Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La estonteco de Sankta-Imjero kaj la esperantlingvanoj

La estonteco de Sankta-Imjero kaj la esperantlingvanoj

Ĝemil Kessous (Sennaciulo 2012 05/06, n-ro 1283-1284)

Apenaŭ sep jarojn post la fondiĝo de la Unua Internacio, en Majo 1871, ekokazis historia malvenko de la laboristaro, tiu de la pariza Komunumo. Dudek miloj da personoj estis mortpafitaj dum la Sangabunda Semajno. Tiam, la subpremado nur ekis. En 1872, pli ol unu jaron poste, daŭris la deportado de miloj da kondamnitaj komunumanoj al malproksima insulo de Nov-Kaledonio. En tiuj obskuraj cirkonstancoj, en aŭgusto de tiu ĉi jaro, en valo de la svisa Ĵuraso, kiu prezentas lulilon por la liberecana movado (ankaŭ por la horloĝa industrio), okazis la origina kongreso de Sankta-Imjero (Saint-Imier). Ĝi stampis la grupiĝon de la anarĥiistoj je la plej larĝa internacia nivelo. Poste, en la sama spirito, diversaj asocioj kaj federacioj estis kreitaj ie tie. Sed Sankta-Imjero ankaŭ sankciis la disiĝon de la Unua Internacio antaŭe fondinta en 1864. Malantaŭ tiu trista historio, bone konita, jam videblis la diseriĝo de la tutmonda socialisma movado.

Anglaj kaj francaj sindikatistoj, diverstendencaj, estis la iniciatintoj de la asocio de 1864. Ja pli ol laborisma tamen, tiu ĉi sin celis plurisma kaj universalisma. Certe, ĝia statuto proklamis, ke "la emancipo de la laborista klaso estu la tasko de la laboristoj mem"… Sed preter la nuraj laboristoj estis koncernita la tuto de tiu homaro – ekspluatita, bestigita, proletarigita far la superreganta sistemo kaj ties jam senkatenigita kreskado. La Asocio ambiciis la abolon de ĉia formo de prostituado de iuj homoj al aliaj, komence de ĝia nuntempa plej disvastigita formo de la salajrata servuto. Ĝi pli ĝenerale celis finfini tiun formarĝenigon, kiu atingas hodiaŭ sian plej larĝan planedan skalon.

En Aŭgusto 2012, memore al la fama kongreso tie okazinta 140 jarojn antaŭe, liberecana internacia renkontiĝo estas denove planita en Sankta-Imjero. Multaj inter la alternativuloj konsideras fundamenta tiun venontan eventon. La nova ariĝo jam sin enskribas en la prestiĝa tradicio de 1864. Ĝi intencas esti malfermata al la diferencaj tendencoj, kiuj konstistigas la liberecan socialismon. Ĝi plie celas esti alirebla, sendiskriminacie, por la tuta popolo kun tiu notinda kaj necesa restrikto, ke ne estos tolerataj "la esprimo kaj la montro de la rasismo, de la seksismo, de la ksenofobio, de la gejofobio kaj de ĉia formo de perforto kaj de diskriminacio".

Estas do pli ĝenerale koncernataj de tiu renkontiĝo la grandega plimulto da esperantlingvanoj, inter ili niaj kamaradoj de SAT kaj de ties fratecaj asocioj. Nia ariĝo estis fondita en Prago en 1921 far progresemaj aktivantoj el diversaj originoj. Ili elektis Esperanton kiel laborlingvon. Ekde tiam SAT sin ankris en la logiko de la Unua Internacio kaj pli eksplicite en la kampo de "la Laboristaro tutmonda" (1a artikolo de la statuto). SAT klare precizigis krome, ke ĝi ne povas esti "partipolitika". Tiu specifo, kiu celis kompreneble la politikaĉon, neniel malebligis ĝis nun la aniĝon de diversaj aktivantoj el variaj originoj : ĉu politikaj, sindikataj aŭ asociaj – ilian ariĝon laŭ frakcioj kaj ilian daŭreblan kunekziston (kiu cetere neniel ekskluzivas la debaton).

Ni finfine memoru, ke en tiu 1a artikolo mem de la statuto, SAT vigle sin distingis de la liberala obskurantismo, klare ambiciante por la tuta homaro ties aliron "al la kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo". Tiel, ekde ĝia naskiĝo, SAT enskribiĝis en la idaro plurisma kaj libereca de 1864. Sed ĝi neniam diseriĝis pro malkonsentoj ajnaj. Ĝi poste ŝuldis sian postvivon al la genio de unu el siaj ĉefaj fondintoj, Eugène Lanti (1879-1947), kies granda toleremo kaj senpartieco egalis nur lian doktrinan rigoron. Hodiaŭ, spite al iu notinda senfortiĝo, SAT daŭre montriĝas kiel ia Unua Internacio, kiu sukcesus postvivi.

Fakte, la internaciismo jam spertis kelkajn fiaskojn, notindajn, kiam SAT kreiĝis. Ni jam scias, ke la Unua Internacio de 1864, plurtendenca, forpasis de kelkaj jardekoj pro politikaj kaj strategiaj malkonsentoj. Poste ekokazis siavice la disfalo de la Dua, social-demokrata, kiu eksplodis komence de la Unua Mondmilito rekte pro la furioziĝo de la eŭropaj naciismoj.

Tiam, en 1919 fondiĝis la Tria, komunisma (Komintern), kiu per la mastrovortoj "disciplino", "kontraŭreformisma" aŭ "kontraŭ-maldekstrisma lukto", ne ĉesis deflankiĝi direkte al la aŭtoritatismo. Somere de 1921, dum esperantlingvaj aktivantoj konstruis la bazon de SAT en Prago, la Kominterno sankciis sian aŭtoritatisman renverson per la eksigo de la konsilantaristoj Gorter kaj Pannekoek. Submetita al Moskvo, ĝi jam perdis ĉian sendependecon. Jam la subpremo de unu nova Komunumo, tiu de Kronstadt, estis okazinta, kun nova procesio da mortintoj kaj deportitoj. Laŭvice de la fiaskoj de tiu internaciismo, endus ankaŭ mencii la Internaciojn laŭ numero "dua kaj duono", "kvar"… finfine iu "kvina", kies naskiĝon certaj aktivantoj ne ĉesas prognozi, kaj kiu povas nur lasi ŝvebi ĉe ni iun dubemon…

Dume, la fondiĝo de SAT en 1921 stampis gravan kvalitan ŝanĝon kompare kun la tradicia inter-naciismo ĉar nia asocio prezentas ja pli ol nuran plian Internacion laŭ numero "No". En 1921, SAT ne forĵetis nepre la internaciismon. Sed tiu grupiĝo tutmonda, sennacieca, laŭ ĝia titolo mem, jam donis al si strukturojn, kiuj celas transpasi tiun nacian fakton. Ja tiu ĉi konsistigas elstaran fenomenon hodiaŭ, kiam la identecaj enfermiĝoj multobliĝas. Kiam ĝi fondiĝis do, SAT inaŭguris la novan tradicion de la alimondismo (ekde 1948, ĝin sekvis samvoje la movado de mondcivitanoj, kies esenco estas tamen senteble malpli proleta).

Hodiaŭ, multaj el ni agnoskas la gravecon de la estonta kongreso de Sankta-Imjero. Tiu ĉi plene enskribiĝas en la prestiĝa tradicio inaŭgurita en 1864. Kelkaj eĉ elvokas tiuteme la renaskiĝon de la Unua Internacio, tiu Fenikso, kiu ĉerpas sian forton en la movado socialisma libereca. Sed tiu ĉi esprimo ja estas pleonasmo, "ververeco", tial ke socialismo, kiu volas esti fidela al siaj originaj principoj, socialismo logika kun si mem, povas esti nur libereca, anti-aŭtoritatema, celante tiun socion organizitan desube-supren, al kiu aspiris ĝiaj fondintaj prapatroj. Nur la malnovega libereca skolo, riĉigita per siaj sennombraj tendencoj, kapablas donaci al la alimondismo la filozofian esencon, kiun ĝi bezonas. Al niaj kamaradoj de la libereca frakcio de SAT, kiuj iros al Sankta-Imjero, tie tutcerte rekuniĝos multaliaj esperantlingvanaj amikoj … Ĝis baldaŭ do !

Noto : Tiu teksto jam aperis en la franca ĉe la ĵurnalo Le Monde libertaire (n° 1677, 14a de Junio 2012). Ĝi tamen ne povas esti konsiderata striktasence kiel tradukaĵo tial ke ambaŭ versiojn mi redaktis samtempe. Nur la franca estis publikigita antaŭ la esperanta.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio