Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj

Gravaj prikongresaj novaĵoj

Informas OKK per jena retmesaĝo de Pedro Sanz (je la unua de junio) :

Per ĉi mesaĝo mi celas diskonigi lastajn novaĵojn rilatajn al la venonta kongreso en Madrido.

Unue mi devas atentigi pri la apero de gravaj ŝanĝoj, kiuj devigas al ni nuligi grandan parton el la ĝis nun senditaj informoj, kiuj devos esti anstataŭitaj per aliaj. Sekve, la informoj, kiuj ankoraŭ aperas en la retpaĝoj, pri la kongresejo, kaj la aliĝiloj, estos modifataj. Ni tion faros kiel eble plej rapide. Dume la informoj, kiuj ekde nun havas validecon, estas tiuj, kiujn mi prezentas al vi ĉi sube.

Sed antaŭ ol tion fari, por klarigi la okazigon de ĉi nedezirataj lastmomentaj ŝanĝoj, mi aldonas jenan etan kronikon : la 9an de majo, apenaŭ 2 horojn post renkontiĝi kun administranto de la kongresejo por transdoni al li iom da mono kaj ricevi dokumenton bezonatan de kongresonto por peti vizon, mi ricevis telefonvokon de tiu sama administranto, kiu, per tremanta voĉo, informis ke la kongreso ne povos realiĝi en tiu kongresejo ; ĉar mi ne povis kredi kion mi aŭdis, mi devigis lin ripeti siajn vortojn, kaj li plu informis ke temas pri politika decido de plej altaj instancoj, decido jam firme prenita, kaj ke eblas fari nenion.

Mi ne detaligos nun la rapidajn manovrojn, kiujn ni estis devigataj tuj realigi, ĉar plej grave estas ke vi ricevos la novajn informojn kiel eble plej baldaŭ, sed endas klarigi ke ni unue pridiskutis kion fari, kaj ni taksis plej konvene prokrastigi la diskonigon de ĉi informoj ĝis ni disponos alternativon. Ni, iom mirakle, havas jam alternativon, kies trajtoj estas plej proksimaj al tiuj de la antaŭa kongresejo. Sed, eĉ se tiel, estas notindaj ŝanĝoj. Jen do, la novaĵoj :
 la nova kongresejo estas alia studenta restadejo nomata "Colegio Mayor Universitario Chaminade" ;
 ĝi situas tre proksime al la antaŭa restadejo do, la indikoj por alveni apenaŭ estos modifataj ;
 plej notinda ŝanĝo estas ke ne eblas disdividi loĝadon disde manĝado : la pagoj realiĝas por tagoj (43 € tage), kaj estas inkluzivataj la manĝoservoj ;
 la manĝoservo estas propra kaj bonkvalita, kun unua kaj dua pladoj plus deserto ; ne eblas elekti, sed ĉiuj dietaj bezonoj/preferoj estos atentataj kaj ĉiam abunde disponeblos libere preneblaj salatoj ;
 por la tuttagaj ekskursoj estos provizataj porteblaj manĝajoj ;
 ĉiuj kromaj servoj de la restadejo estos libere utiligeblaj : naĝejo, sportejoj (interna kaj subĉiela), komputilĉambro, legoĉambro, ...
 ĉiuj ĉambroj estas individuaj kun propra banĉambro, krom kelkaj paroj da ĉambroj kundividantaj komunan banĉambron (du sendependaj ĉambroj kundividantaj banĉambron meze) ; ĉiuj ĉambroj disponas senpagan interret-konekton ;
 la amplekso kaj kvalito de la ĉambroj estas notinde pli altaj ol tiuj de la antaŭa restadejo, kaj enhavas proprajn banĉambrojn ;
 ĉiuj salonoj, kiujn ni uzos por la diversaj programeroj, estas klimatizitaj.

Mi insistas ke ne temas pri kapricaj niaflankaj ŝanĝoj, sed pri novaj kondiĉoj, kiujn ni devige devis akcepti, kaj ke temas pri la kondiĉoj plej similaj al tiuj, kiujn ni ĝis nun havis. Ĉiaokaze ni komprenas ke, ĉar aperas niaflankaj modifoj (eĉ se de ni ne dezirataj), ni sentas moralan devon redoni la tutan senditan monon, eĉ la kotizon, al tiuj, kiuj, eventuale, ne akceptos la novajn kondiĉojn. La OKK ne volas forpeli aliĝintojn, kiuj vere ne povas pagi la aldonan koston, kaj serioze konsideros ĉiujn petojn por subvencioj tiurilataj. Ni petas al tiuj, kiuj havas problemojn pro la novaj kondiĉoj, bonvolu turni sin al la OKK :

 Poŝte :
Asociación “Izquierda y Esperanto - SATeH”
Apartado de correos 8537
ES – 28080 – Madrid (Hispanio)

 Rete :
esperanto(ĉe)nodo50.org

Mi sendas kopion de ĉi mesaĝo al ĉiuj, kiuj jam aliĝis aŭ montris deziron aliĝi al la kongreso. Mi ankaŭ petas senkulpigon al ĉiuj, kaj aparte al tiuj, kiuj ne ricevis akuratan respondon al siaj demandoj. Mi esperas vidi vin en Madrido.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio