Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de junio
puce La 08an de Junio
puce La 11an de Junio
puce La 14an de junio
puce La 16an de junio
puce La 23an de junio
puce La 24an de junio

La 08an de Junio

Mia patrino, mia fratino kaj mi antaŭ la tombo de mia patro oktobre en 2008

Donacoj de mia patrino al suferantoj
Mia patrino 93-jara, kiu loĝis sola post la morto de mia patro, mortis la 19an de majo. Ŝia domo estas pli nova kaj granda, tial mi decidis translokiĝi al ŝia domo. La problemo estis, kiamaniere forigi superfluajn aĵojn.
Mi ekpensis donaci tiujn aĵojn al suferantoj en la regiono Toohoku. Mi telefonis al mia konato, aktivulo de Japana Komunista Partio. Li tuj vizitis min kun virino, kiu notis, kiujn ni povos donaci. Ŝi telefonis al la filio de Komunista Partio en la urbo Iŭanuma en la gubernio Mijagi por scii, kiujn oni bezonas, kaj antaŭhieraŭ venis al mi 5 virinoj, kiuj pakis manĝilarojn, kuirpotojn, tranĉilojn, komputilojn, bakujojn, vestaĵojn, kovrilojn ktp., kaj hieraŭ venis 5 viroj kun ŝarĝaŭto, kiuj portis fridujon, lavmaŝinon kaj aliajn jampakitajn aĵojn en la aŭton, kaj hodiaŭ tiuj aĵoj estis transportataj al Iŭanuma.
Ekde la komenco Japana Komunista Partio kolektas monon kaj sendas savotrupojn al la damaĝita regiono. Jam el mia urbo ne malmultaj iris al tiu urbo por helpi la loĝantojn. Tion mi sciis pere de la organo de la partio, sed ĉifoja rapida kaj glata laboro de la partianoj estis surpriza. Certe mia patrino estas ĝoja, ke ŝi povas helpi suferantojn tiamaniere. Ankaŭ mi, kaj mi adiaŭis kun granda dankemo al la ekiranta ŝarĝaŭto. Mi sentis kvazaŭ miaj gepatroj havus sian duan vivon en tiu urbo.
Mia patrino estis tre sana, pro kio mi povis libere agadi por Esperanto, vojaĝante al diversaj landoj. Ŝi lernis Esperanton, kiam ŝi estis juna kun mia patro. Ŝi tre ŝatis la francan kaj eĉ studis ĝin en Francio. Kiam ŝi estis 89-jara, ŝi relernis Esperanton per la koresponda kurso laŭ mia rekomendo. Ŝi bone komprenas mian agadon kaj estis ideala patrino por mi.

Malbonega odoro
Baldaŭ venos varmega kaj humida japana somero. Mankos elektro, tial oni cerbumas, kiamaniere oni pasigu la someron sen klimatizilo. Sed en la damaĝitaj regionoj aliaj, pli seriozaj problemoj okazas.
En kompanio Niŝidate-reizoo, fridkompanio de fiŝoj, oni finis forĵeti putrintajn fiŝojn kaj nun okupiĝas pri la refunkciigo de fridujoj. En tiu tago la cunamo forprenis ĉiujn instalaĵojn kaj maŝinojn novigitajn antaŭ 2 jaroj. 700 tunojn da friditaj sairoj kaj sepioj estis damaĝitaj. (laŭ la ĵurnalo Asahi la 20an de majo)
Laŭ la marbordo de Toohoku troviĝas multaj fiŝhavenoj, do troviĝas multaj kompanioj, kiuj konservas multkvanton da fiŝoj. La cunamo detruis ĉiujn instalaĵojn, do fiŝoj en la fridujoj estas disĵetitaj sur la teron aŭ en la maron, kaj baldaŭ putris. En bildoj en televido kaj en ĵurnaloj oni ne povas flari odoron, sed ĉiuj vizitantoj al la damaĝitaj regionoj unuvoĉe diras : La odoro estas netolereble malbonega, simila al kadavra fetoro.

Jen voĉoj de loĝantoj :
 1. Virino 60-jara, kiu loĝas en rifuĝejo unu kilometron fore de la haveno : “Lastatempe la odoro estas tiel forta, ke ni ne povas sekigi lavataĵojn ekstere. Tamen ĉiuj klopodas restarigi la urbon, ni devas toleri ĝin”.
 2. S-ino Tomizaŭa Ikuko en infanvartejo : “Aperas multaj muŝoj. Mi timas, ke muŝoj damaĝos sanon de la infanoj”.
 3. S-ro Sugano Masakazu, prizorganto de la rifuĝejo : “Iuj suferas pro kapdoloro pro malbonega odoro. Ĉu ni povos vivi en ĉambroj kun fermitaj fenestroj ?”

En la urbo Oohunato, en la tago de la cunamo estis konservitaj 15000 tunoj da fiŝoj. Ekde aprilo oni komencis enterigi tiujn fiŝojn, sed pro manko de tereno kaj ŝarĝaŭtoj la laboro estas ne glata kaj ankoraŭ restas 2000 tunoj. La urbo komencis distribui insekticidon.

Venena koto
La tero estas kovrita per koto, miksaĵo de ĉiuspecaj materialoj inkludnate dioksinon. Kiam estas seka tago, polvo flugadas. helpantoj el ekster la regiono ĝenerale uzas maskon, sed loĝantoj kaj geknaboj malofte. Multaj tusas kaj iuj suferas pro pneŭmonito.

Malbonhigiena
En iuj lokoj akvo ankoraŭ ne venas. En la urbo Rikuzen-Takada 40% de la familioj ne havas akvon. La loĝantoj devas uzi provizorajn necesejojn. Volontuloj helpas purigi tiujn, sed oni timas, ke en varma somero gripo kaj toksiĝo pro manĝaĵoj disvastiĝos.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio