Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de septembro
puce La 04an de septembro
puce La 05an de septembro
puce La 09an de septembro
puce La 11an de septembro
puce La 13an de septembro
puce La 20an de septembro
puce La 23an de septembro

La 04an de septembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 4an de septembro

Morgaŭ mi ekiros al Francio por prelegi pri Japanio dum 20 tagoj. Antaŭ tio mi volas raporti pri mia vojaĝo al la damaĝita regiono en la gubernio Iŭate, kiu situas pli norden ol la gubernio Mijagi, kiun mi vizitis la 21an kaj la 22an de junio. S-ro Kamata, esperantisto loĝanta en Morioka, la ĉefurbo de la gubernio, gvidis nin, s-inojn Sanpei kaj Sato el la urbo Sendai kaj min per sia aŭtomobilo.

Tute malaperinta urbo Rikuzen-Takada

Rikuzen-Takada

La registaro nuligis “la instrukcion pri preparo por rifuĝado” al kelkaj urboj ĉirkaŭ la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima la 30an de septembro. Tiu nuligo sekvis la intervjuon de s-ro Madarame Haruki, la prezidanto de la Komitato pri nuklea sekureco, kiu klarigis, ke jam la kondiĉaro por nuligi tiun instrukcion estas plenumita, ĉar ĝi havas perspektivon pri la regado, malpurigado kaj infrastrukutura reordigado de la nukleaj reaktroj.
La 22an de aprilo la registaro difinis tiujn lokojn inter la radiusoj de 20-30 kilometroj de la nuklea centralo, kiuj ne povos ricevi pli ol 20 sivertojn jare, kiel “preparajn lokojn, kie homoj preparu sin por rifuĝi okaze de la eventuala severa akcidento”. Tiuj lokoj situas en 5 urboj kaj en tiuj loĝis 60000 homoj. Oni rajtis plu loĝi en tiuj lokoj, sed devis prepari sin por rifuĝi okaze de la denova serioza akcidento. Al infanoj kaj malsanuloj estis rekomendite ne resti en tiuj lokoj, pro kio infanĝardenoj kaj lernejoj estis fermitaj.
Tamen ĉu vere la reaktorj nun estas sub la regado ? La komitato diras, ke la suba parto de ĉiu reaktor-premujo en la reaktoroj 1, 2, 3 jam estas sufiĉe malvarma, nome sub 100 gradoj. Tamen ĉu vere la reaktoroj estas sub la regado ? La 9an de septembro en la ĵurnalo Asahi s-ro Koide Hiroaki, asista profesoro de Kioto-Universitato, diras jene :
La akcidento ankoraŭ nun estas okazanta. Tuj post la akcidento mi opinias, ke la venko aŭ malvenko de la batalo kontraŭ la akcidento decidiĝos en unu semajno, sed ankoraŭ nun oni ne sukcesis fermi radioaktivajn substancojn kaj oni ne povas scii, ĉu ni venkos aŭ ne en la daŭra malstabila stato. Preciza informo en la reaktoroj ne estas publikigita, tial ni devas konsideri diversajn eblecojn. Mi opinias, ke estas ebleco, ke pli granda kvanto da radioaktivaj substancoj eliĝos.
Post kiam tiu ĵurnalo aperis, pasis nur 21 tagoj. Ĉu la situacio tiel draste plibonĝis. _ Ne kredebla afero. Tiu prezidanto Madarame estas dubinda homo, kiu ĉiam parolas por TEPCO, kaj estis multe kritikita antaŭe. Mi ne povas kompreni, kial tia homo ankoraŭ restas la prezidanto kaj ludas tiel gravan rolon. Eble same multaj homoj ne kredas lian aserton.
Por pli ol 20000 eksaj loĝantoj, kiuj nun loĝas ekster sia urbo, tiu nuligo estas bonvena, sed ili ne povos reveni hejmen tuj, ĉar la tero ankoraŭ estas malpuraj, kaj eĉ se ili aŭdace revenus hejmen, ili ne povus vivi bone, ĉar mankas vendejoj kaj hospitaloj. Iuj lernejoj planas malfermi sin, sed kiom da lernantoj revenos ? Multaj gepatroj timas la influon de radioaktiveco al siaj infanoj, do ne volas reveni al tiaj danĝeraj lokoj.
En la sama tago. la 30an de septembro, en la ĵurnalo estis novaĵo, ke en la urbo Iitate, 45 kilometroj fore de la reaktoroj, oni trovis plutonion, kaj en la urbo Ŝirakaŭa, 79 kilometrojn fore de la reaktoro, oni trovis stroncion. Tiu esploro estas farita en junio kaj julio, do jam pli foren ili disflugis.

Hieraŭ mi vizitis la plej grandan librovendejon en mia gubernio por serĉi librojn rilatajn al la katastrofo, sed mi tre bedaŭris trovi la specialan bretaron por la libroj pri la katastrofo jam malaperis. Antaŭe ĝi estis ĝuste malantaŭ la pordo, por ke la vizitantoj tuj povu trovi librojn. Suferantoj pro la katastrofo plej timas, ke ili estos forgesitaj. Librovendejoj ne sekvu la ĝeneralan fluon, sed veku la endormontan publikon. Kaj ankaŭ amaskomunikiloj.
Difektita ŝildo de benzinstacio. Dekstre vidiĝas hotelo.

Ĉirkaŭ la tagmezo de la 30a de aŭgusto ni atingis la urbon Rikuzen-Takada, sed antaŭ niaj okuloj nenio troviĝis krom kelkaj betonaj konstruaĵoj. La urbo fariĝis ebenaĵo aŭ herbejo kun lagetoj tie kaj ĉi tie. Ni ne kredis, ke ĉi tie ekzistis bela urbo. Ni haltis antaŭ la vendejo nomata “Vojstacio Takada-macubara (Takada-pinarbaro)”, kie oni vendis lokajn produktaĵojn kaj donacetojn al turistoj. La konstruaĵo ŝajne ne estis difektitaj, sed en ĝi estis nenio krom rubaĵoj. Apude estis granda hotelo “Capital Hotelo 1000”, kiu aspektis bela, sed ĝi estis atakita de la cunamo ĝis la 3a etaĝo. Nun la ambaŭ konstruaĵoj staras ĝuste apud la maro, sed antaŭe antaŭ ili estis unue lageto, due arbaro kun 70000 pinarboj kaj fine la maro. La tero malaltiĝis, tial ili nun staras apud la maro.
Iom fore staris pinarbo, kiu postvivis la cunamon. Mirinde ĝi postvivis, sed tio signifas, ke la cunamo estis tiel granda, ke ĝi mortigis ĉiujn aliajn pinarbojn. Ankaŭ tio estas mirinda. En la damaĝitaj regionoj ĉiuj arboj kaj herboj salite velkis, kaj ankaŭ tiu pinarbo ekvelkis. Ĝi estas “Pinarbo de espero” por la loĝantoj, tial arbo-kuracistoj kuracis kaj vartis ĝin. Ĝia trunko estas kovrita per tuko, kaj folioj estas nun iom verdaj. Ĝi ne mortos kaj donados esperon al la loĝantoj.

La vilaĝo Tooni

Tooni

Mi komencis helpi s-inon Takadate Ĉieko, kiu projektis ĉiun monaton mondonaci al 130 lernantoj en tiu vilaĝo, tial mi volis vidi ĝin.

Vilaĝeto Kataĝiŝi. Fore vidiĝas elementa lernejo kaj ĝia gimnastikejo

Estis jam 3a horo kaj iom malheliĝis. Trapasinte la tunelon Kumaki, ni atingis la malgrandan golfeton. Inter la maro kaj la ĉefvojo estis vilaĝeto Kataĝiŝi (unuflanka marbordo). Mi kalkulis la restaĵojn de la malaperintaj domoj kaj supozis, ke eble 30 domoj tie ekzistis, sed en efektiveco tie staris 90 domoj. Ĉiuj jam malpaperis. Ĉe la fino de tiu kvartalo ni vidis tri-etaĝan konstruaĵon kun ĝia gimnastikejo. Ĝi estis elementa lernejo Tooni, sed ĝis la 3a etaĝo ĝi estis atakita de la cunamo kaj detruita. Ĝi jam ne funkciis.
Ni plu veturis, kaj aperis pli granda golfeto. Tiu estas vilaĝeto Koŝirahama (Malgranda blanka plaĝo). Ni subeniris en la sendamaĝan strateton kaj atingis la mezlernejon Tooni. En la gimnastikejo kaj sportejo eĥis viglaj voĉoj de lernantoj. Ni renkontis la lernejestron s-ron Fuĵidate Ŝigeru. Li parolis pri sia sperto jene :

Post la tertremo venis informo de la fiŝista asocio, ke la maro retiriĝis kaj vidiĝis ĝia fundo. Tio estas la antaŭsigno de grandega cunamo. Tamen mi sciis, ke estas kelke da tempo antaŭ la alveno de la cunamo, do mi hastigis la lernantojn helpi maljunulojn kaj infanojn, kaj kiam ĉiuj kolektiĝis, ni fuĝis al la alta loko.
Dum unu semajno post la cunamo, la vilaĝo estis izolita, ĉar la vojo estis blokita per rubaĵegoj transportataj de la cunamo. 67% de la vilaĝanoj estas fiŝistoj, kaj tio signifas, ke tiom da homoj estas senlaboraj nun, ĉar ili ne povas fiŝkapti, perdinte ŝipojn kaj aliajn ilarojn. Lernantoj ŝparis monon por la lerneja ekskurso al Tokio, sed mi opiniis, ke gepatroj bezonas monon, kaj mi redonis ĝin al ili. Sed je mia ĝojo, devenantoj de Tooni loĝantaj en Tokio kaj ĉirkaŭaj gubernioj proponis kovri la tutan sumon por la ekskurso. Pro tio en la venonta marto lernantoj povos vojaĝi al Tokio. La 3an de septembro okazos la lerneja sporta evento, por kio lernantoj nun trejnas sin. Estas certe, ke ili kaj la vilaĝanoj sentos solidarecon por restarigo de la vilaĝeto.

S-ro Huĵitate kun malĝoja mieno aldonis, ke unu lernantino mortis. Kial kaj kiel tio okazis, li ne klarigis. Nun la lerneja konstruaĝo fariĝis tre danĝera pro la tertremo, tial lernantoj lernas en la provizoraj ĉambroj faritaj en la gimnastikejo. Sur la muro de la lernejestra ĉambro, ankaŭ provizora, estis jena devizaro :

5 ĵuroj

Ni lernantoj de Tooni strebu !
 Buŝon ni uzu por eldiri kuraĝigojn kaj dankemojn al aliaj.
 Orelojn ni uzu por aŭskulti aliajn ĝis la fino.
 Okulojn ni uzu por trovi alies meritojn.
 Manojn kaj krurojn ni uzu por helpi aliajn.
 Koron ni uzu por kompreni alies malfacilojn.

Adiaŭinte la lernejestron kaj lernantojn, ni iris al la haveneto. Staris grandega digo 12.5 metrojn alta kaj 420 metrojn longa. Okaze de la unua atako de la cunamo du el la pecegoj konsistigantaj la digegon falis kaj marakvo eniris. Poste venis la dua kaj la tria. Akvo kirliĝis ene de la digego, suprenkuris kaj forviŝis domojn. Apud la digego restis kelkaj damaĝitaj aŭtomobiloj.
En la haveneto fiŝisto klarigis al ni jene :
Tiun tagon du ŝipoj estis perditaj, sed feliĉe aliaj nur turniĝis en la golfo. La cunamo suprenkuris al la unua etaĝo de la oficejo de la fiŝista asocio. Post la tertremo la tero sinkis 50 centimetrojn, do la kajo subakviĝas en la alta tajdo.

Ni suprenrigardis kaj trovis tiun oficejon sur la deklivo pli ol 20 metrojn alta. Kaj sube sur la kajon venis marakvo. Troviĝis fiŝkaptaj retoj. Domoj en la haveneto estas jam renovigitaj. Mi supozis, ke baldaŭ komenciĝos fiŝkaptado.

Tooni kaj cunamoj

Tooni kaj cunamo

Tiu ĉi cunamo ne estas la unua por la loĝantoj. En la libro “Grandaj tertremoj laŭ la marbordo de Sanriku” verkita de Joŝimura Akira, jene aperis la vilaĝa nomo.

 1. Cunamo en 1896 : alteco de la cunamo estis 16,7 metroj en la vilaĝo Koŝirahama de Tooni
 2. Cunamo okazinta la 3an de marto je la 2a kaj 32 minutoj en 1933 : Sekvante la vilaĝon Taroo, la vilaĝeto Hongoo de Tooni estis la dua, rilate al la grandeco de la damaĝo. Tiu vilaĝeto estis tute detruita, nome el la 101 domoj 100 estis perditaj kaj tiu restanta unu estis tute damaĝita. El 620 vilaĝanoj, 326 mortis kaj 21 vundiĝis.

 3. Sperto de la tertremo en Hongoo (nekonata verkanto)
Mi vekiĝis pro la skuo de tertremo. Mi timis la sekvontan cunamon, pakis valorajn aĵojn kaj hastigis miajn familianojn fuĝi al la alta loko. Dum kelke da tempo ni rigardadis la maron, sed ŝajnis, ke nenio okazos. Ni trankviliĝis kaj subeniris. Maljunuloj interparolis kun certeco : “En la bona vetero kiel hodiaŭ cunamo ne venos”.
Estis froste malvarme ekstere. Homoj fariĝis trankvilaj pro la aserto de tiuj maljunuloj, revenis hejmen kaj enlitiĝis. Tamen mi estis iom maltrankvila kaj ne endormiĝis. Baldaŭ viro, kiu eble rigardis la maron sur la plaĝo, preterpasis mian domon kun laŭta voĉo : “Venos cunamo !”, sed vilaĝanoj jam endormiĝis kaj neniu reagis. Mi ekstereniris kaj aŭdis bruojn de frakasitaj domoj kaj krioj de la vilaĝanoj. Ankaŭ mi kriis per mia plej laŭta voĉo “Cunamo ! Cunamo !” kaj suprenkuris al la templo Oosugi.
Miaj najbaroj vekiĝis kaj ĉiuj kuris al la templo, sed estis tute mallume kaj homoj estis tiel timigitaj, ke ili ne povis paŝi bonorde. Grandega ondo postkuris la forkurantajn homojn kaj englutis 300. Dum unu horo ni povis aŭdi tristajn kriojn kaj ĝemadojn de tiuj dronantaj homoj, sed baldaŭ la voĉoj malaperis. Postvivintoj tremis pro teruro kaj timo kaj preskaŭ svenis. Ĉiuj nur ploris kaj tremis.

 4. Post la cunamo de 1896 en Tooni s-ro Jamazaŭa Curumacu proponis la translokiĝon de la vilaĝeto al la alta loko, donaconte sian terenon. Nur 4 akceptis tiun proponon, sed ankaŭ ili baldaŭ revenis al la eksa loko.

Fine de tiu libro aperis vortoj de s-ro Hajano Kootaroo (87-jara), kiu spertis ĉiujn cunamojn post 1932 : “Eĉ se la socio ŝanĝiĝos, cunamoj neniam ĉesos veni. Certe atakos nin cunamoj. sed nuntempuloj havas sufiĉajn informojn kaj rimedojn, tial mortoj pro cunamo estos nur malmultaj”.

Apud la digego estis monumento memore al ĝia finkonstruo, sur kiu la tiama guberniestro skribis jene : “Frakasu ondojn por protekti hejmlokojn”. Sed la forto de la naturo estas multe pli forta ol nia homa forto. Multege da homoj mortis ĉi-foje, kaj tiuj grandega digego tute ne utilis.

Rikuzen-Takada
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio