sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Marĉela : La Paliso (kataluna kanzono)



Avo Sizet’ min admonis antaŭ pordeg’ en maten’,
Suno ĉiele balonis, jen ĉaroj pasis kaj jen.
Ĉu vi ne vidas palison ? Ŝnuro nin ligas al ĝi.
Se ni akceptas ĉi mison, marŝo ne eblos por ni

Pelu ni kune, falos ĝi, kaj longe staros ĝi ne pli,
Jen ĝi ekfalas, falas, falas, ege putra estas ĝi.
Pelu ni forte tien ĝi, kaj forte tien pelu vi,
Jen ĝi ekfalas, falas, falas, kaj liberos fine ni.


Troas jam la tempospaco dum pelis ni sen efik’,
Spertas mi senton de laco, sed firmas ĝia radik’
Certe en ĝi putro enas, tamen ĝi ŝajnas gigant’,
Foje volforto forsvenas, tiam min helpas la kant’.


Pelu ni kune…


Avo Sizet’ jam ne vivas, venis malbona ŝtormvent’
Kun ĝi Sizet’ nun fordrivas, restas kun mi nur silent’.
Se mi renkontas junulon, lasta ĉi kant’ de Sizet’
Iĝas ĝi ago-stimulo, pri la liber’ iĝas vet’.


Pelu ni kune…


Kataluna kanto (originale "L’Estaca"), simbolo de la rezisto
kontraŭ la diktaturo(j), estiskomponita de Ljŭis’ Ljak’ (Lluis Llach)
en 1968, dum la diktaturo de Franko (Franco).


La esperantlingva versio (traduko de Marĉela Fasani) famiĝis
en Esperantio pere de la sonkasedo de Marĉela : Venos liber’
eldonita de Edistudio, en 1979.

La originallingva kanzono spekteblas ankaŭ ĉi tie.

Sama rubriko :


puce Supernova : Pasio en katen’ (elektroroka muzikvideo)

puce La Fiŝkaptisto

puce Vivu la stel’ ! (kanto)

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan

puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie

puce LA PLEBE : Bella Ciao (muzikvideo)

puce Kompanio Ĵolimoma : Plimultularo de la mond’ (kantotraduko)

puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?

puce Marko Neŝiĉ : Salut’ al vi (packanto)

puce Valentina Canzino : Ami (kanto)

puce LEA Kantaro

puce Kantaro : Verda Trobadoro

puce Kristnaskkanto : Abio vi, abio vi !

puce Infankanto : Zime-zum...

::: Ĉiuj :::



Supren