Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 29an de marto

Kial vi ĉiuj rigadas suben ? Ni supren rigardu kaj paŝu antaŭen !

Nukleaj Centraloj
La centraloj estas ankoraŭ en la seioza stato.
En la turbin-domo de la reaktoroj n-ro 1, 2, 3 troviĝas granda kvanto da akvo malpurigita per multkvanto da radioaktiveco Por transporti ĝin en alian lokon oni ne povis uzi forton por la riparado de la reaktoroj mem.
Pultonio estas trovita en la tereno de la nuklea centralo. Tio atestas, ke la nuklea brulaĵo en la reaktoro estas difektita.

Kuraĝiga mesaĝo el Francio
Venis al mi mesaĝo el la urbo Rennes. Mi estas tiel kortuŝita de la helpoj al ni, ke mi sendis artikolon al la rubriko “Ĵurnalo Espero” en la ĵurnalo Mainiĉi. Mi sendis ĝin ankaŭ al esperantistino en Sendai. Ŝi estas tre emociita. Ŝi perdis sian nevinon en la cunamo. Jen la mesaĝo el Francio :

La 29an de marto
Kara,
Dankon por viaj ĉiutagaj mesaĝoj, kiuj enhavas malbonajn sed ankaŭ bonajn novaĵojn kaj poemojn japanajn. Kompreneble mi pensas pri la homoj, kiuj perdis familiano(j)n kaj pri multaj homoj, kiuj ankoraŭ ne estis trovitaj. La sinteno de la popolo japana estas admirinda malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj. Mi esperas ke ĉiu denove havos normalan vivon .
En Rennes, la estraro kaj la Asocio de la ĝemeliĝo kun Sendai decidis malfermi konton por Sendai. La urbo mem donos 50000 eŭrojn. Krome studentoj japanaj kaj francaj jam kolektis 12000 eŭrojn kaj plu kolektos por pli grandigi la sumon. Unu elstara kukisto de la urbo, kiu edziniĝis al japanino, ellaboris novan bongustan kukon kaj donis la tutan sumon al la konto por Sendi. Dum la ĉiujara foiro, budo senpaga estis starigta por paroli pri Sendai kaj peti monon al la vizitantoj.
La urbestroj japana kaj franca konsentis, ke la mono estu uzata por loĝigo de la homoj, dum novaj domoj estos konstruitaj.
Ankoraŭfoje koran dankon pro la retmesaĝoj. Fartu bon. Amike.

10 aferoj por lerni de Japnaio
Mia amikino en Belgio sendis artikolon pri “mirinda sinteno de japanoj”. Mi tradukis ĝin kun la helpo de mia amiko :

 1. Trankvilo
Eĉ ne unu sceno de brust-batado aŭ furioza veado. Malĝojo mem estas levita.
 2. Digno
Disciplinaj atendvicoj por akvo kaj nutrovaroj. Neniu kruda vorto, neniu maldeca gesto. Ilia pacienco estas admirinda kaj laŭdinda.
 3. Kapablo
La nekredeblaj arkitektoj, ekzemple. Konstruaĵoj svingiĝis, sed ne falis.
 4. Gracio (Sindono)
Homoj aĉetis nur tion, kion ili bezonis tiumomente, tiel ke ĉiuj povis akiri ion.
 5. Ordo
Nenia rabado en butikoj. Nenia hupado aŭ preterpasado sur la vojoj. Nur komprenemo.
 6. Sinofero
Kvindek laboristoj postrestis por pumpi marakvon en la nuklea centralo. Kiel oni iam repagos ilin ?
 7. Afablo
Restoracioj malaltigis prezojn. Negardita bankaŭtomato restas ne tuŝita. Fortuloj prizorgas malfortulojn.
 8. Trejnado
Maljunuloj kaj infanoj — ĉiuj sciis ekzakte kion fari. Kaj ili ja tion faris.
 9. Amaskomunikiloj
Ili montris belegan deteniĝemon en siaj raportoj. Neniu stulta raportisto. Nur trankvila raportado. Plejparte. Neniu politikisto klopodis profiti la okazon.
 10. Konscienco
Kiam la elektro paneis en butiko, homoj remetis aĵojn sur la bretoj kaj silente foriris.

Kiam ilia lando troviĝas meze de grandega katastrofo, la japanaj civitanoj povas instrui multajn lecionojn al la mondo.

Eble ekstere oni povas vidi multe da belaj aferoj, sed en efektiveco, ene ni trovas ankaŭ aĉajn homojn egoismajn, tamen ĝenerale tiu ĵurnalisto estas prava. Origine Japanio estas malriĉa lando sen riĉfonto, do la japanoj devis labori diligentege, kunlaborante kaj fidante unu la alian. Hazarde Japanio fariĝis ekonomie granda, kaj la japanoj fariĝis arogantaj, sed nun frontante al la grandega malfacilo, ili vekiĝis el la dolĉa sonĝo kaj ekkonsciis tiun duoneperditan virton. Mi esperas, ke ili ne revenos en la eksan sonĝon kaj kreos novajn ideon kaj vivmanieron el tiu malfacilego.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio