Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan
puce E.McCurdy : Ĉi nokte sonĝis mi (kanto el "Verda Trobadoro")
puce Earl Robinson / Alfred Hayes : Joe Hill (kantotraduko)
puce Esperanto Desperado : Skavirino (muzika video)
puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie
puce Georges Moustaki : Per alud’ (kantotraduko)
puce Georgo Brasenso : La Balado de homoj fieraj pri sia deveno
puce Himno de la Popola Unuiĝo de Ĉilio : Ja ni venkos ! (kantotraduko)
puce Infankanto : Zime-zum...
puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?
puce Joe Hill : Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto (folkkanto)
puce Joe Hill : La predikisto kaj la sklavo (Torto post la morto)
puce Johano Baptisto Klemento & Antonio Renardo : La Tempo ĉeriza (kantotraduko)
puce Kantaro : Verda Trobadoro

Tikeno Ĵaho Fakolio : For la landlimojn ! (regea kanzono)


Regea kanzono de Tikeno Ĵaho Fakolio (Tiken Jah Fakoly)
origine titolita Ouvrez les Frontières (Malfermu la landlimojn),

elfrancigis Markovo-Vito, 2010.


Ĝi estis kantita dum la koncerto fine de la tiujara muzikstaĝo
en Kvinpetalo.


 Aŭskulteblas originala versio ĉi tie


FOR LA LANDLIMOJN

For la barilojn, )
For la landlimojn ! )x2

De jaroj venas vi, dum vintro kaj somer’,
Kaj vin akceptas ni kun ridoj ne koler’ ;
Vi hejmas tie ĉi, sed ne tre gravas nu,
Ni volas migri do la pordon malfermu.

For la barilojn, )
For la landlimojn )x2


Projekto de emblemo por la sennaciisma frakcio de SAT

desegnis Serĝo Sir’

De l’ Kab’ ĝis Ĝibraltar’, ni estas miloj ve,
Volante kiel vi, kaj eĉ sen rendevu’,
Vojaĝi ien ajn, labori por mon-gajn’,
Sed vi al ni rifuzas la rajtigan vizon !

For la barilojn, )
For la landlimojn ! )x2

Ankaŭ por ni estu rajt’
La eblo al stud’,
La eblo vivi revon kun palpebla konklud’,
La profesia dec’,
La vojaĝ-eblec’,
La eblo povi sperti kio estas « Liberec’ » !
Ni volas ke por tuta famili’
Ne plu estu mank’, malsato kaj soif’,
Ni volas : el mizer’ ne nur ŝajna eskap’,
Ni volas migri for se ne eksplodos nia kap’ !

For la barilojn,
For la landlimojn !
Enen lasu nin !
For la barilojn,
For la landlimojn !

Da akvo eĉ el put’
Ne venas kun sitel’ ;
Da pluvo eĉ ne gut’
Faletas el ĉiel’.
Se ventro-malplen’
Survoje al lernej’,
Iam decido-pren’ :
Al pli satiga hejm’...

For la barilojn,
For la landlimojn !
Enen lasu nin !
For la barilojn,
For la landlimojn !


(Instrumenta interludo)

Akceptu nin !
Eltenas ni ne plu !
Pri okcidenta viv’ revadas ni sen ĉes’ !
Akceptu nin !
Parolas la junul’ !
Konsciu ke por ni temas pri viv-neces’ !

For la barilojn,
For la landlimojn !
Enen lasu nin !
For la barilojn,
For la landlimojn !

La strandojn prenis vi
Kun ties ora sabl’ ;
La bestojn kaptis vi
Kaj ne plu restas arb’ ;
Kaj jen por ni,
Malplenas ĉiu man’,
Do nepras nun formigr’ ;
Ek nun al mara ban’...

For la barilojn,)
For la landlimojn !)
Enen lasu nin ! )x4


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio