Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de julio 2013
puce La 09an de julio 2013
puce La 10an de julio 2013

La 09an de julio 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 09an de julio 2013

Postmorgaŭ mi ekiros al Gernamio por la ILEI-konferenco kaj poste iros al Islando por partopreni en la 98a UK. Por la venontaj pli ol 20 tagoj mi ne povos sendi raportojn el Japanio, do hodiaŭ mi skribos pri diversaj aferoj, kiuj okazis en la pasintaj tagoj.

Mia opinio aperis en la ĵurnalo Asahi

La ĵurnalo Asahi estas la plej prestiĝa ĵurnalo en Japanio. En ĝi mia opinio aperis la 6an de julio. Tamen la aperinta teksto estis mallongigita, do mi sube prezentos la originalan tekston.

Eraraj estas la premisoj de "sekureco" de nukleaj centraloj

"Ĉu Japanio ne havas eblon malaperi ?"
Mi raportadas pri la Japana Katastrofo al la mondo per Esperanto, kaj dank’ al tio mi estis invitita en Francion en junio kaj prelegis en 10 urboj. Kiam mi prelegis pri la akcidento en Fukuŝima en iu mezlernejo, iu lernanto levis tiun demandon. Kiel vi respondos al tiu lernanto ?
Mi ĉiam demandas min pri la atomenergia politiko de Japanio, kaj dume mi atingis jenan konkludon : Japanaj nukleaj centraloj premisas, ke la nuna japana stato eterne daŭros. Por teni la centralojn sekuraj, ni bezonas elektron, akvon, stabilan firman grundon, laborforton, monon, pacon ktp. Ĉu Japanio povos posedi tiujn kondiĉojn post 10 jaroj, 30 jaroj, 50 jaroj kaj pli poste ? Se malboniĝos la japana ekonomio, oni ne povos liveri akvon per elektro. Nun la japana loĝantaro ŝrumpas. Ĉu ni povos havi sufiĉe da laboristoj, kiuj volas labori en tiuj danĝeraj lokoj ? Ĉu ne okazos modifoj de terkrusto, en kiuj reaktoroj difektiĝos aŭ sinkos sub la maron ? Se okazos milito, malamikoj facile povos detrui reaktorojn, kiuj ĉiuj situas marborde. Mi tute ne kredas, ke la registaro kaj la elektraj kompanioj insistas pri la sekureco de la centraloj, pripensante tiajn danĝerojn.
Proverbo diras "Mono finiĝas, ĉio finiĝas", kaj jam tiu finiĝo okazas. La Buroo de medio jam klarigis en Fukuŝima : "La registaro ne pagos por la duafoja purigado pri radioaktiveco. Ni disdonos dozmetron al tiuj, kiuj volas ricevi, do mem mezuru kaj gardu vin". TEPCO povos eldiri, ke ĝi ne havas monon, do ne plu zorgas pri forĵetado de la difektitaj reaktoroj. De nun pli kaj pli multaj reaktoroj ĉesos funkcii, sed ĉu vere troviĝos kondiĉoj, sub kiuj ili ĉiuj estos malkonstruitaj kaj senvenenigitaj ? Mi timas, ke baldaŭ ĉie en Japanio troviĝos tomboj de forlasitaj reaktoroj, konservejoj de radioaktivaĵoj kaj poluitaj regionoj.
Alia premiso, kiun la registaro kaj la elektraj kompanioj certe havas, estas, ke la japanoj eterne kredos "la sekurecan miton de la nukleaj centraloj", sed ili estas tro optimismaj.
Al tiu franca knabo mi respondis jese, sed en mia koro mi promesis, ke mi laboru por ke tio ne okazu.

Peto de refunkciigo de 10 reaktoroj

La 8an de julio la Nova normo pri nukleaj centraloj estis publikigita de la Nuklea Reguligada Aŭtoritato. Ĝi estas la ŝtata normo, do se la reaktoroj ne plenumas la normon, oni ne povas funkciigi ilin. S-ro Tanaka Ŝuniĉi, la estro de la Autoritato, fieras, dirante, ke la normo estas plej severa en la mondo”, sed ni povas facile vidi, ke la normo estas farita laŭ la postuloj de la registaro kaj la elektraj kompanioj, kiuj volas refunkciigi plej multajn reaktorojn.
La 8an, 4 elektraj kompanioj (Hokajda, Kansaja, Ŝikoku-a kaj Kjuuŝuu-a) petis refunkciigon de 10 reaktoroj el 5 nukleaj centraroj. TEPCO intencis peti pri 2 en la nuklea centralo Kaŝiŭazaki/Kariŭa en la gubernio Niigata, sed pro la forta protesto de la guberniestro de Niigata, nuntempe ĝi ŝajne rezignas.
Antaŭ la akcidento Japanio havis 54 reaktorojn, sed poste tiuj damaĝitaj 4 reaktoroj en Fukuŝima estas forĵetitaj, kaj restas 50, el kiuj la registaro refunkciigis du kontraŭ la volo de la plej multaj japanoj. Nun estas varmege en Japanio, sed ne aŭdiĝas vortoj, kiuj postulas ŝparadon de elektro. En Tokio kaj la ĉirkaŭaj gubernioj, la teritorio de TEPCO, sufiĉas elektro sen atomenergio. Kial la registaro volas refunkciigi tiujn danĝerajn instalaĵojn ? Mi tute ne komprenas.

Multaj kontraŭas la politikon de la reganta partio

Jen opinioj aperintaj en ĵurnaloj.

Eksporto de reaktoroj estas mokado al fukuŝima-anoj
S-ro Takeuĉi Kookiĉi, 74-jara, loĝanto de Sukagaŭa en Fukuŝima (la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo la 25an de junio 2013)
La ĉefministro Abe, intencante eksporton de japanaj reaktoroj al eksterlando, eldiris jene en la parlamento : “Ni provizos al la mondo la plej altnivelan sekurecon, surbaze de la akcidento en Fukuŝima”. Profitante la akcidenton, li intencas eksporti japanajn reaktorojn ! Ne kredebla mokado al la fukuŝima-anoj !
Doloroj kaj maltrankvilo de la suferantoj, neklara influo de radioaktiveco, radioaktivaj rubaĵoj, purigado de la ĉirkaŭaĵoj, multiĝanta poluita akvo, malfamo al la produktaĵoj de Fukuŝima. Troviĝas multegaj problemoj, sed nenio estas solvita.
Sub tiuj kondiĉoj, ĉu la popolanoj aprobas la intencon de la ĉefministro ? Atomenergio ne estas traktebla de homoj, des pli danĝera en la vulkana insularo Japanio.

Ĉu ne mortas homoj pro la nuklea akcidento ?
S-ino Arakaŭa Joŝie, 72-jara, loĝanto de Iŭaki en Fukuŝima (la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo la 22an de junio 2013)
S-ino Takaiĉi Sanae, la komitatestrino pri leĝplanado de la reganta Liberara Demokratia Partio, montris sian intencon pri refunkciigo, dirante : “En la nuklea akcidento neniu mortis”. Multaj fukiŝima-anoj, ŝajne, korpe fartas bone, sed kore jam mortis. Krome multaj mortis pro rifuĝado en severaj kondiĉoj kaj senespero. Ĉu ŝi diras, ke tiuj mortoj ne estas gravaj, ĉar ili ne estas rektaj pro la akcidento ? Ŝi pli alte taksas ekonomion, ol vivon.

Refunkciigo kaj eksporto de reaktoroj kolerigas nin
S-ro Hattori Toku, 63-jara, loĝanto de Nihon-macu en Fukuŝima (la ĵurnalo Fukuŝima-Minpoo la 3an de julio 2013)

Ŝajnas al mi, ke oni tre rapide forgesas la nuklean akcidenton. Malrapida estas esplorado de la kaŭzoj de la akcidento kaj ne finiĝis la akcidento mem, kaj la fukuŝima-anoj suferadas, sed la politika mondo provas intence forgesi kaj forgesigi la akcidenton.
Mi koleregas pro la novaĵoj de aĉaj diroj de la politikistoj kaj de eksporto de reaktoroj. La politiko tute ne lernas de la akcidento, ignorante la suferadon de la loĝantoj. La nova normo pri reaktoroj estis publikigita, sed mi povas diri 100-procente certe, ke nenie troviĝas perfekte sekuraj reaktoroj. Se la ĉefministro vidus la realon de la nuklea centralo de Fukuŝima kaj la staton de la loĝantoj, li ne povus intenci refunkciigon de reaktoroj. Li pensu pri la sekvantaj generacioj, ne pri ekonomio miope.

Savu la suferantojn de la akcidento
S-ino Ŭatanabe Tomoko, 75-jara, loĝanto de la urbo Fukuŝima (la ĵurnalo Asahi la 5an de julio 2013)
Jam pasis 2 jaroj kaj 3 monatoj, sed la vundo estas profunda. La najbara parko, antaŭe verda, kovrite per gazono, nun estas nuda, ĉar la surfaca tero estis skrapita por purigado.
Fluas la rivero Abukuma, kaj ni ĝuis la naturon laŭ la rivero, sed la nivelo de radioaktiveco laŭ la riverbordo estas tre alta. Do niaj fenestroj frontantaj al la rivero estas ĉiam fermitaj.
La 29an de junio la ĵurnalo raportis, ke la registaro ne faros la duanfojan purigadon. Ĉu ĝi forĵetos Fukuŝima-on ? Ĝi diras, ke ni mem zorgu pri radioaktiveco. _ Ne kredeble ! Mi rememoras la antaŭan belan naturon ĉi tie kaj larmas. Mi elkore deziras, ke nia sufero neniam ripetiĝu en urboj, kie situas nukleaj reaktoroj.

Ridoj de infanoj revenis

Infanĝardeno de Taira
Oni finis ŝanĝi la teron de la infanĝardeno Taira en la urbo Iŭaki. Pro la nuklea akcidento de Fukuŝima infanoj ne povis ludi en la korto, sed finfine ili povas ludi post tiom da monatoj.
Oni komencis skrapadon de la tero ekde aprilo. En junio oni nove metis 3 tunojn da sablo el la gubernio Mie. La 1an de julio 25 infanoj mem metis la sablon. Ili ĝoje ludis sur la sablo, metante siajn manojn en la sablon kaj kuras sur ĝi.

La elementa lernejo Oguni en la urbo Date

Unuan fojon ekde la nuklea akcidento la naĝejo estis malferma al la lernantoj. Post la akcidento la nivelo de radioaktiveco estis tiel alta, ke la naĝejo estis fermita. Tiun ĉi jaron gepatroj kaj instruistoj purigis la naĝejon kaj la ĉirkaŭaĵon. Dualernojarulino Kanno-Miŭa diris : “Mi praktikos multe por ke mi povu naĝi 10 metrojn”.

Infanoj ĉiam kuras, kaj tiamaniere iliaj korpoj fortiĝas. Oni diras, ke la sporta nivelo de infanoj en Fukuŝima malboniĝis. Sen sportejo kaj sen naĝejo ili ne povas kuri kaj naĝi libere. Kian influon tiu junaga manko de ludo donos al tiuj infanoj ?

Morto de s-ro Jamaguĉi Senĵi

La 6an de julio mortis s-ro Jamaguĉi Senĵi en la aĝo de 82-jaroj. Kiam li estis 14-jara en 1945, li estis severe vundita de la atombombo en Nagasaki. En 1953 li komencis movadi kontraŭ atombomboj, kaj ekde 1981 ĝis 2010 li estis unu el la estraranoj de Japana Konfederacio de Organizacioj de Atom- kaj Hidrogen-bombaj Suferantoj.
En 1982 li parolis en la Unuiĝintaj Nacioj, montrante sian foton kun keloidoj : “Rigardu miajn vizaĝon kaj manojn. Ĝis mia morto, mi laboros por aboli nukleajn armilojn. Ne plu Hiroŝima, ne plu Nagasaki !”

En la ĵurnaloj oni ne menciis lian sintenon pri la nuklea akcidento, sed certe li forte kontraŭis la atoenergipolitikon. Pacon al li !

Eksa centralestro Joŝida mortis

Mi ĵus vidis novaĵon pri la morto de eksa centralestro de Fukuŝima s-ro Joŝida Masao 58-jara en televido. Kiam okazis la akcidento, li estis la estro kaj laboregis por kvietigi la reaktorojn. Multaj homoj laŭdas lin pro lia sindonema laboro. Kaŭzo de lia morto estas kancero en ezofago. Li mortis antaŭtagmeze de la 9a de julio.
TEPCO publikigis, ke la ezofagkancero estas mortiga post 5 jaroj, do lia morto ne estas kaŭzita de radioaktiveco de la akcidento. Ne kredebla diraĉo ! TEPCO estas tia kruela kompanio !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio