Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Esperanto en la fond-Kongreso de la Internacia Asocio de la Libera Penso

Esperanto en la fond-Kongreso de la Internacia Asocio de la Libera Penso

La fond-kongreso de la Internacia Asocio de la Libera Penso okazos en la Kongres-Centro de Oslo, Norvegio, la merkredon 10an de aŭgusto 2011. La organizanto estas la Internacia Komitato de kunligo de la Ateistoj kaj Liberpensuloj (CILALP), kies multlingva retejo inkludas Esperanton. Ĉeestos la respondeculo de la Esperanto-Komisiono de CILALP, Dominique Simeone (dominiko simeone). Subteno estos bonvena, i.a. per tradukoj, havigo de koncizaj nacilingvaj dokumentoj aŭ de afiŝoj pri Esperanto, informado pri la evento kaj pri la ĉi posta peticio, ktp : dominique.simeone@laposte.net

>
> Plioftiĝo de atencoj kontraŭ penslibereco fare de religiuloj, ĝenerale ekstremistaj, pravigas tutmondan distanciĝon rilate al la plej insideme kaj agreseme "imperiistaj" religioj. Ĉiu homo kapabla memstare pensi povas konstati ke, en la religia historio de la homaro ĝis nun, ekzistis abomenindaj kaj monstraj skandaloj flanke de religiaj gvidantoj, ekz. homaj foroferoj, seksa perforto kontraŭ infanoj, Inkvizicio, torturo, malhelpo al esplorado (kontraŭ Galileo, Koperniko...), persekuto, ekspluatado de la religia naiva kredemo kaj de superstiĉoj (kiujn totalismaj reĝimoj kaj mafioj ankaŭ alproprigis al si), instigo al krimoj (mortigo, foje amasa, de senkulpuloj), beno de armeoj kaj de armilaroj (ĉu por pli bone apliki la dian principon "Amu vian proksimulon, kiel vin mem ?), malestimo al la virino (escepte kiam ŝi fariĝis komplica al tiu ordo per sia submetiĝo, sia silento, sia pieco), bruligo de virinoj konsiderataj kiel "sorĉistinoj" (nun, aliloke, per ŝtonado...), ktp.

>
> Jen interesa freŝdata ekzemplo de tiu malbonfara influo : la « Granda ĉambro », apelacia instanco de Eŭropa Kortumo de la Homaj Rajtoj, pravigis, la 18an de marto 2011, la italan ŝtaton, kiu intencas plu altrudi la ĉeeston de krucifikso en la publikaj lernejoj de la duoninsulo. Tiu skandalo okazis sub premo de la registaro de Silvio Berlusconi, tre konata kiel diboĉulo kaj perversulo, kiel senskupula mensmanipulanto ! Jen la tuta hipokriteco de religio, kiu, same kiel la aliaj nun superregantaj, konsideris dum jarcentoj la virinon malpura kaj malsupera al la viro, kaj kiu strebis al pluteno de la virino en tiu socia stato de malsupereco kaj neegaleco ! Pli detalaj informoj pri tiu afero aperas en la artikolo Eŭropa Kortumo de la Homaj Rajtoj permesas la krucifiksojn en la publikaj lernejoj !
>

> En la nuna epoko, en la lernejoj de plejparto el la landoj de la mondo, inkluzive de Italio, sed ne nur de Eŭropo, estas infanoj de familioj de diversreligiaj dikredoj kaj de familioj de nekredantoj. La aplikado de la principo de sekulareco, kiu konsistas en apartigo de ŝtataj kaj religiaj institucioj, fariĝas tutmonda nepraĵo.
>

# L’espéranto au Congrès de constitution de l’Association Internationale de la Libre Pensée
Le Congrès de constitution de l’Association Internationale de la Libre Pensée aura lieu au Centre des Congrès d’Oslo, Norvège, le mercredi 10 août 2011. L’organisateur est le Comité International de Liaison des Athées et des Libres Penseurs (CILALP) dont le site multilingue inclut l’espéranto. Le responsable de la Commission Espéranto du CILALP, Dominique Simeone, y participera. Des soutiens seront bienvenus, entre autres par des traductions, par la fourniture de documents concis en langues nationale ou d’affiches sur l’espéranto, par l’information sur l’événement et sur la pétition ci-après, etc. : dominique.simeone@laposte.net

> La multiplication des atteintes contre la liberté de pensée de la part de religieux, en général extrémistes, justifie une prise de distances par rapport aux religions les plus sournoisement et agressivement "impérialistes". Tout être humain apte à penser par lui-même peut constater que des scandales abominables et monstrueux ont existé dans toute l’histoire religieuse de l’humanité jusqu’à maintenant : sacrifices humains, violences sexuelles contre des enfants, Inquisition, torture, entrave à la recherche (contre Galilée, Copernic...), persécution, exploitation de la crédulité religieuse et des superstitions (que des pouvoirs totalitaires et des mafias se sont aussi appropriées), incitations au crime contre des innocents de la part de dirigeants religieux, bénédiction d’armées et d’armements (pour mieux appliquer le principe divin "aime ton prochain comme toi-même" ?), mépris de la femme (sauf quand elle se faisait complice de cet ordre par sa soumission, son silence, sa piété), exécution de femmes considérées comme "sorcières" sur le bûcher (maintenant, ailleurs, par lapidation), etc..

>
> Voici un exemple de fraîche date de cette influence malfaisante : La « Grande chambre », instance d’appel de la Cour Européenne des Droits de l’Homme, a donné raison, le 18 mars 2011, à l’État italien qui entend continuer à imposer la présence de crucifix dans les écoles publiques de la péninsule. Ce scandale a eu lieu sous la pression du gouvernement de Silvio Berlusconi, très connu comme débauché et pervers sexuel, comme manipulateur sans scrupules ! Voilà toute l’hypocrisie d’une religion qui, comme les principales religions dominantes d’aujourd’hui, durant des siècles, a considéré la femme comme impure et inférieure à l’homme et qui s’est efforcée de la maintenir en état social d’infériorité et d’inégalité. D’autres détails sur cette affaire apparaissent dans l’article La Cour Européenne des Droits de l’Homme autorise les crucifix dans les écoles publiques !

> À l’époque actuelle, dans les écoles de la plupart des pays du monde, y compris d’Italie, mais pas seulement d’Europe, il y a des enfants de familles de diverses croyances religieuses et de familles de non-croyants. L’application du principe de laïcité, qui consiste en la séparation des institutions religieuses et de l’État, devient une nécessité mondiale absolue.
## Manifesto por la konscienc-libereco

La teksto aperas en Esperanto ĉe :
> http://www.cilalp.org/spip.php?article450
>
> POR SUBSKRIBI LA MANIFESTON
>
Se vi volas subskribi la Manifeston, bonvolu sendi retmesaĝon al kun :

> viaj persona kaj familia nomoj
> via lando
> via kontakt-adreso
> sciigu nin, ĉu vi subskribas por vi mem (aldonindas via socia rolo aŭ funkcio se vi deziras ke ĝi aperu) aŭ por organizaĵo (kun ĝia nomo kaj via funkcio en ĝi)

>
## Manifeste pour la liberté de conscience
Le texte apparaît en français sur :
> http://www.cilalp.org/spip.php?article436
>
> POUR SIGNER LE MANIFESTE

(Teksto de Henriko Masson)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio