Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce La “leĝo de malnobluloj” en Rusio kaj dekmiloj da subskriboj por malfondo de la Ŝtata Dumao
puce Letero al G.Erik, al militisto de NATO

Letero al G.Erik, al militisto de NATO

1999 marto, komenciĝo de bombadoj far NATO sur lokoj en eksa Jugoslavio


Saluton Erik, kie ajn vi estas !


Kiel vi fartas kaj via familio ? Ĉu bone fartas viaj infanoj ? Ĉu vi parolis al ili pri tio, kion vi farigis antaŭ dek jaroj ? Ĉu ili scias tion, kio okazis tiam en Serbio ? Se vi forgesis, mi rememorigos vin.

Printempe de la jaro 1999, precize la 16an de aprilo de tiu jaro, en la vilaĝo Ribnica (apud Vranje) pereis deksesjara Irena Matiĉ. Ŝi pereis pro NATO bombo, sur la plugkampo dum ŝi semis la maizon. Sur la restaĵpecoj de ĝi estis permane skribita mesaĝo : "La trian fojon...mi estis ravita vidi vin... mi estas G.Erik - Italujo." (Mi ne scias el kiu lando vi devenas, sed mi supozas ke vi sendis la mesaĝon el NATO-aerbazo Avijano). Tiam, mi eksciis pri vi, nekonatulo. Tielmaniere vi agnoskis, militisto de NATO alianco, ke vi intence murdadis civilulojn en Serbio. En "humana bombardado", kiel vi cinike nomis tiun malfeliĉon. Nek Orvelo nek monstra Nazikapolaro rememorus pri tia nocio, de via invento.


Vi, do, murdadis la infanojn, virinojn, oldulojn, malsanulojn...en vilaĝaj domoj kaj kortoj, sur la kampoj kaj paŝtejoj, en la hospitaloj kaj olduldomoj, sur la stratoj kaj vilaĝstratetoj... Vi tion farigis el la grandaj malproksimeco kaj alteco, ho vi, militistaĉo. De viaj "humanaj bomboj" tiam estis pereitaj pli ol okdek da infanoj, kaj multope pli granda nombro da infanoj estis vunditaj kaj kripligitaj. Ĉu vi iam sonĝas ilin, Erik ?


Ĉu vi scias, ho heroaĉo, ke vi tiam (la 3an de majo) murdis dujaran Marko Simiĉ ? Antaŭ lia domo en Novi Pazar, en la panvendejo ? Ĉu vi, eble, rememoras dekunumonatan Bojana Toŝovoĉ ? Ŝi estis nur bebo kiam vi murdis ŝin (la 10an de aprilo) en la vilaĝo Merdare (apud Kurŝumlija). Estis Pasko, G. Erik !


Vi devas rememori kiel estis pereita sesjara Branimir Stanijeviĉ (el Aleksinac). Vi murdis lin en la internacia pasaĝera trajno (la 12an de aprilo) en Grdelica krutvalo. Ĉu vi scias ke etulo estis forbrulita pro via "humana bombo", kune kun siaj gepatroj, kaj ili ne havas tombojn.


Mi kredas ke vi memoras tion, kio okazis en Ralja (apud Beogrado). Diru al mi, ho militistaĉo de NATO, ĉu la familia domo de Pavloviĉ estis armea celobjekto ? Tie, vi murdis (la 26an de majo) okjaran Stefan-on kaj kvinjaran Dejana-on. Dum ili dormis.


Pro dio, vi devas rememori, ho potenculo, trijaran Milica Rakiĉ el Batajnica (el antaŭurbo de Beogrado). Ho, homaĉo, vi murdis ŝin en la banejo dum ŝi sidis sur la infanujo, kaj ŝia patrino pretigis la liton por dormi. Ĉu etulino sur la infanujo estis via celobjekto ? Diru al mi, sangosoifanta krimulo.


Certe, vi ne forgesis tion, kio okazis sur la ponteto en Varvarin. Estis dimanĉo, la tago estis sennebula. Estis kristanortodoksa festo Sanktaj Triuloj. La homoj reveniĝadis el preĝejo. Tie, sur la ponteto, vi murdis deksesjaran Sanja Marinkoviĉ (la 30an de majo), gimnazianinon kaj matematikan talentulinon. Vi certe vidis, ho Erik, kiel ŝia samaĝulino Marina, per rompita gambo, rampis al la senviva korpo de Sanja por savi ĝin el ŝvelita rivero. Vi ĉion vidis, ĉar vi denove bombardis tiun lokon.


Sendube, vi rememoras pri la albanaj civiluloj en la vilaĝo Meja (apud Ĝakovica) ? Imagu Erik, ili fuĝis de viaj bomboj, kvankam vi publike parolis ke vi protektas ilin. Ankaŭ, vi bombardis ilin (la 14an de aprilo). La plimulto estis forbrulitaj kaj oni ne eblas fiksi ĝustan nombron de la mortigintaj infanoj. Rememoru Erik, kiel vi murdis kvin knabojn (la 24an de aprilo) de la albana familio Koĝa (apud Kaĉanik) per kasedaj bomboj. Kaj saman nombron de la geknaboj de la familio Kopola, kiujn vi murdis (la 1an de majo) dum ili vojaĝis per aŭtobuso tra la vilaĝo Luĵani. Vi devas rememori, ho homaĉo, dekunujaran paŝtiston Kastrati Kujtni, kiun vi murdis (la 26an de majo) dum la paŝtado de la ŝafoj apud Orahovac. Ili ĉiuj estas albanoj !


Estas videble, ke vi murdadis la infanojn ĉie, sendistinge. Ĉu vi ricevis iun ordonon pri tio, ho sangosoifulo ?


Ankaŭ, vi bombardis en mia Montenegro. En la vilaĝo Murino vi murdis (la 30an de aprilo) dekjaran Julija Brudar, antaŭ la okuloj de ŝia sesjara fratino Teodora. Alvenu nun kaj klarigu al Teodora, superhomaĉo, kial vi murdis ŝian fratinon ? Faru tion Erik, vi tion povas.


Alvenu ĉi tien, en Serbio, kaj klarigu al oldulo Vojislav Mitiĉ el Surdulica kial vi pereigis iliajn tri nepojn ( la 27an de aprilo) ? Ankaŭ, demandu en urbo Niŝ kiom da homoj estis pereitaj (la 7an de majo) pro viaj kasedaj bomboj ? Kaj kial vi murdis tiuokaze, gravidulinon Ljiljana Spasoĉ ? Klarigu, ho militistaĉo.


Oni diras ke la kasedaj bomboj kaj urania municio estas malpermesitaj. Tio ne estas la vero, ĉar dum grandskala "humana bombardado" ĉio estas permesita, ĉu ne ?


Povas esti, ke vi deziras prezenti ankoraŭ pli da ekzemploj de via militagado. Ĉu vi deziras tion ? Ĉu vi volas ke mi prezentu la fotografiojn de via malboneco ? Ne, Erik. Ĉi tio estas sufiĉe por normalaj homoj. Pri via heroa ago atestas multaj infantomboj tra Serbio, Montenegro kaj Respubliko Serba. Ankaŭ, la monumento dediĉita al ĉiuj pereigitaj infanoj, kiu troviĝas en la parko Taŝmajdan en Beogrado ! Sur ĝi estas skribita : "Ni estis nur infanoj". Ho, militistaĉo, ĉu vi aŭdas vekriojn de senhelpaj infanoj ?


Tamen, ĉio estas vane, ĉar vi ne estas kapabla meti nur unu floron apud tiu infanmonumento, kiel signon de via pentado. Evidente, tion ne faras la profesiuloj kies profesio estas - la murdisto de la infanoj. Kontraŭe, vi daŭrigas murdadi iujn aliajn infanojn, en iuj aliaj lokoj en la mondo. Eĉ en dudekunua jarcento.


Potenculo de NATO, nek mortintaj nek vivantaj infanoj indulgos al vi. Neniam, ho senhontulo.


Bojana Alfireviĉ


El Sennaciulo majo-junio 2009, n°5-6 (1247-1248), p. 9-10

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio