida) Luis Garcia Montero, la disktrikta federacio de Bais Llobrega de
CGT, la Komisiono pri internacia solidareco de la Industriaj Laboristoj
de la Mondo (IWW), la Laborista Kunordigantaro (COS) kaj Alan Woods de
la Internacia Marksisma Tendenco (IMT) kaj Eduardo Larrouy (Grupo
Esperantista de Bilbao). Kontaktiĝo kun hispaniaj politikaj aktivuloj,
grava en la nun streĉa socia-politika situacio en Hispanio, okazis en
aranĝoj kiel podia diskuto ("Esperanto ekster Esperantujo – Simpatio al
Esperanto ĉe alternativaj komunikiloj") inter hispaniaj aktivuloj de la
gazetoj Tierra y Libertad, Germinal, CNT, Estudios kaj de la
traduk-reto Tlaxcala (http://www.tlaxcala-int.org/). Dum unu ekskurso
granda grupo de kongresanoj vizitis la anarki-sindikatistan sindikaton
CNT. Du membroj de tiu senhierarkia, senfunkciula sindikato, Irene,
Sekretariino pri Gazetaro kaj Komunikado de la Loka Federacio, kaj
Alfredo, de la Sindikato de Instruado de la LF, klarigis ĝian
funkcimanieron. En alia tago Tonyo del Barrio prelegis hispanlingve por
eksteraj vizitantoj pri Esperanto kaj SAT.

Plago de la esperantista komunumo estas vizaj barieroj, kiel kiel la
ĉi-foje spertitaj, kiuj malfaciligas aŭ malebligas al homoj el granda
parto de la mondo veturi al la plejparte eŭropaj landoj, kie la
esperantista vivo koncentriĝas. SAT interesiĝas pri la pli larĝa
kunteksto, landlimaj barieroj kaj migrado ĝenerale. Unu vesperon
projekciiĝis la filmo Mondcivitanoj en ĉeesto de la reĝisorino Natalia
Román kaj aktivulo de movado kontraŭ polica ĉikanado de senlegitimilaj
enmigrintoj. La filmo montras kaj per prezento de diversaj vidpunktoj
reflektas la situacion de enmigrintoj en Hispanio. En ĝi Pedro Sanz,
aktivulo de SATeH, prezentas la sennaciismon al la hispanlingva publiko.
Preskaŭ fine de la kongreso venis informo, ke en Moskvo okazas
amasarestoj de eksterlandanoj. Ambaŭ aferoj rezultigis du alineojn en la
kongresa Deklaracio, kiuj "gratulas la agantojn kontraŭ policaj ĉikanoj
direktataj al senlegitimilaj enmigrintoj kaj alvokas la EU-ŝtatojn, kiuj
membras en la Frontex-sistemo, ĉesigi la ĉikanojn" kaj "energie
kondamnas la en Moskvo kaj aliloke okazantajn amasarestojn de
enmigrintoj kaj postulas ilian ĉesigon
".

En pliaj punktoj la Deklaracio tuŝas ekologion, la hispanan 15M-movadon,
la notindan fakton, ke nuntempe oni emas "en liberecanaj kaj aliaj
maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per
situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la
lingvo en plurlingvaj retejoj". Menciinda, ĉar temas pri reviviĝo de
malnova tradicio de la anarkiista-liberecanamedio. La kontraŭhierarkia,
antaŭfigurapolitika fono de Esperanto ricevas rekonon en tiu medio eĉ ĉe
multaj, kiuj mem ne lernas ĝin. Ekzemplas la ne de esperantistoj
organizita, sed esperantlingve nomita Anarkiisma Somera Tendaro aŭ la
retejo www.anarkismo.net.

La laborkunsidoj devis dediĉi multe da tempo al du zorgodonaj malsufiĉoj
en la aktuala SAT-agado. Unue, la ne plu laŭorda eldonritmo de
Sennaciulo (la principe dumonata organo de SAT) evidentigas, ke necesas
fortikigi la redaktan skipon kaj aktivigi pli da verkemuloj en la
membraro. Dum la kongreso oni faris kelkajn paŝojn tiudirekte – kaj oni
vidos dum la venonta jaro, ĉu ili sufiĉis. Due, oni devis konstati, ke
lamas precipe (sed ne nur) la anglalingva informado pri Esperanto kaj
SAT. Pri nacilingva informado okupiĝas kaj SAT mem kaj la LEA-oj
(memstaraj lingvoregionaj resp. landaj asocioj, kontrakte ligitaj kun
SAT). Malvigliĝis SATEB, la brita LEA. La kongreso rezoluciis, ke la
Plenum-Komitato estigu "la teknikan bazon de retpaĝaro celanta informi
ne-esperantistojn pri SAT, komencante laŭeble per informado en la
angla
". Kvankam la LEA-oj ne estas "filioj" de SAT kaj mem havas la
finan decidrajton, kongresanoj sugestis pristudi la eblon rekonstitui
kelkajn el ili laŭ la lingvoregiona principo. Tio koncernas precipe la
britan SATEB kaj la hispanian SATeH, nun landaj asocioj, sed potenciale
agadpovaj en la tutaj mondregionoj anglalingva kaj hispanlingva. Tio
restas ne ĝisfine eldiskutita.

La kongreso rezoluciis ankaŭ, ke "la PK (Plenum-Komitato) studu kiel
oportune liberigi la datumojn de PIV, kiam la kondiĉoj permesos
". Kio
estas PIV ? Temas pri la Plena Ilustrita Vortaro (= nacilingva traduko),
la plej ampleksa Esperantlingva difinvortaro, eldonaĵo de SAT. Nuntempe
la vortaro ne estas disponebla kiel tutaĵo elektronike, kvankam
registritaj uzantoj ĉe http://vortaro.net/ povas aliri la enskribojn po
unuopaj notvortoj.

La agado de Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) povas pli
kontentigi. Aperis finfine, kvankam kun ĝena malfruo, la longe atendita
filmo Esperanto de Dominique Gautier, kiun SAT-EFK financis.
Kongresanoj spektis ĝin apreze kaj ekplanis ĝian disvastigon. Montrinda
estas nova bildrakontaro de Serĝo Sir’ : BoRoKo – Bildaj Resumoj de
Klasikaĵoj
, volumo de bildstrie rerakontitaj klasikaj verkoj. Ambaŭ
vendiĝis en la libroservo kune kun pluraj aliaj novaj eldonaĵoj de SAT-EFK.

Nekutime valoraj estis la ekskursoj dum tri postkongresaj tagoj. La
lunda ekskurso, "Vojaĝo al la Mezepoko" gvidita de vera fakulo, Félix
Rodrigo Mora, kondukis al ĉirkaŭmadridaj lokoj ekster la ordinara
turista itinero. Partoprenis ankaŭ kelkaj neesperantistaj simpatiantoj.
Oni ekkonis lokojn ligitajn al la tiel nomata consejo abierto
(malferma konsilio) kaj la forua leĝaro, la komunuma reĝimo, la
interhelpaj sistemoj, la popola romanika arto, pli ĝenerale pri la fluso
kaj malfluso de tolerado en la mezepoko, la tiama religieco, la
klasbatalo esprimiĝanta en la kontestado inter la konsilioj kaj la
reĝeco. De Felix Rodrigo Mora venis ankaŭ eseo pri "Novaj sociaj
movadoj : evoluo kaj perspektivo – Serĉe de vojo al la Integra
Revolucio", legebla en la retejo de SATeH.

Vegetaranoj kaj veganoj faris sin pli rimarkeblaj ĉi-jare – kaj ilia
agadmotivo atingis la Gvidrezolucion (oni "ĝojas, ke ĉi-jare ĉiu
kongresano povis manĝi laŭ propra dieto, kaj bonvenigas la pretecon de
la Vegetara Sekcio helpi organizantojn de ontaj Kongresoj pri planado de
ekvilibraj manĝoj
"). La aktiviĝo de la Vegetara Sekcio vidiĝis en la
frakcia kunveno, kiu diskutis interalie la neceson de baza deklaro, kiu
klarigas kial vegetarismo legitime radikas en progresemaj, maldekstraj
medioj. SAT ĉi-rilate fluas kun la tajdo, t.e. partoprenas socian
evoluon multlande observatan.

En aliaj rilatoj SAT – oni esperas – antaŭiras la ceteran socion : per
sia penado maksimume praktiki la rektan demokration, kio konkretiĝis
dumkongrese en kvin malfermaj tutmatenaj laborkunsidoj, kie traktiĝas
ĉiuj aferoj de la Asocio, kaj per sia kontraŭhierarkiemo, kiu inklinigas
lasi spacon por novuloj en dumkongresaj funkcioj. Ankaŭ, kaj ne laste,
per sia nediskriminacia lingva elekto. Interne de SAT uziĝas nur
Esperanto. Kiel ajn etskale, SAT hodiaŭ, kiel ĉe ĝia fondiĝo, klopodas
"kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la
universala socio
".

Notoj por tradukontoj :

Kelkaj terminoj prezentas defiojn al tradukantoj en la diversajn
naciajn lingvojn. Jen rimarkigoj pri kelkaj tiaj.


SAT-frakcioj : La termino "frakcio" (faction, Fraktion k.s.) kutime
uziĝas por nomi grupon, kiu interkontestadas kun aliaj tiaj grupoj ene
de organizaĵo. Rilate la frakciojn de SAT tio estus miskompreno. En
germanaj tekstoj ni foje tradukis per Plattform, t.e. "platformo". Tio
aŭ io simila eble taŭgas ankaŭ por aliaj lingvoj.

fiska rigoro : Temas pri tio, kion oni nomas en multaj lingvoj
"aŭstereco" (austerity k.s.).

podia diskuto : diskuto inter aferkompetentaj personoj okazigata antaŭ
spektantaro

senlegitimilaj enmigrintoj : nomataj diverslingve "nedokumentitaj
enmigrintoj", "kontraŭleĝigitaj enmigrintoj", "senpaperuloj"

sennaciismo : tradukata plej ofte per anationalism, anationalisme k.s.

liberecana : Ekvivalento de libertär , libertaire k.s. en diversaj
lingvoj. Sed libertarian en la angla ne bone funkcias pro la alia
politika signifo de tiu termino. Povas esti simila problemo en aliaj
lingvoj.

antaŭfigura : Ne al ĉiu konata politika nocio, sed aktuale ofta
diskutobjekto en iuj medioj. En multaj naciaj lingvoj prefigurative,
prefigurativaaŭ simile. Vidu la artikolon ĉe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antaŭfigura_politiko.

forua : lokaj leĝoj, nomataj hispane fueros. Oni nomas ilin per tiu
hispana nomo en multaj aliaj lingvoj. La artikolo ĉe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Foruo havas alsendojn al artikoloj en aliaj
lingvoj, kiuj povas esti helpaj al la tradukanto.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio