Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 9an de septembro 2024 . Ĝis nun estas 2952 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Ar ?ivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo 2012
puce La 16an de aprilo 2012

La 01an de aprilo 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli lar ?e informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi mal ?ojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

Mi ne povas ĉesi raporti. Mi komencas sendi raporton kiel en la dua parto a ? en la dua jaro de la raportaro. Hodia ? mi sendos raporton pri la nuna situacio kiel en la komenco.

La 01an de aprilo 2012

Kia esta la nuna stato de Japanio unu jaron poste ?
En Japanio ofte okazas grandaj tertremoj, sed kutime ili atakas nur iun gubernion a ? iun malgrandan regionon, do tiuj tertremoj havas lokajn nomojn, ekzemple, Tertremego de Han ?in/A ?a ?i kaj Tertremo de Niigata-Ĉuuecu, sed ĉi-foja tertremo estas nomata « ? Tertremego de Nordorienta Japanio ? », ĉar ?i atakis la tutan nordorientan parton de Japanio, nome preska ? du-trionojn de la tuta marbordo de la Pacifika Oceano. Krome ?in sekvis la terura nuklea akcidento, do oni ne povas simple resumi a ? raporti la katastrofon, eĉ unu jaron poste. Tial estas tre malfacile raporti, kia estas la nuna stato de la dama ?itaj regionoj kaj entute Japanio. Por ke vi povu bone vidi la situacion, mi citos voĉojn de suferantoj kun iom da klarigoj.

Terkulturado
« ? Äˆu ni ne povos rikolti rizon en tin distrikto Otomo ? ? » demandis sin s-ro Murakami Cutomo 41-jara. En lia distrikto 90% de la 120-hektaraj rizkampoj estas inunditaj de la cunamo. « ? Eble mi devos serĉi alian laboron. ? »
En tri gubernioj I ?ate, Mijagi kaj Fuku ?ima entute 18282 hektaroj da kampoj estis inunditaj. Meznombre 20% jam fari ?is kultureblaj, kaj la registaro celas reordigi ĉiujn kampojn en 3 jaroj.
En Fukuima trovi ?as alia problemo ; malpurgitaj kampoj per cezio. Kampoj estas vastaj, do estas preska ? ne eble perfekte purigi ilin. Ĉu la terkulturistoj povos planti rizplantojn, kaj en a ?tuno povos vendi la rikoltitan rizon ?
Multaj terkulturistoj estas maljunaj kaj ne havas kura ?on denove prunti monon por restarigi sian kamparon. S-ro Suga ?ara Tacuja, kiu produktas florojn, diras : « ? Nemalmultaj maljunaj terkulturistoj ne volas heredigi sian profesion al siaj gefiloj. Mi timas, ke malaperos terkulturistoj post kelkaj jaroj, kiam kampoj fari ?os kultureblaj. ? »
(La ? la ?urnalo Mainiĉi, la 29an de februaro 2012)

Laboristoj, kiuj perdis laboron pro la katastrofo
En la urbo I ?inomaki, Mijagi, venas multaj homoj al Laborpera Oficejo. Tiu urbo, la plej granda fi ?kaptista urbo en la dama ?itaj regionoj, suferis pro granda dama ?o kaj la fi ?kapta industrio preska ? mortis.
56-jarulo, kiu laboris kiel ?oforo anta ? la katastrofo, diras : « ? Se mi serĉus laboron en aliaj gubernioj, mi povus trovi ?in, sed mi havas familion ĉi tie kaj ne povas transloki ?i al fora loko. ? »
37-jarulino, kiu laboris en fabriko pri fi ?kaptado, diras : « ? Mi havas du gefilojn, do mi serĉas laboron kun la kondiĉo, ke mi povu ferii sabate kaj dimanĉe, sed ne trovi ?as tia laboro. ? »
En januaro en la tri gubernioj 140000 homoj serĉis laboron. Senlaboruloj rajtas ricevi subvencion de la ?tato dum limigita periodo. La registaro plilongigis la periodon, konsiderinte grava malfacilan situacion de laboristoj, sed fine de tiu aprilo tiu periodo por iu tavolo de homoj fini ?os, kaj naski ?os pli ol 10 mil sensubvenciaj senlaboruloj, kaj en septembro al ĉiuj senlaboruloj tiu periodo fini ?os.

Atomcentrala akcidento de Fuku ?ima
La 26an de marto s-ro Macumoto ?uniĉi, proparolisto de TEPCO, klarigis pri la stato de la reaktoro n-ro 2 : « ? La nivelo de akvo en la reaktoro estas malalta, kompare kun la kvanto de enver ?ita akvo, sed la akva temperaturo estas 48-50 gradoj, do ni supozas, ke la brula ?oj estas malvarmigitaj. ? »
TEPCO esploras la internon de la reaktoroj per fotiloj, sed ankora ? ne estas klara, kia estas la stato ene. En la sama tago TEPCO publikigis, ke akvo enhavanta alte radioaktivajn substancojn, inkluzive de stroncio, eliris en la maron. La kvanto estas 80 litroj kaj ?i enhavas 11,2 miliardojn da bekereloj da radioaktiveco. En decembro la registaro publikigis, ke la reaktoroj nun estas stabilaj, sed ĉio dependas de « ? supozoj ? », ne de faktoj. Por kio la registaro tiel facilanime konstatis la sekurecon ? Respondi estas facile : konstatigi al la popolanoj, ke la akcidento ne estis tiel grava, kaj komenci refunkciadon en aliaj centraloj.
En la centraloj de Fuku ?ima da ?ra kaj kvaza ? sencela laboro en la malpurigita loko lacigas laboristojn. Post la akcidento ili okupi ?is pri la riparado kiel sia misio, sed jam tia entuziasmo malaperis. Ĉu TEPCO povos dungadi 50 mil - 100 mil kapablajn laboristojn dum la venontaj 30-50 jaroj ?is la malkonstruo de tiuj reaktoroj ? Nun la fako pri atomenergio en universitatoj estas la plej malpopulara inter studentoj. Kiuj volos kaj povos okupi ?i pri tiu malespera laboro ?

Refunkciigo de atomreaktoroj
Nun ĉiuj 54 atomreaktoroj krom unu haltas. Pro tio la industria mondo timas, ke elektro mankos en somero, kaj premas la registaron pri la refunkciigo de la reaktoroj. Responde al tiu postulo, la registaro planas refunkciigi la reaktorojn n-roj 3 kaj 4 de Ooi en la gubernio Fukui. Subministerio pri Nuklea kaj Industria Sekureco konstatis, ke tiuj estas tenataj sufiĉe sekuraj, kaj surbaze de tiu konstato, tri ministroj ju ?is, ke la refunkciigo de tiuj du ne havos problemon, kaj komencos persvadi la koncernatajn urbojn.
57% de la urboj kaj vila ?oj situantaj en la radiuso de 30 kilometroj de atomcentralo aprobas refunkciigon, kondiĉe ke la registaro montros la klaran kondiĉaron kaj sekurecon por tio.
Kial ili tiel facilanime povos aprobi la refunkciigon, kiam ankora ? ne fini ?is esploro pri la akcidento en Fuku ?ima ? Krome oni nove trovis fendegojn ĉirka ? la reaktoroj, kiuj povos ka ?zi tertremon kaj detrui tiujn. La 31an de marto Klerulantaro vokita de la registaro publikigis la teruran prognozon pri la eventuala grandega tertremo en la Pacifika Oceano la ? la suda Japanio. La ? tiu prognozo la plej granda cunamo altos 34,4 metrojn. Ĉu la japanaj reaktoroj povos kontra ?stari tiun tertremon kaj la cunamon ? La registaro estas vere kura ?a, riskonte la estontecon de Japanio kaj la vivon de la japanoj.

Suferantoj de la nuklea akcideno
Plejparto de la japanoj volas haltigi ĉiujn atomreaktorojn. S-ro Ozaki Muneharu 75-jara, kiu rifu ?is de la nuklea akcidento en Fuku ?ima, diras : « ? Malfunkciigu ĉiujn reaktorojn. Tiuj tute ne estas sukuraj. TEPCO nenion povas fari por solvi la problemon. Äœi zorgu pri nia vivo, post kiam ni devos lasi la provizoran domon. Se da ?ros tiu situacio, ni estos forgesitaj. Tion mi plej timas. ? »
S-ino Tanaka Åœinobu, kiu rifu ?is de la vila ?o Iitate, Fuku ?ima, diras : « ? La informo pri radioaktiveco en mia vila ?o venis tro malfrue. Ni rifu ?is fine de majo ! La registaro kaj TEPCO senka ?e klarigu ĉion al ni. Mia vivo pli kaj pli malfacilas. En la vila ?o mi povis mem kulturi legomojn, sed ĉi tie mi devas aĉeti ĉion. Mi estas senlabora. Mi ne povas reakiri nian anta ?an vivon per malgranda kompensa mono de la registaro kaj TEPCO. ? »
Multaj lokoj estas kovratitaj de radioaktivaj substancoj. En lernejoj kaj infan ?ardenoj infanoj ne povas ludi ekstere. Oni purigas la teron, ĉefe deskrapinte malpuran surfacon, sed la efiko ne estas tiel granda. La rezulto de modelaj lokoj de purigado publiki ?is la 26an de marto jene :
 Kampo A en la vila ?o Kauamata : 3,0 mikro-sivertoj —> 1,7 mikro-sivertoj
 Kampo B en la urbo Minami Sooma : 1,3 —> 1,1
 Kampo C en la urbo Namie : 10,0 —> 5,7
 Äˆirka ? la urba oficejo de la urbo Tomioka : 11,5 —> 3,8

En la urboj Fuku ?ima kaj Koorijama malproksimaj de la reaktoroj la ciferoj estas respektive 0,274 kaj 0,544 (la 19an de marto). En mia urbo 250 kilometrojn fora de la centralo de Fuku ?ima la cifero estas 0,03, kaj tiu onidire estas normala, do ĉiuj ciferoj en Fuku ?ima estas treege grandaj.
Ne nur Fuku ?ima, sed anka ? Tokio kaj la ĉirka ?aj gubernio suferas pro malpurigita tero kaj ruba ?oj. Kien oni povos for ?eti malpura ?ojn. Neniu solvo en la malgranda Japanio.

Menso-stato de suferantoj
Kumagai Åœota 9-jara kaj Ajane 6-jara, kiuj perdis sian patron 37-jaran en la cunamo en la urbo Oofunato, diris : « ? Paĉjo iris al la ĉielo, sed li ofte aperas kun ridoj en diversaj lokoj, ekzemple inter floroj. ? » « ? Mi vidis paĉon inter la steloj, kiam mi suprenrigardis en vespero. ? » « ? En mia son ?o li ofte aperas. Kiam mi diris al li, ke mi man ?is la tutan man ?a ?on, li gratulis kaj la ?dis min. ? »
(la ?urnalo Mainiĉi, la 22an de marto)

S-ro Kjoono Micuo 72-jara, kiu perdis sian edzinon kaj filinon en la cunamo, “Mi havas peksenton pro tio, ke mi ne povis savi ilin. Dum la jaro mi pardonpetadis de ili, bruligante incenson en la altaro. Kvankam mi prenas medikamenton, mi ne povas dormi bone.
(la ?urnalo Akahata, la 12an de marto)

S-ro Naka ?ita Daiki, budhisma bonzo, kiu agadas por preventi sinmortigojn, diras : “ En la kvartalo de 200 provizoraj domoj, kie lo ?as rifu ?intoj, 3 homoj sin mortigis. Trovi ?as homoj, kiuj diboĉas en alkohola ?o, ĉagreni ?ante pro perdo de siaj familianoj, senlaboro, rifu ?ado, timo al radioaktiveco ktp. Iuj mortas, ne vizitante hospitalon. Tio estas malrapida sinmortigo. ? »
Kompreneble multaj strebas kaj klopodas restari ?i, kaj ne mankas kura ?igaj kaj belaj rakontoj, sed malanta ? la hela flanko trovi ?as profunde en la koro de ĉiuj homoj mal ?ojo, malespero, ĉagreno ktp. nome negativa sento, kaj tiun oni ne povas facile forvi ?i. Unuvorte la situacio de la suferantoj ne multe boni ?is dum la pasinta jaro.

Äœis kiam kolero kaj helpo da ?ros ?
S-ro Ootomo Ku ?a ?i 78-jara, kiu produktas partojn de ma ?inoj, diras : « La alti ?o de la elektra tarifo bankrotigos malgrandajn fabrikojn. Ni estas fieraj pro nia bonega tekniko fari ma ?inaron, sed tiu tradicio perdi ?os. ? »
(la ?urnalo Akahata, la 25an de marto)

La 1an de aprilo TEPCO altigis la elektran tarifon al kompanioj kaj fabrikoj meznombre je 17 procentoj kaj proponas la altigon al ĉiuj familioj je 10 procentoj ekde julio, pretekstante, ke ?i bezonas pli da mono por la produktado de elektro, havante neniun funkciantan nuklean reaktoron. Äœi monopole liveras elektron al la metropolo, do ni ne havas alian elekton krom akcepti la proponon. Äœi senhonte provas postvivi la « ? krizon ? », ?uldiginte sian kulpon al aliaj kompanioj kaj ni, personoj.
Krome nun la registaro planas enkonduki 10-procentan konsumimposton (nun 5%). TEPCO kaj la registaro duope provas sufoki la japanan ekonomion kaj nian vivon.
En tiu situacio intereso pri la dama ?itaj regionoj malkreskas. Unuflanke tio signifas, ke ĉiuj popolanoj krom la suferantoj jam revenis al sia kutima vivo post unu-jara ĉagrenado, sed la suferantoj plej timas, ke ili estos forgesitaj. Ni devas demandadi nin, kiel sincere kaj kiom longe ni povu kunsenti kaj kunlabori kun la suferantoj. Ĉu la popolanoj havados tiun solidaran senton ?

Kion oni plejmalmulte fidas ?
La ? enketo pri « ? Kion vi plejmalmulte fidas ? ? » al 1200 homoj fare de Centro pri sekureco kaj trankvilo, la plej nefidinda organizo estas la registaro, kaj ?ia proporcio multe kreskis :
Mi ne fidas la registaron
 anta ? la katastrofo : 22,7%
 Post la katastrofo : 59,2 %
(la ? la ?urnalo Mainiĉi, la 27an de marto)

Tiu ?an ?i ?o estas tre grava. Nun tiom multe da popolanoj ne fidas la registaron. Eble ili opinias ne fidinda precipe la informon pri radioaktiveco el la registaro. En tiu situacio la registaro provas antauenpu ?i preska ? la saman energipolitikon dependantan de la nukleaj centraloj, dis ?etante diversajn mensogajn informon. Tiu ne-fido al la registaro certe pli grandi ?os kaj povas esti la plej granda perdo, kiun ka ?zis la katastrofo.

Ankora ? 3089 homoj ne estas trovitaj :
 La nombro de mortintoj : 14853
 La nombro de malaperintoj : 3089
(la 28a de marto 2012)

HORI Jasuo (Japanio) hori-zonto(cê)water.sannet.ne.jp

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio