sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 31an de decembro 2020 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Lanti : Pri "Frontunueco" (artikolo)



[...]

La organoj de SAT

Tiu demando indus ampleksan pritraktadon. Sed necesas ne tro rabi spacon en la gazeto ; tial mi provu diri mian opinion kiel eble plej koncize.

Unue mi deklaras, ke la plano de K-do Zilberfarb ŝajnas preskaŭ tute aprobinda. Bedaŭrinde ne sufiĉas desegni belan planon por ke efektiviĝu la planotaĵo. Necesas plie taŭga materialo : la redaktoroj de niaj gazetoj povas ja elekti nur el ricevitaj artikoloj.

Raporti objektive kaj interese ne estas tiel facile kiel kelkiuj supozas. Ofte mankas ĉe korespondantoj ne nur sufiĉa klereco, sed eĉ elektokapableco pri la temoj pritraktindaj. Tro da K-doj forgesas, ke ili verkas por tutmonda legantaro ; ili kelkfoje raportas pri faktoj, havantaj ĉefe nacian, eĉ lokan intereson. Ankaŭ tro da raportantoj ne atentas, ke "S-ulo" ne estas ĉiutaga ĵurnalo ; ili sendas informojn, kies sola intereso kuŝas en la aktualeco - aktualeco jam forpasinta, kiam aperas la artikoloj.

Jam delonge ni diradas, ke la SAT-anoj devas kutimiĝi al eksternacia sent- kaj pens-kapablo. Sed tia kapablo ne rapide kreskas. Necesas eduki tamen aron da korespondantoj, kapablaj prikonsideri plej simplan fakton en ĝia rilato kun la tutmonda historia proceso. Nur tiele niaj gazetoj akiros apartan karakteron, senteblan originalecon. Ne facila la tasko, kiel montras la sperto. Sed ni devas forte konvinkiĝi, ke nur celante al tiu direkto ni povos, post diversaj provoj, fine atingi la celon.

Pravas certe K-do Zilberfarb, dirante, ke "S-ulo" ne devas enhavi "belvortajn artifikaĵojn de ĵurnalistoj". Estas ja vere, ke simplaj laboristoj kelkfoje malsukcesas en verkado de raportoj ĝuste pro tio, ke ili penas imiti la profesiajn publicistojn. Laboristoj verkus pli leginde, se ili rakontus tute simple pri sia profesio, pri sia propra vivo, ol penante raporti pri politikaj okazintaĵoj. Nedubeble ĉiu laboristo havas en iu angulo de sia cerbo ion sciigindan, iun konigindan observaĵon.

La tasko de Redaktoro estas malkovri ĉe korespondantoj tiujn kaŝitajn trezorojn. Li devas instigi, konsili, kritiki - kaj senkompate fortranĉi la superfluaĵojn el la artikoloj ricevitaj. Treege grava estas la tasko de Redaktoro, se ĝi ne limiĝas je la nura kolektado de artikoloj. Ni ne estu tamen tro postulemaj. Ni konsciu pri la juneco de nia movado, pri ĝia ne nur mona, sed ankaŭ intelekta malriĉeco. Vidi la mankojn estas la unua kondiĉo por ke iom post iom ni povu ilin forigi.

Mi konsentas, ke "S-ulo" devas esti ĉefe informa, sed ne en la senco de l’ ĉiutagaj ĵurnaloj. Ĝi ne estu tute plenigata de informoj. Necesas varieco. Ne ĉiuj legantoj interesiĝas pri la sama temo. Mi opinias, ke ne estus domaĝe, se aperus diskutoj (ne disputoj) pri teoriaj demandoj. Necesas nur limigi la amplekson de l’ diskutoj kaj eviti, ke ili aliiĝu en polemikadon.

Ni ne forgesu ankaŭ, ke la plej granda parto el la legantoj propagandas esperanton. Ili do bezonas esti informataj pri la tuta esperanta movado. Tro ofte mankis en "S-ulo" informoj, kiujn la esperanto-agitistoj devis ĉerpi el la neŭtralaj gazetoj. Tia situacio estas likvidenda. La SAT-anoj ne estu devigataj aboni neŭtralan gazeton por esti informataj pri la ĝenerala stato de l’ esperanta movado.

Kompreneble ne povas temi pri publikigado de raportoj en kiuj la nomoj kaj titoloj de ĉiuj eminentuloj estas, sen ia etigo, citataj, kiel okazas en burĝaj gazetoj. Sed estas eble per kvar aŭ kvin linioj informi la legantaron pri gravaj okazintaĵoj. Ekzemple, ĉu ne estas bedaŭrinde, ke l’ inaŭguro de l’ Zamenhofa Monumento en Varsovio ne estis konigata al la SAT-anaro ?...

Sufiĉe larĝa loko estu do rezervata al la laborista esperanta movado, kaj plimallarĝa al la neŭtrala. La redaktora tasko estu difini ĝustan proporcion, konsidere la celon de nia gazeto.

Ĉu paroli pri "La Lernanto" ? Ne utilus. Neniu opinias, ke tiu folieto respondas al la deziroj de lernantoj. Necesas, ke iu K-do, sperta en la instruado de esperanto, prenu sur sin la taskon pri kolektado de taŭga materialo, ĝin prilaboru kaj ankaŭ aldonu la necesajn klarigojn gramatikajn kaj prilingvajn komentojn. Se "La Lernanto" estus plene taŭga, la nacilingvaj organizoj povus aĉeti la necesan kvanton por aldoni al siaj propagandaj organoj kaj tiele forigi el ĉi-lastaj ĉiun esperantan tekston.

Ankaŭ pri "S. R." mi silentu. La respondecaj redaktoroj jam plurfoke faris la necesajn rimarkojn en "Redakcia Angulo". La sperto montris, ke ne sufiĉas fari varmajn alvokojn por ke tuj sin prezentu bonvolaj kaj spertaj kunlaborantoj en ĉiuj kulturcentroj.

La organoj de nia Asocio estos tiaj, kiaj faros ilin la SAT-anoj mem. Nia movado pli bezonas plenumantojn spertajn ol nurajn proponantojn kaj kritikantojn.

[...]


E. Lanti el Sennaciulo, 1926

Sama rubriko :


puce Lanti : Pri "Frontunueco" (artikolo)

puce  Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (citaĵo el antaŭparolo)

puce Lanti : Kiuj estas la saĝaj ?

puce Faksimilo de la skribo de Lanti

puce Lanti : Kio estas burĝo ? (artikolo)




Supren